Naar de inhoud

Ĉu vi blasfemas Esperante?

door vincas, 11 augustus 2010

Berichten: 69

Taal: Esperanto

vincas (Profiel tonen) 11 juli 2011 10:20:17

vidas vandenis:

Lastatempe en litovio oni blasfemas ruse:
Nu,blin!
Ne ĉiuj, junaj homoj pli multe blasfemas angle.

darkweasel (Profiel tonen) 11 juli 2011 10:28:48

Ĉu la litova ne havas indiĝenajn fivortojn? rido.gif

vincas (Profiel tonen) 11 juli 2011 15:23:24

Se mi ne eraras, litovoj pensas, ke litova lingvo ne havas sakraĵojn. Estas do tiaj: cent pipoj, grio aŭ grandaj farunoj, bufo, vipuro kaj similaj. Estas do kelkaj dikaj vortoj.

vincas (Profiel tonen) 4 juni 2013 17:53:09

Aŭtomata insultilo

vi, bestio! vi ne pli valoras ol dek putraĵoj ŝimaj! la ĉefkontisto neniigu vin senreste!

Stefano888 (Profiel tonen) 4 september 2013 18:11:32

Mi preferas ne blasfemi.

Nile (Profiel tonen) 18 september 2013 02:24:35

Ne sakrus mi.

KetchupSoldier (Profiel tonen) 14 maart 2014 21:31:00

Ne, ĉar mi ne parolas multe Esperanto.

Ankaŭ, mia franca lingvo instruistino diris ke blasfemoj en diferencaj lingvoj ne estas neniam tiel forta kiel blasfemoj en onia unua lingvo. lango.gif Mi ŝatas blasfemoj kiam ili estas kontentiga.

amigueo (Profiel tonen) 25 november 2014 10:31:44

mi rimarkas ke la forto de blasfemo dependas de la forto spirita de diranto, kaj de la forto de ties sento.
parolanto fortsenta povas ke iu ajn vorto, esprimo aŭ gesto ekestu blasfema.
kaj inverse, tiu parolanto povas ke iu ajn mumiigita blasfemo ekestu karesvorto, ŝpritaĵo, scienctermino, ĝustkiam eldiri.

blasfemoj estas resurso de malfortsentuloj aŭ vortsenpovuloj, kiuj infaneske ŝajnigas sorĉistoj.

Centaŭro (Profiel tonen) 25 november 2014 11:41:25

Mi konis eminentulan instruiston pri Esperanto, ke kiam oni misprononcis aŭ misskribis, li koleriĝis kaj laŭte kriis: " Vi blasfemas kontraŭ Esperanto!". G. Waringhien skribis pri li en PIV Sur la paĝo 9: "Porto Carreiro Neto, la senkomparan konanton de la zamenhofa lingvo."

Terug naar boven