Meddelanden: 26
Språk: Esperanto
zan (Visa profilen) 15 juli 2010 01:20:45
MiaKaŝnomo:Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika".Pri ĉi tiun ponkton mi konsentas vin. Lingvo, kiu fieras sian perfektan logikecon, ŝajnas al mi tre malfacila. Kaj tute ne logikan lingvon, se tia lingvo ekzistus, mi neniel komprenus. Facila kaj bonvena estas pli-malpli logika lingvo. Nur strikte(aŭ kiel eble plej ) respektu simplan gramatikon. Mi opinias, ke tia maniero plej helpas interkomprenon.
MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.
feliz123 (Visa profilen) 15 juli 2010 02:17:35
Oni ankaŭ bezonas memori malpli da vortoj por la samajn ideojn. Ekzemple "koko" kaj "kokino". En la portugala ni havas du vortoj, "galo" kaj "galinha" (mi ne scias kiel tio estas en la angla). La ordinara farado de inaj vortoj okazas per la anstataŭeco de "o" por "a" (galo -> gala). Estas eĉ alia vorto, "frango", ke ankaŭ estas io simila, sed mi honeste ne scias kion.
Se tio ne ŝajnas al vi "esti pli logika", mi petas via difino de "logika".
P.S.: bonvolu pardonu min. Mi vidas ke mia teksto estas tro malprofunda, sen animo... Mi bezonas pli da sperto. Bonvolu korektu miajn erarojn kiam indi.
sergejm (Visa profilen) 15 juli 2010 05:42:51
Havi diversajn vortojn por "virkoko" kaj "kokino" tute ne nepras por logika lingvo - vi povas uzi esprimojn similajn al "vira koko" kaj "ina koko".
Por kamparano diri "ina koko" estas tro longe, li necesas apartan vorton. Sed li tute ne necesas vorton "vulpino" - por li ne gravas ĉu virvulpo aŭ vulpino ŝtelis lian kokinon, do al li sufiĉas nur vorto "vulpo".
En Esparanto estas kompromiso ĉi tie inter logikeco kaj simpleco - ĝi havas sifikson "-ino", kiun vi povas aldoni al nomo de ĉiu besto, sed ne havas similan viran sifikson, ĉar en eŭropaj lingvoj tia ne estas uzata. Iuj proponas aldoni sifikson "-iĉo" por plia logikeco.
zan (Visa profilen) 16 juli 2010 02:45:55
MiaKaŝnomo:Sergejm asertis, ke Esperanto estas pli logika ol natura lingvo. Vi postulis pruvon. Sed male sergejm postulis, ke vi montru pli logikan naturan lingvon. Vi ne montris. Anstataŭe vi insultis. Tio montras vian malvenkon. Mi pensas, ke tiu pruvo estas ambaŭ-flanke malfacila laŭ sama opinio kiel via, ke oni bezonas perfekte scii pri lingvojn eble ĉiujn. Neniu pruvas, ke ie troviĝas(is) pli logika lingvo, kiun ĝis nun la aliaj homoj ne konas.zan:Kio estas mia malvenko? Ĉu tio, ke mi ne blinde kredas al stulta propagando? Se iu asertas, ke Esperanto estas pli logika ol aliaj lingvoj, estas tiu, kiu devas pruvi sian opinion.
MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.
Poste aperis la pruvo, ke Esperanto havas pli logikan vortofaradon ol konata natura lingvo. Ĉu vi malakceptas?
Belmiro (Visa profilen) 16 juli 2010 07:58:56
MiaKaŝnomo:Jes! Mi vere konas tion! Mi havas miajn naturajn limojn!
Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.
Ŝajne pro tio ke al mi mankas intelekton mi ne kapbalas – sed vigle miras - kompreni kiom da saĝeco vi koncentras en unu sola frazo! Mirinde! Mi esperas ke vi ne elĉerpis vian stokon.
Daŭrigu ĉar la mondo bezonas vin!
packoro (Visa profilen) 16 juli 2010 09:57:49
Ankaŭ ŝtopu la diskutadon por la logiko de esperanto. ĉar la logikeco de Esperanto estas senduba.