Contribuții/Mesaje: 51
Limbă: Esperanto
Eddycgn (Arată profil) 6 octombrie 2010, 21:48:25
Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.
Miland (Arată profil) 8 octombrie 2010, 15:06:16
vincas:Precize kiel vi difinas blasfemon?
Filu (Arată profil) 9 octombrie 2010, 14:56:23
Eddycgn:Por ateistoj blasfemi estas nur malplenaj vortoj, ĉu ne?Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.
Oni ne povas ofendi ion kiu ne ekzistas.
Eddycgn (Arată profil) 9 octombrie 2010, 15:26:32
Filu:Oni ja povas maliceme ofendi kredantojn, do laŭ mi blasfemo ankaŭ havas signifon por ateistoj. Respekto devita al Dio fariĝas respekto doninda al Di-kredantoj.Mi estas tute sola en la domo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.
Kion mi ofendas, se neniu audas?
Filu (Arată profil) 9 octombrie 2010, 17:53:35
Eddycgn:Mi estas tute sola en la domo.Vi alkutimiĝas uzi blasfemojn kontraŭ neekzistantaĵo, kaj antaŭ vi plu pripensas, tiuj blasfemoj laŭte eliras el via buŝo, kiam vin aliaj aŭdas. Tiuj povus esti, ekzemple, infanoj kiuj poste uzos la samajn blasfemojn en la preĝejo.
Mi volas pendigi bildon.
Mi prenas najlon kaj martelon.
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.
Kion mi ofendas, se neniu audas?
Kredu min, mi ne fartis tiel bone la unuan fojon, ke mi aŭdis du-jaraĝan filineton mian uzi blasfemojn, kiujn mi estis uzanta sen antaŭpripensado.
Belmiro (Arată profil) 9 octombrie 2010, 18:31:43
Eddycgn:Mi prenas najlon kaj martelon.Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?
Mi batas unufoje, dufoje…
Mi batas trifoje kaj mi trafas mian fingron.
Haj! Huj!!
Mi blasfemas al dio.
Eddycgn (Arată profil) 9 octombrie 2010, 19:18:15
Belmiro:...Kial ne diri tute simple “ Ufffff ! “ ?Proksime mi krios "Uffff!"
Tamen mi neniam pendigas bildojn kiam religiaj personoj ĉeestas....!
Nek mi blasfemas kiam mi diskutis pri la biblio kun la atestantoj de Jehovo...
Rogir (Arată profil) 16 octombrie 2010, 13:44:24
gabadubo (Arată profil) 2 noiembrie 2010, 22:30:27
vincas (Arată profil) 24 noiembrie 2010, 07:50:52
Miland:Insulte malbeni: blasfemi kontraŭ iu per koleraj vortoj.vincas:Precize kiel vi difinas blasfemon?