Sisu juurde

¿Arbaren?

kelle poolt Psittakos, 10. juuli 2010

Postitused: 40

Keel: Esperanto

zan (Näita profiili) 19. juuli 2010 0:11.57

Psittakos:ni vidu ĉu tia komparo helpas min al pruvi mian ideon...

Vi dirus ke la AIBO estas hundo? Tute ne, sed ĝi havas kapon, kvar piedoj kaj bojas...ja kiam oni vidas ĝin eblas vidi ke Aibo ŝajnas hundon, sed ankaŭ scias ke ne estas reale hundo, sed maŝineto, inkluzive se ni peltigu ĝin, aŭ modificu iel pro hundigi ĝin, ni ne eblus. la ĉefa motivo estas ĉar la hundo naskiĝis hunde kaj Aibo konstruiĝas maŝine, kaj neniu povas ŝangi tian nevivan devenon.

Same al Esperanto, ĝia malnatura konstruo malpermesas ĝin esti lingvo.
AIBO estis kreita por anstataŭi dombeston. Dombesto konsolas homojn kaj revigligas la aeron de malgaja familio per sia aminda konduto. AIBO celis la saman rolon. Kvankam AIBO ne estas vera hundo, ĝi ŝajne sufiĉe amuzas iujn.
Lingvo estas komunikilo inter homoj. Kaj Esperanto estis kreita kiel komunikilo. Esperanto ne nature naskiĝis, sed jam plenumas la rolon same kiel nature naskita lingvo.
Konsideru la celon. Por uzantoj de AIBO ne estas grave kiel naskiĝis AIBO. Laŭ mi same estas pri Esperanto.

novatago (Näita profiili) 19. juuli 2010 9:25.07

zan:AIBO estis kreita por anstataŭi dombeston.
Tamen Esperanto ne naskiĝis por anstataŭi ion. Esperantismo, spite al mensoguloj, ne kontraŭas la uzon kaj la lernadon de aliaj lingvoj. Ĝi nur estas lingvo, kiu celas faciligi kaj neŭtraligi POLITIKE (ne lingve) la internacian komunikadon por tiuj, kiuj volas uzi ĝin. Sed oni bezonas esplori bone la 123 jarojn de historio kaj natura evoluo de la Internacia Lingvo por scii ĝin. Ŝajne, iuj pensas ke Zamenhof aranĝis la regulojn dum unu enua dimanĉa vespero kaj poste la lingvo aperis magie en la dudek unua jarcento.

zan:Lingvo estas komunikilo inter homoj. Kaj Esperanto estis kreita kiel komunikilo. Esperanto ne nature naskiĝis...
Esperanto naskiĝis (nature aŭ ne) kiel ĉiu alia lingvo: el la homa bezono kaj el la homaj ideoj. Lingvistiko estas stranga fako ĉar lingvistoj ĝis malmultaj jaroj antaŭ diris ke la signolingvoj ne estis lingvoj. Hodiaŭ, lingvistiko ŝanĝis ĝian opinion, ne ĉar signolingvoj ŝanĝiĝis sed ĉar lingvistoj esploris ilin anstataŭ paroli sen scii.

zan:Konsideru la celon. Por uzantoj de AIBO ne estas grave kiel naskiĝis AIBO. Laŭ mi same estas pri Esperanto.
Oni ne bezonas kontentiĝi kun tiu ideo. Se oni volas fari taŭgan komparon, ne bazita sur la senscio kaj sensperto, ni povus kompari Esperanton al la plantoj, kiujn ni manĝas. Ĉu ĉiuj el ili naskiĝis tiel, kiel ni konas ilin? NE. Ja de ĉiam oni krucis ilin por fari ilin pli facile manĝeblaj. Ĉu niaj praavoj manĝis nenaturajn aŭ malnaturajn plantojn? Eble ni jes sed tiu estas malsama afero, kiu rilatas al abomenaj monaj celoj kaj metodoj, kaj kiu neniel estas komparebla al Esperanto nuntempe.

