Aller au contenu

Kiel komprans tiun frazon: Vi devu manĝi panon varma.

de packoro, 12 juillet 2010

Messages : 26

Langue: Esperanto

zan (Voir le profil) 14 juillet 2010 01:30:01

you should eat bread warm
You(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).
Ĉi-okaze la vort-vocovico de Esperanto kaj la angla tute samas unu kiel la alia. Anglaparolanto verŝajne facile komprenas ĉi tuin esperantan frazon dank'al sia kutima esprimo. Ĉu aliaj lingvoj ne estas samaj almenaŭ ĉi-okaze? La japana havas tute malsaman gramatikon. Pro tio mi malfacile komprenas ĉi tiun okazon.

Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.
Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.
Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : *Vi manĝas, ke pano estas varma* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.

Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?

sergejm (Voir le profil) 14 juillet 2010 04:29:40

zan:You(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).
Ĉi-okaze la vort-vico de Esperanto kaj la angla tute samas unu kiel la alia. Anglaparolanto verŝajne facile komprenas ĉi tuin esperantan frazon dank'al sia kutima esprimo. Ĉu aliaj lingvoj ne estas samaj almenaŭ ĉi-okaze? La japana havas tute malsaman gramatikon. Pro tio mi malfacile komprenas ĉi tiun okazon.
Predikativoj aperis en Esperanto pro ilia ekzisto en Eŭropaj lingvoj kaj nun estas aktive uzataj. Do vi devas memori ke predikativoj ekzistas en Esperanto.
zan:Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.
Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.
Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : Vi manĝas, ke pano estas varma.* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.
Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?
Vi devas manĝi panon KIAM la pano estas varma
zan:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:
Li batis ŝin ESTANTE furioza
Li batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furioza
PS: Oni ankaŭ devas uzi diversajn ligo-vortojn por deĉifri multradikajn vortojn:
Vaporŝipo = ŝipo, KIU ESTAS MOVIĜANTA PER vaporo.
Sed se vi dubas pri signifo de vorto, vi povas rigardi vortaron.

sergejm (Voir le profil) 14 juillet 2010 04:43:14

MiaKaŝnomo:Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Estas aliaj lingvoj, pli logikaj ol Esperanto, sed ial tiuj estas malpri oftaj ol Esperanto.
Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Homo pensas mallogike, al li estas nekutime pensi logike, kaj li devas multe pensi por esprimi sin en tute logika lingvo.

zan (Voir le profil) 14 juillet 2010 08:52:15

Dankon al sergejm. Mi jam korektis mian mis-tipon.
sergejm:Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?
Ĉar estas pli strange diri *Vi manĝas, por ke pano estu varma*.

sergejm:Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:
Li batis ŝin ESTANTE furioza
Li batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furioza
Mi konsentas. Plie mi preferas eviti la frazon "vi manĝu panon varma" pro ebla miskompreno. Efektive la instruisto de packoro miskomprenis. rideto.gif

Mi ne postulas, ke Esperanto estu logika. Ĉar ne ĉiuj estas logikaj homoj. Sed mi postulas, ke Esperanto ne havu superfluan mallogikecon pro troa dependeco de eŭropaj lingvoj.

sergejm (Voir le profil) 14 juillet 2010 11:32:05

MiaKaŝnomo:
sergejm:Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Ĉu vi havas ian pruvon, per kiu vi povus subteni tiun aŭdacan hipotezon, aŭ nur recitas propagandon?
Pruvi tion estas pli malfacile, ol pruvi la faman konjekton de Pierre de Fermat.
Sed malpruvi ĝin estus tre facile - se iu trovus natrurajn nombrojn a,b,c,n, tiajn ke n > 2 kaj a^n + b^n = c^n, la konjekto estus malpruvita.
Ĉiuj naturaj lingvoj, kiujn mi provis lerni, estas pli malfacilaj kaj mallogikaj ol Esperanto. Sed eble estas natura lingvo pli facila kaj logika ol Esperanto - nomu ĝin kaj tio estos malpruvo de la hipotezo.

packoro (Voir le profil) 14 juillet 2010 12:28:35

MiaKaŝnomo:
zan:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?
se la supra frazo estus prava, do mia frazo neeble miskomprenas. sed......mi ankoraŭ konfuziĝas....

Belmiro (Voir le profil) 14 juillet 2010 13:39:20

packoro:Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?
....
Ne! Mi kredas ke la signifo estas : “li batis ŝin per furioza maniero”.
Furioze estas adverbo ( e-vorto ) do, rilatas al la verbo.

Belmiro (Voir le profil) 14 juillet 2010 15:13:41

MiaKaŝnomo:

Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika". Mi pensas, ke vi simple intermiksas la du nociojn, kaj tiel estiĝas via konfuzo. Kaj tio, ke vi ne kapablis ellerni fremdan lingvon alian ol Esperanto, certe ne signifas, ke tiuj lingvoj, kiujn vi sensukcese lernadis, estas malpli logikaj ol tiu artefarita ĵargono. Ili eble nur estas pli komplikaj kaj riĉaj. Mi pensas, ke por juĝi, ke unu lingvo estas pli aŭ malpli logika ol alia, oni bezonas perfekte scii ilin ambaŭ, kaj ne malprave aserti, ke pli logika estas tiu, kiu estas pli facile al oni lernebla.
Tiu ĉi estas tro por mia kapo!

Klarigo estas bonvena!

Dume bonvolu nomi unu kiu estas pli facila ligvo, kaj unu kiu estas pli logika. Se eblas ankaŭ unu kiu estas samtempe pli facila kaj pli logika.

horsto (Voir le profil) 14 juillet 2010 15:44:39

packoro:
Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?
Ne, la adverbo (furioze) rilatas al la verbo, do la batado estis furioza, sed eble ne li.

horsto (Voir le profil) 14 juillet 2010 15:55:48

Belmiro:
Tiu ĉi estas tro por mia kapo!

Klarigo estas bonvena!

Dume bonvolu nomi unu kiu estas pli facila ligvo, kaj unu kiu estas pli logika. Se eblas ankaŭ unu kiu estas samtempe pli facila kaj pli logika.
Ne atendu de MiaKaŝnomo seriozan diskutadon. En alia fadeno li postulis ke oni forigu la tutan Esperantan vikipedion, ĉar la lingva nivelo ne sufiĉas. Tio estas absurda.
Mi pensas, ke li nur volas kalumnii kaj damaĝi Esperanton.

Retour au début