Al la enhavo

(Mi ne povas diri esperante tion :p)

de Genjix, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 02:01:42

Ervortoj kiel almenaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, .ktp. Tiuj ne uzas finaĵon kiel ĉu -o ĉu -a ĉu -e.

Iam mi vidis 'ervortojn' uzi finaĵon -e. Kial?

Ekzemple:
kontraŭe
kvankame
apenaŭe

Ĉi tiel. Bonvolu ekspliki. Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-21 06:06:28

Ekzemploj el Revo:

la preĝejo staras ĉe la placo, kaj la urbdomo staras kontraŭe.
la urbdomo staras kontraŭ la preĝejo

'kontraŭe' estas uzata anstataŭ 'kontraŭ' kun jam menciita objekto.

la vento blovis kontraŭen
la vento blovis en direkto, kontraŭa al mia movo, renkonten al mi
mi tre bone fartas, ŝi kontraŭe estas ĉiam malsana
ŝia stato estas kontraŭa al la mia
paroli kontraŭe de sia konscienco
parolado estas kontraŭa de konscienco.

'kontraŭe' estas adverbo farita el adjektivo, ĉar kun verboj oni uzas adverboj.

(Ne el Revo):
Mi faris tion hieraŭ - tempo de ago
Mi faris tion hieraŭe = Mi faris tion tiel, kiel mi faris hieraŭ

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 06:50:59

Ĉu mi povas diri:

Mi malgraŭe promenas = Malgraŭ kio ajn, mi promenas

Li parolas laŭe = Laŭ la afero, li parolas pri ĝi

Kontraŭe li elparolis = Kontraŭ lia timo, li elparolis pri la afero

Ĉu mi kaj komprenas kaj ĝustas?

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-21 07:16:42

Genjix:Ĉu mi povas diri:

Mi malgraŭe promenas = Malgraŭ kio ajn, mi promenas

Li parolas laŭe = Laŭ la afero, li parolas pri ĝi

Kontraŭe li elparolis = Kontraŭ lia timo, li elparolis pri la afero

Ĉu mi kaj komprenas kaj ĝustas?
Jes, vi povas diri tiel, sed pli bone meti malgraŭe, laŭe, kontraŭe k.t.p. en la komencon aŭ la finon de la frazo; se vi metos ili en la komencon, vi povas meti komon post ili:
Malgraŭe, mi promenas
Kontraŭe, li elparolis

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 08:26:21

Dankon por plikomprenigi

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-21 13:18:23

Teorie, estas eble, aldoni -e al 'malgraŭ' kaj 'laŭ' sed la senco estas iom malpreciza.

Pli nature estas diri ekz. - Malgraŭ la vetero... aŭ malgraŭ ĉio/tio ... aŭ ŝi parolis laŭ skripto aŭ ŝi agis laŭ sia konscienco ktp..

Kontraŭe (au contraire), vi pli ofte renkontos 'kontraŭ' kun finaĵo.

galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-21 14:05:06

Kontraŭe li elparolis
Mi preskaŭ ne komprenas la sencon de tiu ĉi esprimo.
Kontraŭ lia timo, li elparolis pri la afero
Mi komprenas perfekte la sencon de tiu ĉi esprimo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-21 14:11:05

Malgraŭe = malgraŭ tio
Kontraŭe = kontraŭ tio

Certe necesas, por ke frazo kun malgraŭekontraŭe havu sencon, esti elkuntekste klare, malgraŭ/kontraŭ kio okazas la priparolata afero.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 19:41:04

galvis:
Kontraŭe li elparolis
Mi preskaŭ ne komprenas la sencon de tiu ĉi esprimo.
Jes, mi signifas tion kiel parto da tutaj frazoj

Dankon ĉiu. Nun mi komprenas.

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-22 18:30:47

Genjix:
Jes, mi signifas celas diri tion kiel parto da tutaj frazoj.
Personoj ne povas signifi ion en Esperanto. Nur vortoj aŭ, figure, okazoj povas signifi ion.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro