Přejít k obsahu

La fonetiko de Esperanto kaj la influo de diversaj naciaj lingvoj

od uživatele lingvistoerarema ze dne 9. prosince 2004

Příspěvky: 24

Jazyk: Esperanto

glig (Ukázat profil) 18. ledna 2011 23:48:56

Por mi la esperanto estas tre facila por prononci, kaj neniu vorto starigas al mi problemon. Verŝajne tio estas influo de mia denaska lingvo.

okulumo.gif

vbanaitis (Ukázat profil) 25. prosince 2016 7:03:46

Esperanto estas tiom sistema, ke oni facile adaptiĝas al elparolo de ĉiu fremulo, same kiel en sia propra lingvo - kun ĉiu dialektulo (se tiu normale komponas sian frazon)
Tamen:
a) kiu el ĉi-forumanoj normale komponis siajn frazojn?
b) pro kia kialo neniu venas al ĉi temo jam pli ol 5 jarojn?
c)

Koracio (Ukázat profil) 25. prosince 2016 8:53:10

La plej oftaj pronuncaj eraroj de hungaroj estas:
* uzado de hungaraj vokaloj "a" (anstataŭ esperanta "a") kaj "é" (anstataŭ esperanta e)
* longigado de lasta "o" de substantivoj
* meti akĉenton sur unua silabo

morico (Ukázat profil) 12. února 2017 9:53:16

La fonetiko de Esperanto estas inter la plej facilaj. Oni devas lerni du regulojn, t.e. la pozicio de la akcento kaj la sonoj de la leteroj.

Instruistino de la angla lingvo diris al mi ke ekzistas multe da reguloj de prononcado kaj ankoraŭ pli nombraj esceptoj en la angla. Preskaŭ neniu memorigas tiujn regulojn kaj oni devas lerni la prononcadon de ĉiu vorto.

Ankaŭ por la franca ekzistas regionaj kaj naciaj akĉentoj. Tamen ĉiu havas sian akĉenton kaj ĉiu povas kompreni la aliajn kiel en esperanto.

Antaŭe, Esperanto estis precipe skribita kaj la eraroj estis pli gravaj.
Lerni kaj paroli alian lingvon necesas ĉiam atenton al la novaĵo por eviti ripeti la prononcadon de nia naskiĝinta aŭ nacia lingvo.

Nun la novaj metodoj (Lernu.net .kt.p.) ebligas multe pli bonan prononcmanieron.

Zpět na začátek