去目錄頁

¿Arbaren?

从 Psittakos, 2010年7月10日

讯息: 44

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年7月21日上午9:56:36

novatago:Nur averti pri la fakto ke la diskuto ne atingos nenian celon krom por la trolo, kiu nur celas troli kaj amuziĝi per ni.
Se vi entute ne uzas ne pluroblan neadon, tiam almenaŭ ne uzu ĝin ne ĝuste.

(Penu kompreni!)

novatago (显示个人资料) 2010年7月21日上午10:18:26

darkweasel:
novatago:Nur averti pri la fakto ke la diskuto ne atingos nenian celon krom por la trolo, kiu nur celas troli kaj amuziĝi per ni.
Se vi entute ne uzas ne pluroblan neadon, tiam almenaŭ ne uzu ĝin ne ĝuste.

(Penu kompreni!)
Hehe, mi bonvenas la korektadon. La eraro nur estis misatentaĵo.

Mi korektos ĝin en la mesaĝo. Dankon.

Ĝis, Novatago.

novatago (显示个人资料) 2010年7月21日上午10:21:16

-forigita pro akcidenta ripetado-

zan (显示个人资料) 2010年7月22日上午1:31:48

Pardonon al ĉiuj. Mi volas iomete ludi kun torolo. okulumo.gif
Psittakos:
horsto:Pri kiu normo vi parolas? La germana lingvo ne havas tian normon.
Oni eble ne bezonas la gramatikon de la gepatra lingvo, sed kiam oni lernas fremdan lingvon tiam oni ja sekvas la gramatikon de tiu lingvo.
La germana, kaj ĉia la naturalaj lingvoj havas tia normo, ke kreiĝas malkontrole de la ĝenerala lingva uzo.
Unue, kio estas normo? Mi skribos pri la japana, kiun mi konas. Oni ne scias, de kie la japana lingvo naskiĝis. La japana lingvo enhavas dialektojn, kiuj havas la saman bazan gramatikan strukturon. La komuna oficiala stilo estas kreita de iuj kleruloj el iu dialekto. Dume naskiĝas ĉiam pli kaj pli novaj neoficialaj dir-manieroj, kiuj foje rompas korektan gramatikan regulon. Komence iuj ne komprenas novan dir-manieron kaj riproĉas. Sed iom post iom novaj dir-manieroj fariĝas akceptindaj en socio.

Ĉu ĉi tia fenomeno estas normo?

Psittakos:Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni havas lerni ĉi tian normon. Se nur lernas gramatikon kaj poste kredas de tio frazojn, multaj sonus strange ĉar ne respektis la normon.
Ja mi sentas same, ke Esperanto havas normon, kiun oni ne povas klarigi per gramatiko.

Psittakos:Mi signifas ke la Esperanto ne havas normon, nur gramatikaj reguloj, ĉar tiaj reguloj estas nedefinitaj. La esperantistoj konstruas frazoj de la reguloj sen normo, sekve kreas pluraj frazoj aŭ diroj ke signifas same, sed nenio estas pli oficiala ol la aliaj. Ĉi tio signifas ĥaoso en la lingva flueco.

En la realaj lingvoj tio ne okazas, ĉar la normo emas unigi la maniero de diri aferojn.
En japanio junuloj pli kaj pli kreas novan esprimon, kaj maljunuloj tute ne komprenas iliajn esprimojn. Foje kompreneblas kaj alifoje nekompreneblas. Tio similas al en Esperanto!

Mi kredas, ke en Esperanto ekzistas "oficiala stilo". Ĉar mi povas pli facile legi libron ol tekstojn en la forumo. okulumo.gif

回到上端