Sisu juurde

Pomoj kaj bananoj.

kelle poolt philodice, 3. september 2010

Postitused: 17

Keel: Esperanto

philodice (Näita profiili) 3. september 2010 23:07.29

Mi manĝas ruĝan pomon kreskis en Ĉilio kaj bananon kreskis en Ekvadoro.

Miaj fruktoj pli vojaĝis ol mi.

RiotNrrd (Näita profiili) 4. september 2010 1:14.26

Tre bone!

Mia sola korektiĝo estas:

Mi manĝas ruĝan pomon kiu kreskis en...

Angle: I am eating a red apple which grew in...

Vi ankaŭ povus diri:

Mi manĝas ruĝan pomon (kiu estis)* kreskita en...

Angle: I am eating a red apple (which was) grown in...

Same por la banano. Nur erareto.

----------
* Ofte "kiu estis" estas forlasita.

Hispanio (Näita profiili) 4. september 2010 1:22.11

Mi pli ŝatas la verdajn pomojn ol la ruĝajn. Kaj la bananojn mi ankaŭ ŝatas.

philodice:Miaj fruktoj pli vojaĝis ol min.
Sen akuzativo, Miaj fruktoj pli vojaĝis ol mi.

RiotNrrd (Näita profiili) 4. september 2010 1:23.39

Ups. Mi ne vidis la alian eraron. rido.gif

dobri (Näita profiili) 4. september 2010 5:43.24

Mi manĝas diversajn fruktojn. Bananoj devas longe vojaĝi ol ili venos al mi, sed la pomoj kreskas en mia ĝardeno.
Plej multe mi ŝatas vinberojn kaj melonojn.

RiotNrrd (Näita profiili) 4. september 2010 6:14.55

Mi ŝategas oranĝojn, sed dum ĉi tiu parto de la jaro, ili estas tro multekostaj, do mi ne havas iun ajn. Vintre, tamen, mi manĝas ilin preskaŭ ĉiutage; tiutempe, ili kostas unu trionon de la somera prezo.

Genjix (Näita profiili) 4. september 2010 6:52.27

blaa blaa mi parolas tedecon kaj mi rakontas ulojn pri miaj ŝatataj fruktoj

horsto (Näita profiili) 4. september 2010 11:54.03

Genjix:blaa blaa mi parolas tedecon kaj mi rakontas ulojn pri miaj ŝatataj fruktoj
Ne ĉiuj homoj estas samaj. Por kelkaj homoj fruktoj gravas, por aliaj ili estas tedaj.
Neniu devigas vin legi la fadenon.

philodice (Näita profiili) 4. september 2010 13:50.59

La temo ne pri ŝatatajn fruktojn. Prefere "world economy". Mi ne havas vortojn.

Dozorca (Näita profiili) 4. september 2010 16:39.51

Mi havas propra fruktojn rido.gif

Tagasi üles