ورود به محتوا

Mia edzino plorpetas helpon!!!!

از Yakunin, 17 ژوئیهٔ 2010

پست‌ها: 13

زبان: Esperanto

Yakunin (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 11:29:05

Saluton, kamaradoj esperantistoj! Mia edzino ege ŝatas plekti ornamentojn el bidoj kaj fadenoj. Laŭ ĉi tiu ligilo http://keep4u.ru/full/080618/24d473d530d16eb1c9/jp...
ŝi trovis instrukcion por ornamento kiu tre plaĉas al ŝi sed nek ŝi nek mi ne komprenas la lingvon je kiu la instrukcio estas skribita!!!
Bonvolu traduki en esperanto por ke mi miavice traduku en la rusan!
Tre urĝe!
Dankon al ĉiuj kiuj helpos!

jan aleksan (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 13:00:29

Estas hispana lingvo

jaldrich (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 14:00:18

Yakunin (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 16:52:20

Unue-laŭ la ligilo estas foto kiun la tradukretejoj eble ne kapablos traduki.
Due-mi volus tralegi tradukon de viva homo, ne komputilo. Do mi esperas ke iu nin helpos tradukinte la tekston. Ĉu ne ekzistas esperantistoj el Hispanio aŭ alia hispanalngva ŝtato? ploro.gif

antoniomoya (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 17:02:26

Jes, la teksto estas en la hispana. Ŝajnas al mi ke temas pri 4 paŝoj: la unua paŝo komencas en la paĝo 32, kaj la kvara finas en la paĝo 34. Ĉi tie estas nur la paĝo 33.

Mi ne scias sufiĉe da Esperanto por traduki kontentige la tutan tekston. Sed kun la helpo de vortaro, mi provus fari tion. Bonvolu sendi al mia retpoŝtadreso la plenan tekston kiun vi volas tradukita:

anmoya@teleline.es

Amike el Hispanalando,

Antonio.

Yakunin (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2010،‏ 18:56:12

Dankegon, Antonio! Mia edzino petas vin traduki nur tiun paĝon kun plektaĝoj al kiu indikas la ligilo. La aliaj paĝoj ne necesas por ŝi!

antoniomoya (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2010،‏ 11:14:34

Yakunin:Dankegon, Antonio! Mia edzino petas vin traduki nur tiun paĝon kun plektaĝoj al kiu indikas la ligilo. La aliaj paĝoj ne necesas por ŝi!
Sergej,

Mi sendis al vi mesaĝon al via retpoŝtadreso:
yakunin_yak_9t@jabber.ru
sed la servilo resendis ĝin al mi dirante ke tiu adreso ne ekzistas.

Mi unuigas ĉi tie la tradukon kiun vi deziris. Se vi havas problemon por ricevi ĝin, bonvolu sciigi al mi vian freŝdatan retpoŝtadreson.

Salutojn el Hispanalando.

Antonio.

Yakunin (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2010،‏ 14:26:28

Saluton kaj denove dankon, Antonio! Tiun retpoŝtadreson mi preskaŭ neniam uzis kaj eble pro tio ĝi estis forigita. Mia ĉiamuzata retpoŝtadreso estas yakunin_yak_9t@mail.ru
Mi esperas ke la traduko ankaŭ por vi estis utila-bona praktiko de Esperanto, ĉu ne?

Yakunin (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2010،‏ 14:44:00

Antonio, mi pardonpetas ĉar mi ne tuje notis la aligitan dosieron de via traduko! Mi tralegis ĝin al mia edzino kaj laŭ ŝi vi tradukis la tekston altkvalite! Nun ŝi povas plekti la ornamaĵon sen timo ke iu estos plektita malĝuste.
Dankon, dankon, dankon!!!

antoniomoya (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2010،‏ 17:36:16

Yakunin:
Dankon, dankon, dankon!!!
Ne tute dankinde. Estis vera plezuro fari tion por vi. Kaj mi ĝojas ke mia traduko estis trafa. Mia edzino ankaŭ tre ŝatas fari ornamaĵojn per ŝtof-pecoj (angle "Patchwork").

Koran saluton el Hispanalando.

Antonio.

بازگشت به بالا