Sporočila: 33
Jezik: Esperanto
Belmiro (Prikaži profil) 14. julij 2010 13:39:20
packoro:Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?Ne! Mi kredas ke la signifo estas : “li batis ŝin per furioza maniero”.
....
Furioze estas adverbo ( e-vorto ) do, rilatas al la verbo.
MiaKaŝnomo (Prikaži profil) 14. julij 2010 14:05:44
sergejm:Ĉiuj naturaj lingvoj, kiujn mi provis lerni, estas pli malfacilaj kaj mallogikaj ol Esperanto. Sed eble estas natura lingvo pli facila kaj logika ol Esperanto - nomu ĝin kaj tio estos malpruvo de la hipotezo.Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika". Mi pensas, ke vi simple intermiksas la du nociojn, kaj tiel estiĝas via konfuzo. Kaj tio, ke vi ne kapablis ellerni fremdan lingvon alian ol Esperanto, certe ne signifas, ke tiuj lingvoj, kiujn vi sensukcese lernadis, estas malpli logikaj ol tiu artefarita ĵargono. Ili eble nur estas pli komplikaj kaj riĉaj. Mi pensas, ke por juĝi, ke unu lingvo estas pli aŭ malpli logika ol alia, oni bezonas perfekte scii ilin ambaŭ, kaj ne malprave aserti, ke pli logika estas tiu, kiu estas pli facile al oni lernebla.
Belmiro (Prikaži profil) 14. julij 2010 15:13:41
MiaKaŝnomo:Tiu ĉi estas tro por mia kapo!
Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika". Mi pensas, ke vi simple intermiksas la du nociojn, kaj tiel estiĝas via konfuzo. Kaj tio, ke vi ne kapablis ellerni fremdan lingvon alian ol Esperanto, certe ne signifas, ke tiuj lingvoj, kiujn vi sensukcese lernadis, estas malpli logikaj ol tiu artefarita ĵargono. Ili eble nur estas pli komplikaj kaj riĉaj. Mi pensas, ke por juĝi, ke unu lingvo estas pli aŭ malpli logika ol alia, oni bezonas perfekte scii ilin ambaŭ, kaj ne malprave aserti, ke pli logika estas tiu, kiu estas pli facile al oni lernebla.
Klarigo estas bonvena!
Dume bonvolu nomi unu kiu estas pli facila ligvo, kaj unu kiu estas pli logika. Se eblas ankaŭ unu kiu estas samtempe pli facila kaj pli logika.
MiaKaŝnomo (Prikaži profil) 14. julij 2010 15:43:47
Belmiro:Tiu ĉi estas tro por mia kapo!Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.
Klarigo estas bonvena!
Dume bonvolu nomi unu kiu estas pli facila ligvo, kaj unu kiu estas pli logika. Se eblas ankaŭ unu kiu estas samtempe pli facila kaj pli logika.
horsto (Prikaži profil) 14. julij 2010 15:44:39
packoro:Ne, la adverbo (furioze) rilatas al la verbo, do la batado estis furioza, sed eble ne li.
Se mi tiel skribas tiun frazon:" li batis ŝin furioze." La signifo estas tre klara:li batis ŝin kiam li estas furioza.ĉu prave?
horsto (Prikaži profil) 14. julij 2010 15:55:48
Belmiro:Ne atendu de MiaKaŝnomo seriozan diskutadon. En alia fadeno li postulis ke oni forigu la tutan Esperantan vikipedion, ĉar la lingva nivelo ne sufiĉas. Tio estas absurda.
Tiu ĉi estas tro por mia kapo!
Klarigo estas bonvena!
Dume bonvolu nomi unu kiu estas pli facila ligvo, kaj unu kiu estas pli logika. Se eblas ankaŭ unu kiu estas samtempe pli facila kaj pli logika.
Mi pensas, ke li nur volas kalumnii kaj damaĝi Esperanton.
zan (Prikaži profil) 15. julij 2010 01:20:45
MiaKaŝnomo:Nu, malkiel asertas la esperanto-propagando, "facila" ne egalas al "logika".Pri ĉi tiun ponkton mi konsentas vin. Lingvo, kiu fieras sian perfektan logikecon, ŝajnas al mi tre malfacila. Kaj tute ne logikan lingvon, se tia lingvo ekzistus, mi neniel komprenus. Facila kaj bonvena estas pli-malpli logika lingvo. Nur strikte(aŭ kiel eble plej ) respektu simplan gramatikon. Mi opinias, ke tia maniero plej helpas interkomprenon.
MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.
MiaKaŝnomo (Prikaži profil) 15. julij 2010 01:30:12
zan:Kio estas mia malvenko? Ĉu tio, ke mi ne blinde kredas al stulta propagando? Se iu asertas, ke Esperanto estas pli logika ol aliaj lingvoj, estas tiu, kiu devas pruvi sian opinion.
MiaKaŝnomo:Mi nenion nomos por vi. Via manko de intelekto ne estas mia problemo. EOT.Ĉi-tian diraĵon mi ne bonvenas. Mi ĵus legis en japana retejo la saman diraĵon. Babatela kaj banala diraĵo por kaŝi propran malvenkon.
sergejm:Ĉiuj naturaj lingvoj, kiujn mi provis lerni, estas pli malfacilaj kaj mallogikaj ol Esperanto.Kiel ili estis malpli logikaj? Ĉu vi bonvolus montri nur unu econ de Esperanto, kiu igas ĝin pli logika ol almenaŭ unu alia lingvo, kiun vi lernis? Cetere, ĉu vi estas logikisto por povi tion taksi?
feliz123 (Prikaži profil) 15. julij 2010 02:17:35
Oni ankaŭ bezonas memori malpli da vortoj por la samajn ideojn. Ekzemple "koko" kaj "kokino". En la portugala ni havas du vortoj, "galo" kaj "galinha" (mi ne scias kiel tio estas en la angla). La ordinara farado de inaj vortoj okazas per la anstataŭeco de "o" por "a" (galo -> gala). Estas eĉ alia vorto, "frango", ke ankaŭ estas io simila, sed mi honeste ne scias kion.
Se tio ne ŝajnas al vi "esti pli logika", mi petas via difino de "logika".
P.S.: bonvolu pardonu min. Mi vidas ke mia teksto estas tro malprofunda, sen animo... Mi bezonas pli da sperto. Bonvolu korektu miajn erarojn kiam indi.
sergejm (Prikaži profil) 15. julij 2010 05:42:51
Havi diversajn vortojn por "virkoko" kaj "kokino" tute ne nepras por logika lingvo - vi povas uzi esprimojn similajn al "vira koko" kaj "ina koko".
Por kamparano diri "ina koko" estas tro longe, li necesas apartan vorton. Sed li tute ne necesas vorton "vulpino" - por li ne gravas ĉu virvulpo aŭ vulpino ŝtelis lian kokinon, do al li sufiĉas nur vorto "vulpo".
En Esparanto estas kompromiso ĉi tie inter logikeco kaj simpleco - ĝi havas sifikson "-ino", kiun vi povas aldoni al nomo de ĉiu besto, sed ne havas similan viran sifikson, ĉar en eŭropaj lingvoj tia ne estas uzata. Iuj proponas aldoni sifikson "-iĉo" por plia logikeco.