前往目錄

Ĉu vi blasfemas Esperante?

貼文者: vincas, 2010年8月11日

訊息: 69

語言: Esperanto

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年9月29日上午10:05:43

formiĉjo:
el la abundo de la koro parolas la buŝo.
Luko 6:45
Tre interese!

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月6日下午9:48:25

Laŭ mi blasfemi estas signifa nur por religiaj personoj.

Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.

Miland (顯示個人資料) 2010年10月8日下午3:06:16

vincas:
Precize kiel vi difinas blasfemon?

Filu (顯示個人資料) 2010年10月9日下午2:56:23

Eddycgn:Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.
Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月9日下午3:26:32

Filu:Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.
Mi estas tute sola en la domo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.

Kion mi ofendas, se neniu audas?

Filu (顯示個人資料) 2010年10月9日下午5:53:35

Eddycgn:Mi estas tute sola en la domo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.

Kion mi ofendas, se neniu audas?
Vi alkutimiĝas uzi blasfemojn kontraŭ neekzistantaĵo, kaj antaŭ vi plu pripensas, tiuj blasfemoj laŭte eliras el via buŝo, kiam vin aliaj aŭdas. Tiuj povus esti, ekzemple, infanoj kiuj poste uzos la samajn blasfemojn en la preĝejo.

Kredu min, mi ne fartis tiel bone la unuan fojon, ke mi aŭdis du-jaraĝan filineton mian uzi blasfemojn, kiujn mi estis uzanta sen antaŭpripensado.

Belmiro (顯示個人資料) 2010年10月9日下午6:31:43

Eddycgn:Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.
Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月9日下午7:18:15

Belmiro:...Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?
Proksime mi krios "Uffff!"
Tamen mi neniam pendigas bildojn kiam religiaj personoj ĉeestas....!

Nek mi blasfemas kiam mi diskutis pri la biblio kun la atestantoj de Jehovo...

Rogir (顯示個人資料) 2010年10月16日下午1:44:24

Fek jes!

gabadubo (顯示個人資料) 2010年11月2日下午10:30:27

Mi bezonas vortojn por tieldirite "malforte" blasfemi. Tio estas blasfemi, kiam vi malkovras ion, kio nur estas neamuza tiamomente. Ekz. en la nederlanda (eble Rogir povus helpi?) "verdorie" aŭ "sodeju" . rideto.gif

回到上端