Al la enhavo

Kiel nomi lingvojn?

de Hertz, 2010-junio-29

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Hertz (Montri la profilon) 2010-junio-29 12:19:30

Mi pensis ke la unika maniero por nomi lingvojn korekte estis "la xxx-a lingvo" (kompreneble mallongigebla kiel "la xxx-a"), sed mi vidis altnivelan esperantiston kiu nomas ilin kiel "xxx-o"
Ĉu ili ambaŭ estas korektaj?

(Se mi faris kelka(j)n gramatikeraro(j)n bv. rimarkigi ilin al mi)

Ironchef (Montri la profilon) 2010-junio-29 13:34:01

Hertz:Mi pensis ke la unika maniero por nomi lingvojn korekte estis "la xxx-a lingvo" (kompreneble mallongigebla kiel "la xxx-a"), sed mi vidis altnivelan esperantiston kiu nomas ilin kiel "xxx-o"
Ĉu ili ambaŭ estas korektaj?

(Se mi faris kelka(j)n gramatikeraro(j)n bv. rimarkigi ilin al mi)
Laŭ mia kompreno; ulo kiu devenis el lando estas la xxx-o (Anglo el Anglio) kaj la lingvo estas uzita en adjektiva senco: xxx-a (Mi estas anglo kaj mi parolas la anglan lingvon).

Se mi vidus "Mi parolas la francon" mi tuj pensus ke eble li intencas ke li parolas en maniero de franco. Ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-junio-29 14:31:04

Ekzistas du kategorioj de lingvonomoj.

Iuj finiĝas per A-finaĵo, kaj la O-formo montras aŭ popolanon (franco) aŭ landon (Nederlando). Tiam oni uzu la antaŭ la nomo, ĉar ekzemple la franca estas mallongigita formo de la franca lingvo.

Aliaj - ekzemple preskaŭ ĉiuj planlingvoj - finiĝas per O-finaĵo: Latino, Esperanto, Ido, Sanskrito. Ilin oni uzu sen la. Tamen oni povus (teorie - normale oni ne faras tion) uzi ilin ankaŭ kvazaŭ ili estus adjektivaj, kaj do paroli pri la latina, la esperanta, la ida kaj la sanskrita.

Neniam ĝustas uzi franco en la signifo de la franca lingvo. Franco estas homo, ne lingvo.

pohli (Montri la profilon) 2010-junio-29 14:46:31

Dankon, darkweasel, pro via tre bona klarigo.

darkweasel:... Latino ...
Ofte oni trovas ankaŭ "la latina", kaj mi ĉiam pensis, ke tio estas ĝusta. Sed ĉar ne ekzistas "Latinujo" kiel ekzistas "Francujo", la lingvo ne nomiĝas "la latina" sed Latino. Do oni povus diri, ke lingvoj sen propra lando ricevas la O-finaĵon.

Hertz (Montri la profilon) 2010-junio-30 21:07:30

pohli:Do oni povus diri, ke lingvoj sen propra lando ricevas la O-finaĵon.
Tio ne estas absoluta, mi pensas ke la ĝusta nomo de Esperanto estas internacia lingvo (internacilingvo, la internacia...), sed ĉiel ĉiuj konas la historion pri la nomo "Esperanto".
Aliflanke Ido, ktp ricevas la o-finaĵo ĉar estas "post-esperantaj" (?) lingvoj
Almenaŭ tio mi pensas...

Iel ajn dankon al ĉiuj por via helpo!

Koracio (Montri la profilon) 2010-julio-10 16:33:55

xxx-a lingvo aŭ xxx-o.

Psittakos (Montri la profilon) 2010-julio-10 18:21:34

ankaŭ eblas uzi la sistemo "radiko + LINGVO"=

la hispanlingvo, la angllingvo, la arablingvo...

Tio ĉi estas problemo de Esperanto: estas multaj manieroj de diri la samaj aĵoj, kaj nenio estas pli oficiala ol la alioj.

super-griek (Montri la profilon) 2010-julio-11 09:58:30

Koracio:xxx-a lingvo aŭ xxx-o.
La elekto ne estas libera tamen: la plejmulto de la lingvoj havas nur unu formon, la adjektivan: la nederlanda, la franca, la araba, la ĉina, la greka, la kartvela, la hungara, la afrikansa, la ajmara, la keĉua...

Kiam la nomo de lingvo derivas de gent- aŭ landonomo, tio estas la ununura ebleco (franco - Francio - la franca ; Nederlando - nederlandano - la nederlanda). Oni neniam nomu la francan lingvon Franco aŭ la nederlandan Nederlando.

Nur la aliaj lingvoj povas havi substantivan formon: Latino, Sanskrito, Esperanto, Ido, Interlingvao...
Sed en nuntempa Esperanto oni ĝenerale preferas paroli pri la latina kaj la sanskrita; nur la artefaritaj lingvoj (Esperanto, Ido, Interlingvao, Loĵbano...) kutime konservas la substantivan formon.

Se oni dubas pri la plej bona formo de lingvonomo, indas konsulti Vikipedion rideto.gif

Ni ankaŭ bone memoru ke
*adjektiva lingvonomo (la franca) ĉiam havas artikolon kaj neniam ricevu majusklon;
*substantiva lingvonomo (Esperanto) neniam havas artikolon kaj ja ricevu majusklon.

Mi parolas la francan.
Mi ne komprenas la ajmaran.
La hungara estas interesa lingvo.
Mi ja scipovas la latinan, sed ne la sanskritan.

Mi parolas Esperanton.
Ido estas pli juna ol Esperanto.
Mi ja scipovas Latinon, sed ne Sanskriton.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-julio-20 08:36:32

pohli:
Ofte oni trovas ankaŭ "la latina", kaj mi ĉiam pensis, ke tio estas ĝusta.
Ĝi ja estas ĝusta, sed Latino estas pli mallonga kaj mi preferas do uzi tiun formon. Sed se vi opinias la latina pli oportuna, uzu ĝin, ĝi ne estas erara.

Oni ne povas diri, ke A-finaĵa lingvo ĉiam havas landon. Ekzemple la kurdoj, kiuj parolas la kurdan lingvon, ne havas propran landon.

Reen al la supro