Al la enhavo

Mia edzino plorpetas helpon!!!!

de Yakunin, 2010-julio-17

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Yakunin (Montri la profilon) 2010-julio-17 11:29:05

Saluton, kamaradoj esperantistoj! Mia edzino ege ŝatas plekti ornamentojn el bidoj kaj fadenoj. Laŭ ĉi tiu ligilo http://keep4u.ru/full/080618/24d473d530d16eb1c9/jp...
ŝi trovis instrukcion por ornamento kiu tre plaĉas al ŝi sed nek ŝi nek mi ne komprenas la lingvon je kiu la instrukcio estas skribita!!!
Bonvolu traduki en esperanto por ke mi miavice traduku en la rusan!
Tre urĝe!
Dankon al ĉiuj kiuj helpos!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-17 13:00:29

Estas hispana lingvo

jaldrich (Montri la profilon) 2010-julio-17 14:00:18

Yakunin (Montri la profilon) 2010-julio-17 16:52:20

Unue-laŭ la ligilo estas foto kiun la tradukretejoj eble ne kapablos traduki.
Due-mi volus tralegi tradukon de viva homo, ne komputilo. Do mi esperas ke iu nin helpos tradukinte la tekston. Ĉu ne ekzistas esperantistoj el Hispanio aŭ alia hispanalngva ŝtato? ploro.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-julio-17 17:02:26

Jes, la teksto estas en la hispana. Ŝajnas al mi ke temas pri 4 paŝoj: la unua paŝo komencas en la paĝo 32, kaj la kvara finas en la paĝo 34. Ĉi tie estas nur la paĝo 33.

Mi ne scias sufiĉe da Esperanto por traduki kontentige la tutan tekston. Sed kun la helpo de vortaro, mi provus fari tion. Bonvolu sendi al mia retpoŝtadreso la plenan tekston kiun vi volas tradukita:

anmoya@teleline.es

Amike el Hispanalando,

Antonio.

Yakunin (Montri la profilon) 2010-julio-17 18:56:12

Dankegon, Antonio! Mia edzino petas vin traduki nur tiun paĝon kun plektaĝoj al kiu indikas la ligilo. La aliaj paĝoj ne necesas por ŝi!

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-julio-18 11:14:34

Yakunin:Dankegon, Antonio! Mia edzino petas vin traduki nur tiun paĝon kun plektaĝoj al kiu indikas la ligilo. La aliaj paĝoj ne necesas por ŝi!
Sergej,

Mi sendis al vi mesaĝon al via retpoŝtadreso:
yakunin_yak_9t@jabber.ru
sed la servilo resendis ĝin al mi dirante ke tiu adreso ne ekzistas.

Mi unuigas ĉi tie la tradukon kiun vi deziris. Se vi havas problemon por ricevi ĝin, bonvolu sciigi al mi vian freŝdatan retpoŝtadreson.

Salutojn el Hispanalando.

Antonio.

Yakunin (Montri la profilon) 2010-julio-18 14:26:28

Saluton kaj denove dankon, Antonio! Tiun retpoŝtadreson mi preskaŭ neniam uzis kaj eble pro tio ĝi estis forigita. Mia ĉiamuzata retpoŝtadreso estas yakunin_yak_9t@mail.ru
Mi esperas ke la traduko ankaŭ por vi estis utila-bona praktiko de Esperanto, ĉu ne?

Yakunin (Montri la profilon) 2010-julio-18 14:44:00

Antonio, mi pardonpetas ĉar mi ne tuje notis la aligitan dosieron de via traduko! Mi tralegis ĝin al mia edzino kaj laŭ ŝi vi tradukis la tekston altkvalite! Nun ŝi povas plekti la ornamaĵon sen timo ke iu estos plektita malĝuste.
Dankon, dankon, dankon!!!

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-julio-18 17:36:16

Yakunin:
Dankon, dankon, dankon!!!
Ne tute dankinde. Estis vera plezuro fari tion por vi. Kaj mi ĝojas ke mia traduko estis trafa. Mia edzino ankaŭ tre ŝatas fari ornamaĵojn per ŝtof-pecoj (angle "Patchwork").

Koran saluton el Hispanalando.

Antonio.

Reen al la supro