Al la enhavo

(Mi ne povas diri esperante tion :p)

de Genjix, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-22 20:11:43

Bone. Mi penas pensi kiel diri tion sed ne sukcesis.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 13:59:26

En mia vortaro mi trovis ankaŭ "kontraŭo" = "malo".

La kontraŭo de plena estas malplena.

Ĉu ĝi estas korekta?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 14:31:40

Eddycgn:En mia vortaro mi trovis ankaŭ "kontraŭo" = "malo".

La kontraŭo de plena estas malplena.

Ĉu ĝi estas korekta?
Jes, tio ĝustas.

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 16:06:01

Genjix:Ervortoj kiel almenaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, .ktp. Tiuj ne uzas finaĵon kiel ĉu -o ĉu -a ĉu -e.

Iam mi vidis 'ervortojn' uzi finaĵon -e. Kial?

Ekzemple:
kontraŭe
kvankame
apenaŭe

Ĉi tiel. Bonvolu ekspliki. Dankon.
Laŭ PMEG:
Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.[FA1.6] La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li.[M.153]
'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago. PMEG donas jenan ekzemplon:
Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.[BV.82] = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.
Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 17:15:57

Chainy:
'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago.
Sed apenaŭe estas ja tute ĝusta vorto, kvankam la -e estas tute nenecesa. Same oni fojfoje vidas nure, kie sufiĉus nur.

Chainy:Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 19:42:49

darkweasel:
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.
Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 06:17:12

Chainy:
darkweasel:
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.
Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...
Tiu vorto ne estas uzata. Kvankame, ĝi estas ĝusta.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 10:30:18

darkweasel:Malgraŭe = malgraŭ tio
Kontraŭe = kontraŭ tio

Certe necesas, por ke frazo kun malgraŭekontraŭe havu sencon, esti elkuntekste klare, malgraŭ/kontraŭ kio okazas la priparolata afero.
Mi tute konsentas prie
(eĉ se la adverbo iom strangas rido.gif )

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 10:34:30

... sed tie-ĉi la adverbo ne utilas, ĉar oni necese konsentas PRI io: gramatikistoj dirus ke tio estas nerekta objekto.

"mi tute konsentas" esprimas pli simple la saman.

Reen al la supro