Al la enhavo

Ĉu vi blasfemas Esperante?

de vincas, 2010-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 69

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-11 10:20:17

vidas vandenis:

Lastatempe en litovio oni blasfemas ruse:
Nu,blin!
Ne ĉiuj, junaj homoj pli multe blasfemas angle.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-11 10:28:48

Ĉu la litova ne havas indiĝenajn fivortojn? rido.gif

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-11 15:23:24

Se mi ne eraras, litovoj pensas, ke litova lingvo ne havas sakraĵojn. Estas do tiaj: cent pipoj, grio aŭ grandaj farunoj, bufo, vipuro kaj similaj. Estas do kelkaj dikaj vortoj.

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-04 17:53:09

Aŭtomata insultilo

vi, bestio! vi ne pli valoras ol dek putraĵoj ŝimaj! la ĉefkontisto neniigu vin senreste!

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-septembro-04 18:11:32

Mi preferas ne blasfemi.

Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-18 02:24:35

Ne sakrus mi.

KetchupSoldier (Montri la profilon) 2014-marto-14 21:31:00

Ne, ĉar mi ne parolas multe Esperanto.

Ankaŭ, mia franca lingvo instruistino diris ke blasfemoj en diferencaj lingvoj ne estas neniam tiel forta kiel blasfemoj en onia unua lingvo. lango.gif Mi ŝatas blasfemoj kiam ili estas kontentiga.

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-25 10:31:44

mi rimarkas ke la forto de blasfemo dependas de la forto spirita de diranto, kaj de la forto de ties sento.
parolanto fortsenta povas ke iu ajn vorto, esprimo aŭ gesto ekestu blasfema.
kaj inverse, tiu parolanto povas ke iu ajn mumiigita blasfemo ekestu karesvorto, ŝpritaĵo, scienctermino, ĝustkiam eldiri.

blasfemoj estas resurso de malfortsentuloj aŭ vortsenpovuloj, kiuj infaneske ŝajnigas sorĉistoj.

Centaŭro (Montri la profilon) 2014-novembro-25 11:41:25

Mi konis eminentulan instruiston pri Esperanto, ke kiam oni misprononcis aŭ misskribis, li koleriĝis kaj laŭte kriis: " Vi blasfemas kontraŭ Esperanto!". G. Waringhien skribis pri li en PIV Sur la paĝo 9: "Porto Carreiro Neto, la senkomparan konanton de la zamenhofa lingvo."

Reen al la supro