Zum Inhalt

Kiel komprans tiun frazon: Vi devu manĝi panon varma.

von packoro, 12. Juli 2010

Beiträge: 26

Sprache: Esperanto

zan (Profil anzeigen) 15. Juli 2010 01:20:45

MiaKaŝnomo:Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika".
Pri ĉi tiun ponkton mi konsentas vin. Lingvo, kiu fieras sian perfektan logikecon, ŝajnas al mi tre malfacila. Kaj tute ne logikan lingvon, se tia lingvo ekzistus, mi neniel komprenus. Facila kaj bonvena estas pli-malpli logika lingvo. Nur strikte(aŭ kiel eble plej okulumo.gif ) respektu simplan gramatikon. Mi opinias, ke tia maniero plej helpas interkomprenon.

MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.
Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.

feliz123 (Profil anzeigen) 15. Juli 2010 02:17:35

Mi pensas que jes. Intuicie, Esperanto estas pli logika al la angla ĉar en Esperanto estas korespondo inter sonoj kaj literoj. Krome, estas la vortoj "espero" kaj "esperi", tiel ke oni ĉiam scias se iu vorto estas verbo aŭ substantivo. Tamen en la angla ambaŭ la ideoj estas en la vorto "hope", kaj povas manki ĝustecon.

Oni ankaŭ bezonas memori malpli da vortoj por la samajn ideojn. Ekzemple "koko" kaj "kokino". En la portugala ni havas du vortoj, "galo" kaj "galinha" (mi ne scias kiel tio estas en la angla). La ordinara farado de inaj vortoj okazas per la anstataŭeco de "o" por "a" (galo -> gala). Estas eĉ alia vorto, "frango", ke ankaŭ estas io simila, sed mi honeste ne scias kion.

Se tio ne ŝajnas al vi "esti pli logika", mi petas via difino de "logika".

P.S.: bonvolu pardonu min. Mi vidas ke mia teksto estas tro malprofunda, sen animo... Mi bezonas pli da sperto. Bonvolu korektu miajn erarojn kiam indi.

sergejm (Profil anzeigen) 15. Juli 2010 05:42:51

Mi diris "facila kaj logika", sed por esti logika, mi devus diri "facila logika" - diri "kaj" anstataŭ "aŭ" estas kutime por multaj eŭropaj lingvoj. Iam "facileco" kaj "logikeco" iras en saman direkton, iam en la kontraŭajn. Kaj ofte la "facileco" de Esperanto estas nur por eŭropanoj. Se iu idiotismo estas uzata en multaj eŭropaj lingvoj, ĝi, verŝajne, estos en Esperanto, kaj tio estos facileco por eŭropanoj kaj malfacileco por ne-eŭropanoj, . Sed se eŭropaj lingvoj havas diversajn idiotismojn, Esperanto, pli verŝajne, estos logika.
Havi diversajn vortojn por "virkoko" kaj "kokino" tute ne nepras por logika lingvo - vi povas uzi esprimojn similajn al "vira koko" kaj "ina koko".
Por kamparano diri "ina koko" estas tro longe, li necesas apartan vorton. Sed li tute ne necesas vorton "vulpino" - por li ne gravas ĉu virvulpo aŭ vulpino ŝtelis lian kokinon, do al li sufiĉas nur vorto "vulpo".
En Esparanto estas kompromiso ĉi tie inter logikeco kaj simpleco - ĝi havas sifikson "-ino", kiun vi povas aldoni al nomo de ĉiu besto, sed ne havas similan viran sifikson, ĉar en eŭropaj lingvoj tia ne estas uzata. Iuj proponas aldoni sifikson "-iĉo" por plia logikeco.

zan (Profil anzeigen) 16. Juli 2010 02:45:55

MiaKaŝnomo:
zan:
MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.
Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.
Kio estas mia malvenko? Ĉu tio, ke mi ne blinde kredas al stulta propagando? Se iu asertas, ke Esperanto estas pli logika ol aliaj lingvoj, estas tiu, kiu devas pruvi sian opinion.
Sergejm asertis, ke Esperanto estas pli logika ol natura lingvo. Vi postulis pruvon. Sed male sergejm postulis, ke vi montru pli logikan naturan lingvon. Vi ne montris. Anstataŭe vi insultis. Tio montras vian malvenkon. Mi pensas, ke tiu pruvo estas ambaŭ-flanke malfacila laŭ sama opinio kiel via, ke oni bezonas perfekte scii pri lingvojn eble ĉiujn. Neniu pruvas, ke ie troviĝas(is) pli logika lingvo, kiun ĝis nun la aliaj homoj ne konas.

Poste aperis la pruvo, ke Esperanto havas pli logikan vortofaradon ol konata natura lingvo. Ĉu vi malakceptas?

Belmiro (Profil anzeigen) 16. Juli 2010 07:58:56

MiaKaŝnomo:
Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.
Jes! Mi vere konas tion! Mi havas miajn naturajn limojn!

Ŝajne pro tio ke al mi mankas intelekton mi ne kapbalas – sed vigle miras - kompreni kiom da saĝeco vi koncentras en unu sola frazo! Mirinde! Mi esperas ke vi ne elĉerpis vian stokon.

Daŭrigu ĉar la mondo bezonas vin!

packoro (Profil anzeigen) 16. Juli 2010 09:57:49

Koran dankon al ĉiuj pro viaj detalaj respondoj por mia problemo en la lernado de Esperanto.
Ankaŭ ŝtopu la diskutadon por la logiko de esperanto. ĉar la logikeco de Esperanto estas senduba.

Zurück nach oben