Ĝis, Novatago.

zan (Näita profiili) 20. juuli 2010 1:13.13

novatago:
zan:AIBO estis kreita por anstataŭi dombeston.
Tamen Esperanto ne naskiĝis por anstataŭi ion. Esperantismo, spite al mensoguloj, ne kontraŭas la uzon kaj la lernadon de aliaj lingvoj. Ĝi nur estas lingvo, kiu celas faciligi kaj neŭtraligi POLITIKE (ne lingve) la internacian komunikadon por tiuj, kiuj volas uzi ĝin.
Mi volas aldoni por AIBO. rideto.gif AIBO ne estas kreita anstataŭi ĉiujn dombestojn. Oni kreis ĝin por tiuj, kiuj ial ne povas nutri amindan dombeston, kvankam ili tion deziras. AIBO ne kontraŭas la nutradon de dombestoj. Same kiel Esperanton, AIBOn uzu tiuj, kiuj volas uzi ĝin.

Simileco nur koncernas part-flankon. Tio estas ludo de vortoj kaj ideo. Neniu pensas, ke hundo kaj roboto kaj lingvo ĉiuj ĉi tute samas aŭ malsamas.

Psittakos (Näita profiili) 21. juuli 2010 9:01.48

horsto:Pri kiu normo vi parolas? La germana lingvo ne havas tian normon.
Oni eble ne bezonas la gramatikon de la gepatra lingvo, sed kiam oni lernas fremdan lingvon tiam oni ja sekvas la gramatikon de tiu lingvo.
La germana, kaj ĉia la naturalaj lingvoj havas tia normo, ke kreiĝas malkontrole de la ĝenerala lingva uzo.

Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni havas lerni ĉi tian normon. Se nur lernas gramatikon kaj poste kredas de tio frazojn, multaj sonus strange ĉar ne respektis la normon.
Bonvolu klarigi, kio estas nedifinita gramatika regulo. Aŭ temas pri regulo, kiu ĉiam estas definita, aŭ ne temas pri regulo.
Mi signifas ke la Esperanto ne havas normon, nur gramatikaj reguloj, ĉar tiaj reguloj estas nedefinitaj. La esperantistoj konstruas frazoj de la reguloj sen normo, sekve kreas pluraj frazoj aŭ diroj ke signifas same, sed nenio estas pli oficiala ol la aliaj. Ĉi tio signifas ĥaoso en la lingva flueco.

En la realaj lingvoj tio ne okazas, ĉar la normo emas unigi la maniero de diri aferojn.
Hahaha!!! Vi estas ŝercemulo! Bonvolu verki universale facilan gramatikon, kiun neniu povas miskompreni. Ĉu vi vere estas lingvisto?
Ĝi ne necesas, jam estas verkita.

Estas ridinda kiel vi ataki kiam viaj argumentoj ne estas sufiĉa.
Bonvolu klarigi, kio estas natura lingvo. Ĉu tiu lingvo kreskas sur la kampoj?
Estas ĉiam la homo, kiu konstruas la lingvon.
La realaj lingvoj ne kreatiĝis de la homo, nur paroliĝas de la homo. Nomiĝas "naturaj" precize ĉar tio. La lingvoj evoluadis same ol la bestoj, de kelkaj gruntoj aŭ blekoj kriataj de prehomoj, pasinte malrapide konvertiĝis la unuan vortoj, uzitaj komence unope, poste uniĝinte frazon... neniu homo kontrolis tion. La germana lingvo ke vi parolas aŭ la hispana ke parolas mi, ili akiris ĝiajn kompleksecojn sen projekto nek decidemo. ili ekzistas ĉar superis la malmildajn barojn de la natura selekto. havi tion estas ĝi, kio donas legitimon al ili kaj, ne havi, kio senigas al Esperanto kaj ĉiaj la malnaturaj lingvoj.

novatago (Näita profiili) 21. juuli 2010 9:47.38

http://eo.wikipedia.org/wiki/Interreta_trolo

Mi ne celas silentigi bonajn partoprenantojn de nia kara forumo. Nur averti pri la fakto ke la diskuto ne atingos nenian celon krom por la trolo, kiu nur celas troli kaj amuziĝi per ni. Oni ne bezonas kontraŭargumenti ĉar la diskuto jam aĝas 123 jaroj kaj ĉiuj la argumentoj, kontraŭ Esperanto kaj ĝiaj ecoj jam estas tre bone kontraŭargumentitaj (nur oni bezonas serĉi en interreto). Evidentas pro lia sensenca parolado ke al li ne gravas pravi. Li nur volas ĝeni.

