去目錄頁

Kiel oni prononcas...

Seth442, 2010年7月12日

讯息: 11

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年8月8日上午8:51:17

russ:"Ojropo" por "Eŭropo" (germane)
Nu, kiu elparolas tiel, volas elparoli skribaĵon laŭ sia denaska lingvo.

Koncerne la lastsilabakcentemajn francojn, mi ja spertis en Francujo, ke ili en la franca absolute ĉion akcentas tiel, eĉ fremdvortojn (/esperantó/, /spagetí/). Kaj kiam mi en restoracio mendis "Penne"-nudelojn kun (italeca) antaŭlastsilaba akcento, la kelnero ne komprenis kaj demandis, ĉu mi volas /spagetí/ aŭ /pené/.

Fakte la plej evidenta signo de germana akĉento estas la elparolo de vortoj kiel nur, por kaj aliaj kun silabofina R, kie ni devas penegi ne diri /nua/, /poa/ ktp. Krome, almenaŭ aŭstroj (mi pensas ke germanoj ne tiom, krom silabofine) havas problemojn klare distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn.

回到上端