Berichten: 33
Taal: Esperanto
zan (Profiel tonen) 13 juli 2010 08:41:16
Vi devu manĝi panon varma.Stranga esprimo sed permesita kiel pano=varma?
Mi legis PMEG-n.
Citaĵo:
Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda.
Li pentras ŝin nuda. = Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda.
(alie)= Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.
Do kiam vi=varma, estas pli klare diri: Vi varma manĝas panon.
super-griek (Profiel tonen) 13 juli 2010 10:33:09
Reteos:Mi scias, ke en anglo estas kiel la diferenco inter " you should eat bread warm" kaj "you should eat warm bread"Jes, temas pri tiu diferenco.
Vi devas manĝi varman panon. (vi povus ankaŭ manĝi ĉokoladon, sed mi sugestas ke vi manĝu varman panon)
Vi devas manĝi panon varman. (panon varman, ne malvarman)
Vi devas manĝi panon varma. (dum ĝi estas varma: kiam ĝi ne plu estas varma, ĝi estas malpli bongusta)
zan (Profiel tonen) 14 juli 2010 01:30:01
you should eat bread warmYou(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).
Ĉi-okaze la vort-
Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.
Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : *Vi manĝas, ke pano estas varma* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
MiaKaŝnomo (Profiel tonen) 14 juli 2010 04:18:23
zan:Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
sergejm (Profiel tonen) 14 juli 2010 04:29:40
zan:You(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).Predikativoj aperis en Esperanto pro ilia ekzisto en Eŭropaj lingvoj kaj nun estas aktive uzataj. Do vi devas memori ke predikativoj ekzistas en Esperanto.
Ĉi-okaze la vort-vico de Esperanto kaj la angla tute samas unu kiel la alia. Anglaparolanto verŝajne facile komprenas ĉi tuin esperantan frazon dank'al sia kutima esprimo. Ĉu aliaj lingvoj ne estas samaj almenaŭ ĉi-okaze? La japana havas tute malsaman gramatikon. Pro tio mi malfacile komprenas ĉi tiun okazon.
zan:Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : Vi manĝas, ke pano estas varma.* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.
Vi devas manĝi panon KIAM la pano estas varma
zan:Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Li batis ŝin ESTANTE furioza
Li batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furiozaPS: Oni ankaŭ devas uzi diversajn ligo-vortojn por deĉifri multradikajn vortojn:
Vaporŝipo = ŝipo, KIU ESTAS MOVIĜANTA PER vaporo.
Sed se vi dubas pri signifo de vorto, vi povas rigardi vortaron.
sergejm (Profiel tonen) 14 juli 2010 04:43:14
MiaKaŝnomo:Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.Estas aliaj lingvoj, pli logikaj ol Esperanto, sed ial tiuj estas malpri oftaj ol Esperanto.
Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Homo pensas mallogike, al li estas nekutime pensi logike, kaj li devas multe pensi por esprimi sin en tute logika lingvo.
zan (Profiel tonen) 14 juli 2010 08:52:15
sergejm:Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?Ĉar estas pli strange diri *Vi manĝas, por ke pano estu varma*.
sergejm:Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:Mi konsentas. Plie mi preferas eviti la frazon "vi manĝu panon varma" pro ebla miskompreno. Efektive la instruisto de packoro miskomprenis.Li batis ŝin ESTANTE furiozaLi batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furioza
Mi ne postulas, ke Esperanto estu logika. Ĉar ne ĉiuj estas logikaj homoj. Sed mi postulas, ke Esperanto ne havu superfluan mallogikecon pro troa dependeco de eŭropaj lingvoj.
MiaKaŝnomo (Profiel tonen) 14 juli 2010 10:22:21
sergejm:Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.Ĉu vi havas ian pruvon, per kiu vi povus subteni tiun aŭdacan hipotezon, aŭ nur recitas propagandon?
Stulta demando, certe ke la dua ĝustas.
sergejm (Profiel tonen) 14 juli 2010 11:32:05
MiaKaŝnomo:Pruvi tion estas pli malfacile, ol pruvi la faman konjekton de Pierre de Fermat.sergejm:Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.Ĉu vi havas ian pruvon, per kiu vi povus subteni tiun aŭdacan hipotezon, aŭ nur recitas propagandon?
Sed malpruvi ĝin estus tre facile - se iu trovus natrurajn nombrojn a,b,c,n, tiajn ke n > 2 kaj a^n + b^n = c^n, la konjekto estus malpruvita.
Ĉiuj naturaj lingvoj, kiujn mi provis lerni, estas pli malfacilaj kaj mallogikaj ol Esperanto. Sed eble estas natura lingvo pli facila kaj logika ol Esperanto - nomu ĝin kaj tio estos malpruvo de la hipotezo.
packoro (Profiel tonen) 14 juli 2010 12:28:35
MiaKaŝnomo:Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?zan:Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
se la supra frazo estus prava, do mia frazo neeble miskomprenas. sed......mi ankoraŭ konfuziĝas....