Al la enhavo

Ĉu vi blasfemas Esperante?

de vincas, 2010-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 69

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-29 10:05:43

formiĉjo:
el la abundo de la koro parolas la buŝo.
Luko 6:45
Tre interese!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 21:48:25

Laŭ mi blasfemi estas signifa nur por religiaj personoj.

Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 15:06:16

vincas:
Precize kiel vi difinas blasfemon?

Filu (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 14:56:23

Eddycgn:Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.
Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 15:26:32

Filu:Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.
Mi estas tute sola en la domo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.

Kion mi ofendas, se neniu audas?

Filu (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 17:53:35

Eddycgn:Mi estas tute sola en la domo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.

Kion mi ofendas, se neniu audas?
Vi alkutimiĝas uzi blasfemojn kontraŭ neekzistantaĵo, kaj antaŭ vi plu pripensas, tiuj blasfemoj laŭte eliras el via buŝo, kiam vin aliaj aŭdas. Tiuj povus esti, ekzemple, infanoj kiuj poste uzos la samajn blasfemojn en la preĝejo.

Kredu min, mi ne fartis tiel bone la unuan fojon, ke mi aŭdis du-jaraĝan filineton mian uzi blasfemojn, kiujn mi estis uzanta sen antaŭpripensado.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 18:31:43

Eddycgn:Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.
Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 19:18:15

Belmiro:...Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?
Proksime mi krios "Uffff!"
Tamen mi neniam pendigas bildojn kiam religiaj personoj ĉeestas....!

Nek mi blasfemas kiam mi diskutis pri la biblio kun la atestantoj de Jehovo...

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 13:44:24

Fek jes!

gabadubo (Montri la profilon) 2010-novembro-02 22:30:27

Mi bezonas vortojn por tieldirite "malforte" blasfemi. Tio estas blasfemi, kiam vi malkovras ion, kio nur estas neamuza tiamomente. Ekz. en la nederlanda (eble Rogir povus helpi?) "verdorie" aŭ "sodeju" . rideto.gif

Reen al la supro