לתוכן העניינים

Kiel komprans tiun frazon: Vi devu manĝi panon varma.

של packoro, 12 ביולי 2010

הודעות: 33

שפה: Esperanto

zan (הצגת פרופיל) 13 ביולי 2010, 08:41:16

Vi devu manĝi panon varma.
Stranga esprimo sed permesita kiel pano=varma?
Mi legis PMEG-n.

Citaĵo:
Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda.
Li pentras ŝin nuda. = Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda.
(alie)= Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.

Do kiam vi=varma, estas pli klare diri: Vi varma manĝas panon.

super-griek (הצגת פרופיל) 13 ביולי 2010, 10:33:09

Reteos:Mi scias, ke en anglo estas kiel la diferenco inter " you should eat bread warm" kaj "you should eat warm bread"
Jes, temas pri tiu diferenco.

Vi devas manĝi varman panon. (vi povus ankaŭ manĝi ĉokoladon, sed mi sugestas ke vi manĝu varman panon)
Vi devas manĝi panon varman. (panon varman, ne malvarman)
Vi devas manĝi panon varma. (dum ĝi estas varma: kiam ĝi ne plu estas varma, ĝi estas malpli bongusta)

zan (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 01:30:01

you should eat bread warm
You(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).
Ĉi-okaze la vort-vocovico de Esperanto kaj la angla tute samas unu kiel la alia. Anglaparolanto verŝajne facile komprenas ĉi tuin esperantan frazon dank'al sia kutima esprimo. Ĉu aliaj lingvoj ne estas samaj almenaŭ ĉi-okaze? La japana havas tute malsaman gramatikon. Pro tio mi malfacile komprenas ĉi tiun okazon.

Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.
Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.
Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : *Vi manĝas, ke pano estas varma* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.

Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?

MiaKaŝnomo (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 04:18:23

zan:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.

sergejm (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 04:29:40

zan:You(Vi) should(devas) eat(manĝi) bread(panon) warm(varma).
Ĉi-okaze la vort-vico de Esperanto kaj la angla tute samas unu kiel la alia. Anglaparolanto verŝajne facile komprenas ĉi tuin esperantan frazon dank'al sia kutima esprimo. Ĉu aliaj lingvoj ne estas samaj almenaŭ ĉi-okaze? La japana havas tute malsaman gramatikon. Pro tio mi malfacile komprenas ĉi tiun okazon.
Predikativoj aperis en Esperanto pro ilia ekzisto en Eŭropaj lingvoj kaj nun estas aktive uzataj. Do vi devas memori ke predikativoj ekzistas en Esperanto.
zan:Sed la suban ekzemplon mi facile komprenas.
Mi farbas la domon flava; Mi opinias ŝin bela.
Tio signifas:Mi farbas, por ke la domo estu flava. Mi opinias, ke ŝi estas bela.
Sed : Vi manĝas, ke pano estas varma.* ???
Ĉi tiu ekzemplo por mi ne ŝajnas logika.
Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?
Vi devas manĝi panon KIAM la pano estas varma
zan:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:
Li batis ŝin ESTANTE furioza
Li batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furioza
PS: Oni ankaŭ devas uzi diversajn ligo-vortojn por deĉifri multradikajn vortojn:
Vaporŝipo = ŝipo, KIU ESTAS MOVIĜANTA PER vaporo.
Sed se vi dubas pri signifo de vorto, vi povas rigardi vortaron.

sergejm (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 04:43:14

MiaKaŝnomo:Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Estas aliaj lingvoj, pli logikaj ol Esperanto, sed ial tiuj estas malpri oftaj ol Esperanto.
Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Homo pensas mallogike, al li estas nekutime pensi logike, kaj li devas multe pensi por esprimi sin en tute logika lingvo.

zan (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 08:52:15

Dankon al sergejm. Mi jam korektis mian mis-tipon.
sergejm:Vi ja uzis malsamajn ligo-vortoj por deĉifri previkativojn en la supraj ekzemploj. Kial do vi pensas ke en kazo de varma pano estas uzata nur unu el ili?
Ĉar estas pli strange diri *Vi manĝas, por ke pano estu varma*.

sergejm:Evitu tiajn frazojn pro ebla miskompreno aŭ aldonu vortojn:
Li batis ŝin ESTANTE furioza
Li batis ŝin ĈAR ŜI ESTIS furioza
Mi konsentas. Plie mi preferas eviti la frazon "vi manĝu panon varma" pro ebla miskompreno. Efektive la instruisto de packoro miskomprenis. rideto.gif

Mi ne postulas, ke Esperanto estu logika. Ĉar ne ĉiuj estas logikaj homoj. Sed mi postulas, ke Esperanto ne havu superfluan mallogikecon pro troa dependeco de eŭropaj lingvoj.

MiaKaŝnomo (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 10:22:21

sergejm:Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Ĉu vi havas ian pruvon, per kiu vi povus subteni tiun aŭdacan hipotezon, aŭ nur recitas propagandon?

Stulta demando, certe ke la dua ĝustas.

sergejm (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 11:32:05

MiaKaŝnomo:
sergejm:Sed malgraŭ tio, Esperanto estas multe pli logika ol naciaj lingvoj.
Ĉu vi havas ian pruvon, per kiu vi povus subteni tiun aŭdacan hipotezon, aŭ nur recitas propagandon?
Pruvi tion estas pli malfacile, ol pruvi la faman konjekton de Pierre de Fermat.
Sed malpruvi ĝin estus tre facile - se iu trovus natrurajn nombrojn a,b,c,n, tiajn ke n > 2 kaj a^n + b^n = c^n, la konjekto estus malpruvita.
Ĉiuj naturaj lingvoj, kiujn mi provis lerni, estas pli malfacilaj kaj mallogikaj ol Esperanto. Sed eble estas natura lingvo pli facila kaj logika ol Esperanto - nomu ĝin kaj tio estos malpruvo de la hipotezo.

packoro (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2010, 12:28:35

MiaKaŝnomo:
zan:
Mi faris alian ekzemplon: Li batis ŝin furioza.
Ĉu : "li estis furioza kaj batis ŝin" aŭ "li batis ŝin, dum ŝi estis furioza" ?
Bona ekzemplo montranta senlogikecon de Esperanto.
Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?
se la supra frazo estus prava, do mia frazo neeble miskomprenas. sed......mi ankoraŭ konfuziĝas....

לראש הדף