본문으로

Futbala Mondĉampionado

글쓴이: pl74, 2010년 6월 10일

글: 169

언어: Esperanto

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오전 11:30:04

okonfinalo[/i][/u]

Urugvajo 2 - 1 Suda Koreio
Usono 1 - 2 Ganao

Nederlando 2 - 1 Slovakio
Brazilo 3 - 0 Ĉilio

Argentino 3 - 1 Meksiko
Germanio 4 - 1 Anglio

Paragvajo 0 (5)- 0 (3) Japanio
Hispanio 1 - 0 Portugalio

-------------
kvaronfinalo[/i][/u]

Urugvajo - Ganao
Nederlando - Brazilo

Argentino - Germanio
Paragvajo - Hispanio

remy_boligee (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 1:14:32

La matĉo de Brazilo kaj Portugalio estis ridinda. Kio okazis al ambaŭ teamoj?

horsto (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 2:32:21

remy_boligee:La matĉo de Brazilo kaj Portugalio estis ridinda. Kio okazis al ambaŭ teamoj?
Kial ili batalu? La rezulto sufiĉis por ambaŭ teamoj.

Espi (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 2:48:00

Saluton!

Mi nur volas rimarkigi ion rilate al la sekvontaj finalnomoj:

okonfinalo / kvaronfinalo / duonfinalo / finalo

Amike

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 8:01:05

Espi:Saluton!

Mi nur volas rimarkigi ion rilate al la sekvontaj finalnomoj:

okonfinalo / kvaronfinalo / duonfinalo / finalo

Amike
Dankon, mi ne prenis tempon por kontroli okulumo.gif

Cheeseye (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 9:05:45

Saluton!
Mi esperas, Japanio venas al la finalon!

violetino (프로필 보기) 2010년 6월 26일 오후 9:24:05

Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif

remy_boligee (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오전 3:11:28

horsto:
remy_boligee:La matĉo de Brazilo kaj Portugalio estis ridinda. Kio okazis al ambaŭ teamoj?
Kial ili batalu? La rezulto sufiĉis por ambaŭ teamoj.
Ĝuste, sed futbalo ne estas nur rezulto. La homoj spektas la ludadon pro ĝia beleco, pro la manovroj, pro la sveltaj movoj. Kaj tiuj aferoj tute ne ekzistis en tiu matĉo.

Se mi volus nur rezultojn mi eĉ ne spektus la matĉon, mi atendus kaj vidus ĝin en la ĵurnaloj en la sekva tago. rido.gif

Fakte, jam delonge la Arta Futbalo lam ne ekzistas plu.

Frankouche (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오전 8:24:30

Ganao 2 - Usono 1

Nu, Ĝisla Usono !

Mi trovis tiun Ganaan teamon tre bona. Teamoj boniĝas pli kaj pli kun la daŭro de la ĉampionado.
Usono ankaŭ bonis. Mi timas ke kiam tuta Usono ludos futbalon, ĝi tre fortos...

Roberto12 (프로필 보기) 2010년 6월 27일 오전 9:00:44

violetino:
Roberto12:Ĉu mi estas la sola persono kiu opinias ke la vorto "Ganio" estus pli bona ol "Ganao" ?
Kial ne Gano? demando.gif
Ĉar Gano signifus "ulo de Ganio", tiel kun multaj aliaj land-nomoj (ekz. Anglio, Anglo).

SED, se Gano = Ghana, oni povus havi "Ganano" por ulo rideto.gif

다시 위로