目次へ

Ĉu vi blasfemas Esperante?

vincas,2010年8月11日の

メッセージ: 69

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年4月4日 16:53:09

dobri:
darkweasel:Kiusence manki -n estas ambiguaĵo?
Sen akuzativo okazus miskompreno. Ekzemple en la frazo "Petro batas Paŭlon" ne eblas skribi simple "Petro batas Paŭlo" ĉar ne estas klare, kiu kiun batas. En Esperanto estas libera vortordo, tial eblas ankaŭ skribi "Paŭlon batas Petro"!
vi miskomprenis mian mesaĝon

mi celis demandi, kiusence uzo de la verbo "manki" kun akuzativo estas ambiguaĵo

Mi estas nun en Romo kaj povas tajpi nur poŝtelefone, bedaŭrinde mi devas do ŝpari vortojn

dobri (プロフィールを表示) 2011年4月4日 17:25:06

Mi vere miskomprenis, ĉar verbo ne povas havi akuzativon. (Manki-n estas sensencaĵo)
Do mi komprenas tion, kiel uzo de substantivo kun akuzativo post la verbo "manki". Ankaŭ en ĉi tiu okazo mi ne konas signifoplenan frazon. Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?
Bonvolu respondi nur post via reveno hejmen.

horsto (プロフィールを表示) 2011年4月5日 15:50:56

dobri: Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?
Jes, tio ne eblas. Sed vi povas diri:
tempo mankas min.
kaj
mono mankas min.

Mi tute ne rekomendas tion, sed estas eble uzi min anstataŭ al mi.

dobri (プロフィールを表示) 2011年4月8日 17:05:48

horsto:
dobri: Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?
Jes, tio ne eblas. Sed vi povas diri:
tempo mankas min.
kaj
mono mankas min.

Mi tute ne rekomendas tion, sed estas eble uzi min anstataŭ al mi.
Kie vi legis, ke la prepozicion "al" vi povus anstataŭigi per akuzativo? Laŭ mia kono tio ne eblas!

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年4月8日 19:34:38

helpu al mi=helpu min ploro.gif

Korsivo (プロフィールを表示) 2011年4月9日 21:54:22

Kiel en la frazo "Kio lingvoj fari vi paroli?", "vi" ne estas akuzative "vin"?
Ĵus eraro?

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年4月9日 22:11:12

"Kio lingvoj fari vi paroli?"
rideto.gif
What languages do you speak? lol

Ĝuste devas esti: "Kiujn lingvojn vi parolas?" aŭ "En kiuj lingvoj vi parolas?"

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年4月9日 22:40:23

Korsivo:Kiel en la frazo "Kio lingvoj fari vi paroli?", "vi" ne estas akuzative "vin"?
Ĉar "vi" estas subjekto, dum la objekto de la frazo estas "kiuj lingvoj".

- I speak English - Mi parolas la anglan lingvon.
- What language do you speak? - Kiun lingvon vi parolas?
- English - La anglan.

Sen ofendoj, sed mi konsilus kaj rekomendus eviti ĉie uzi akuzatinon al tiuj lernantoj, kies lingvoj ĝin (akuzativon) ne havas, kaj pli vaste uzi prepoziciojn.

Ekzemple, anstataŭ Kiujn lingvojn vi parolas? mi preferus diri En kiuj lingvoj vi parolas?, helpi al iu, iri al io, rigardi al, diri al kaj t.p.

Korsivo (プロフィールを表示) 2011年4月9日 23:30:51

Terurĉjo:
"Kio lingvoj fari vi paroli?"
rideto.gif
What languages do you speak? lol

Ĝuste devas esti: "Kiujn lingvojn vi parolas?" aŭ "En kiuj lingvoj vi parolas?"
Saluton Terurĉo!

"Ĉu kiujn lingvojn vi parolas?", mi nur dirus ĝin

sed mi ne komprenas kial la vorto 'fari' estas uzita en la originala frazo

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年4月10日 5:02:53

Saluton, Korsivo!
Korsivo:"Ĉu kiujn lingvojn vi parolas?"
Demanda vorto "ĉu" estas ne necesa, superflua en tiu ĉi frazo, ĉar jam estas demanda vorto - "kiujn". Se en la frazo jam estas demandaj vortoj - kio, kiu, kia, kial, kiel kaj tiel plu, oni ne uzas demandan vorton "ĉu" (demanda vorto "ĉu" ne estas uzata).
Korsivo:sed mi ne komprenas kial la vorto 'fari' estas uzita en la originala frazo
Vi tute pravas, la vorto ne necesas en la frazo, kaj mi montris tion. Tio estis laŭvorta traduko de la frazo el la angla lingvo.

先頭にもどる