Berichten: 169
Taal: Esperanto
LyzTyphone (Profiel tonen) 30 juni 2010 10:32:56
Ekz:(ボールを)はじき返す、パス回しが遅い、シュートをふかす、コロコロPK・・Iomete super mia japanalingva povo (interese ne mia Esperanto-povo), sed mi provu.
(ボールを)弾き返す:Rebati / Reflugigi (pilkon)
パス回しが遅い:Repasigado tro malrapida (aŭ malfrua?)
シュートをふかす:Malsukcesa/fuŝa pafado
コロコロPK:er...eble Endo-stila punadpafo
herger27 (Profiel tonen) 30 juni 2010 10:44:51

utku (Profiel tonen) 30 juni 2010 10:45:07
Krome, mi ŝatus spekti futbalon en Esperanto, almenaŭ mallongan parton komentariitan esperante.
zan (Profiel tonen) 1 juli 2010 03:32:50
シュートをふかす:Malsukcesa/fuŝa pafado
Temas pri precipe tia fuŝa pafado, ke ludanto tro forte piedbatis la pilkon celante golon sed mulsukcese, kaj la pilko rapide flugis super la golejo. Kiel esprimi tian ŝoton?
utku: Sed kiam Paragvajo golis la kvinan penalon, la japana komentariisto rapid-parolante kriis, kvazaŭ Japonio venkis. Tio estas tro fremda al ni.Mi ne memoras precize, sed verŝajne ili kriis "VEEEEE!!!!".
Ili (ankaŭ mi) preĝe deziris, ke la japana golulo rebatu la pilkon,aŭ misŝoton. Sed tiu deziro tuj malaperis, kaj ni kriis ŝokite. Al ni tia krio estis tute natura.
utku: Krome, mi ŝatus spekti futbalon en Esperanto, almenaŭ mallongan parton komentariitan esperante.Mi konsentas.

sergejm (Profiel tonen) 1 juli 2010 05:35:42
zan:Temas pri precipe tia fuŝa pafado, ke ludanto tro forte piedbatis la pilkon celante golon sed mulsukcese, kaj la pilko rapide flugis super la golejo. Kiel esprimi tian ŝoton?supergoleja pafo/ŝoto
zan:"VEEEEE!!!!".Estas interese, ke "VE!" estas parto de "VENKO!"
Estas rusa libro "Aventuroj de kapitano Vrungel", verŝajne ĝi ankoraŭ ne estas tradukita Esperanten.
Kapitano Vrungel volis nomi sian jakton "POBEDA", kio signifas "VENKO". Kiam oni ĵetis botelon de ŝampanjo en la bordon dum surakvigo, du unuaj literoj defalis, kaj nomo de la jakto iĝis "BEDA" ("MALFELIĈO").
En Esperanta traduko oni povus nomi la jakton "VE".
Kiel jakton oni nomas - nome tiel naĝos ĝi.
Espi (Profiel tonen) 2 juli 2010 16:03:06



Estis tre tre bona ludo.
Brazilo iom seniluziigis min, precipe dum la dua ludoduono.
Amike
horsto (Profiel tonen) 2 juli 2010 16:37:05
Gradski (Profiel tonen) 2 juli 2010 20:43:54
Frankouche (Profiel tonen) 2 juli 2010 21:29:21
Ganao malvenkis !


Mi tre malĝojas por miaj elafriklaboramikoj !
Nu, tiu maĉo, Urugŭaj, Ganao tre tre bonis !!!!
Kiujn terurajn golojn (la duan) ni vidis ! Ŭooooo !!


Nu, Ganao eliras la mondĉampionadon tre fiere !!

Mi tre ĝojos revidi ilin poste !
Espi (Profiel tonen) 2 juli 2010 21:30:30
Gratulojn al Urugvajo kaj estu bonvena sub la plej bonaj kvar de l' mondo!


