Ujumbe: 69
Lugha: Esperanto
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2011 4:53:09 alasiri
dobri:vi miskomprenis mian mesaĝondarkweasel:Kiusence manki -n estas ambiguaĵo?Sen akuzativo okazus miskompreno. Ekzemple en la frazo "Petro batas Paŭlon" ne eblas skribi simple "Petro batas Paŭlo" ĉar ne estas klare, kiu kiun batas. En Esperanto estas libera vortordo, tial eblas ankaŭ skribi "Paŭlon batas Petro"!
mi celis demandi, kiusence uzo de la verbo "manki" kun akuzativo estas ambiguaĵo
Mi estas nun en Romo kaj povas tajpi nur poŝtelefone, bedaŭrinde mi devas do ŝpari vortojn
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2011 5:25:06 alasiri
Do mi komprenas tion, kiel uzo de substantivo kun akuzativo post la verbo "manki". Ankaŭ en ĉi tiu okazo mi ne konas signifoplenan frazon. Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?
Bonvolu respondi nur post via reveno hejmen.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Aprili 2011 3:50:56 alasiri
dobri: Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?Jes, tio ne eblas. Sed vi povas diri:
tempo mankas min.
kaj
mono mankas min.
Mi tute ne rekomendas tion, sed estas eble uzi min anstataŭ al mi.
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 5:05:48 alasiri
horsto:Kie vi legis, ke la prepozicion "al" vi povus anstataŭigi per akuzativo? Laŭ mia kono tio ne eblas!dobri: Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?Jes, tio ne eblas. Sed vi povas diri:
tempo mankas min.
kaj
mono mankas min.
Mi tute ne rekomendas tion, sed estas eble uzi min anstataŭ al mi.
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 7:34:38 alasiri
Korsivo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2011 9:54:22 alasiri
Ĵus eraro?
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2011 10:11:12 alasiri
"Kio lingvoj fari vi paroli?"
What languages do you speak? lol
Ĝuste devas esti: "Kiujn lingvojn vi parolas?" aŭ "En kiuj lingvoj vi parolas?"
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2011 10:40:23 alasiri
Korsivo:Kiel en la frazo "Kio lingvoj fari vi paroli?", "vi" ne estas akuzative "vin"?Ĉar "vi" estas subjekto, dum la objekto de la frazo estas "kiuj lingvoj".
- I speak English - Mi parolas la anglan lingvon.
- What language do you speak? - Kiun lingvon vi parolas?
- English - La anglan.
Sen ofendoj, sed mi konsilus kaj rekomendus eviti ĉie uzi akuzatinon al tiuj lernantoj, kies lingvoj ĝin (akuzativon) ne havas, kaj pli vaste uzi prepoziciojn.
Ekzemple, anstataŭ Kiujn lingvojn vi parolas? mi preferus diri En kiuj lingvoj vi parolas?, helpi al iu, iri al io, rigardi al, diri al kaj t.p.
Korsivo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2011 11:30:51 alasiri
Terurĉjo:Saluton Terurĉo!"Kio lingvoj fari vi paroli?"
What languages do you speak? lol
Ĝuste devas esti: "Kiujn lingvojn vi parolas?" aŭ "En kiuj lingvoj vi parolas?"
"Ĉu kiujn lingvojn vi parolas?", mi nur dirus ĝin
sed mi ne komprenas kial la vorto 'fari' estas uzita en la originala frazo
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2011 5:02:53 asubuhi
Korsivo:"Ĉu kiujn lingvojn vi parolas?"Demanda vorto "ĉu" estas ne necesa, superflua en tiu ĉi frazo, ĉar jam estas demanda vorto - "kiujn". Se en la frazo jam estas demandaj vortoj - kio, kiu, kia, kial, kiel kaj tiel plu, oni ne uzas demandan vorton "ĉu" (demanda vorto "ĉu" ne estas uzata).
Korsivo:sed mi ne komprenas kial la vorto 'fari' estas uzita en la originala frazoVi tute pravas, la vorto ne necesas en la frazo, kaj mi montris tion. Tio estis laŭvorta traduko de la frazo el la angla lingvo.