본문으로

Kiel oni prononcas...

글쓴이: Seth442, 2010년 7월 12일

글: 12

언어: Esperanto

russ (프로필 보기) 2010년 8월 7일 오후 7:40:37

Mutusen:
Senegaùlo:Maleblas prononcadi esperanton laŭregule, eĉ post tutviva praktikado.
Mi sukcesis post kelkaj monatoj da neintensa praktikado. Eble mi estas superhomo. demando.gif
En preskaŭ ĈIES prononco eblas aŭdi iujn difektojn, kutime pro nacilingva influo. Mi ofte aŭdas tre spertajn famajn respektatajn E-istojn fojfoje misdiri "Ojropo" por "Eŭropo" (germane), "vondi" por "vendi" aŭ "es-pe-ran-TO" por "es-pe-RAN-to" (france), "fa-MI-ljo" por "fa-mi-LI-o", ktp ktp ktp.

Ekzemple vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_misprononcad...

darkweasel (프로필 보기) 2010년 8월 8일 오전 8:51:17

russ:"Ojropo" por "Eŭropo" (germane)
Nu, kiu elparolas tiel, volas elparoli skribaĵon laŭ sia denaska lingvo.

Koncerne la lastsilabakcentemajn francojn, mi ja spertis en Francujo, ke ili en la franca absolute ĉion akcentas tiel, eĉ fremdvortojn (/esperantó/, /spagetí/). Kaj kiam mi en restoracio mendis "Penne"-nudelojn kun (italeca) antaŭlastsilaba akcento, la kelnero ne komprenis kaj demandis, ĉu mi volas /spagetí/ aŭ /pené/.

Fakte la plej evidenta signo de germana akĉento estas la elparolo de vortoj kiel nur, por kaj aliaj kun silabofina R, kie ni devas penegi ne diri /nua/, /poa/ ktp. Krome, almenaŭ aŭstroj (mi pensas ke germanoj ne tiom, krom silabofine) havas problemojn klare distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn.

다시 위로