Do, nur kiel sugesto: Ne manĝigu la trolon.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Näita profiili) 21. juuli 2010 9:56.36

novatago:Nur averti pri la fakto ke la diskuto ne atingos nenian celon krom por la trolo, kiu nur celas troli kaj amuziĝi per ni.
Se vi entute ne uzas ne pluroblan neadon, tiam almenaŭ ne uzu ĝin ne ĝuste.

(Penu kompreni!)

novatago (Näita profiili) 21. juuli 2010 10:18.26

darkweasel:
novatago:Nur averti pri la fakto ke la diskuto ne atingos nenian celon krom por la trolo, kiu nur celas troli kaj amuziĝi per ni.
Se vi entute ne uzas ne pluroblan neadon, tiam almenaŭ ne uzu ĝin ne ĝuste.

(Penu kompreni!)
Hehe, mi bonvenas la korektadon. La eraro nur estis misatentaĵo.

Mi korektos ĝin en la mesaĝo. Dankon.

Ĝis, Novatago.

novatago (Näita profiili) 21. juuli 2010 10:21.16

-forigita pro akcidenta ripetado-

zan (Näita profiili) 22. juuli 2010 1:31.48

Pardonon al ĉiuj. Mi volas iomete ludi kun torolo. okulumo.gif
Psittakos:
horsto:Pri kiu normo vi parolas? La germana lingvo ne havas tian normon.
Oni eble ne bezonas la gramatikon de la gepatra lingvo, sed kiam oni lernas fremdan lingvon tiam oni ja sekvas la gramatikon de tiu lingvo.
La germana, kaj ĉia la naturalaj lingvoj havas tia normo, ke kreiĝas malkontrole de la ĝenerala lingva uzo.
Unue, kio estas normo? Mi skribos pri la japana, kiun mi konas. Oni ne scias, de kie la japana lingvo naskiĝis. La japana lingvo enhavas dialektojn, kiuj havas la saman bazan gramatikan strukturon. La komuna oficiala stilo estas kreita de iuj kleruloj el iu dialekto. Dume naskiĝas ĉiam pli kaj pli novaj neoficialaj dir-manieroj, kiuj foje rompas korektan gramatikan regulon. Komence iuj ne komprenas novan dir-manieron kaj riproĉas. Sed iom post iom novaj dir-manieroj fariĝas akceptindaj en socio.

Ĉu ĉi tia fenomeno estas normo?

Psittakos:Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni havas lerni ĉi tian normon. Se nur lernas gramatikon kaj poste kredas de tio frazojn, multaj sonus strange ĉar ne respektis la normon.
Ja mi sentas same, ke Esperanto havas normon, kiun oni ne povas klarigi per gramatiko.

Psittakos:Mi signifas ke la Esperanto ne havas normon, nur gramatikaj reguloj, ĉar tiaj reguloj estas nedefinitaj. La esperantistoj konstruas frazoj de la reguloj sen normo, sekve kreas pluraj frazoj aŭ diroj ke signifas same, sed nenio estas pli oficiala ol la aliaj. Ĉi tio signifas ĥaoso en la lingva flueco.

En la realaj lingvoj tio ne okazas, ĉar la normo emas unigi la maniero de diri aferojn.
En japanio junuloj pli kaj pli kreas novan esprimon, kaj maljunuloj tute ne komprenas iliajn esprimojn. Foje kompreneblas kaj alifoje nekompreneblas. Tio similas al en Esperanto!

Mi kredas, ke en Esperanto ekzistas "oficiala stilo". Ĉar mi povas pli facile legi libron ol tekstojn en la forumo. okulumo.gif

Tagasi üles