Към съдържанието

(Mi ne povas diri esperante tion :p)

от Genjix, 21 септември 2010

Съобщения: 19

Език: Esperanto

Genjix (Покажи профила) 22 септември 2010, 20:11:43

Bone. Mi penas pensi kiel diri tion sed ne sukcesis.

Eddycgn (Покажи профила) 19 октомври 2010, 13:59:26

En mia vortaro mi trovis ankaŭ "kontraŭo" = "malo".

La kontraŭo de plena estas malplena.

Ĉu ĝi estas korekta?

darkweasel (Покажи профила) 19 октомври 2010, 14:31:40

Eddycgn:En mia vortaro mi trovis ankaŭ "kontraŭo" = "malo".

La kontraŭo de plena estas malplena.

Ĉu ĝi estas korekta?
Jes, tio ĝustas.

Chainy (Покажи профила) 19 октомври 2010, 16:06:01

Genjix:Ervortoj kiel almenaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, .ktp. Tiuj ne uzas finaĵon kiel ĉu -o ĉu -a ĉu -e.

Iam mi vidis 'ervortojn' uzi finaĵon -e. Kial?

Ekzemple:
kontraŭe
kvankame
apenaŭe

Ĉi tiel. Bonvolu ekspliki. Dankon.
Laŭ PMEG:
Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.[FA1.6] La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li.[M.153]
'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago. PMEG donas jenan ekzemplon:
Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.[BV.82] = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.
Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...

darkweasel (Покажи профила) 19 октомври 2010, 17:15:57

Chainy:
'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago.
Sed apenaŭe estas ja tute ĝusta vorto, kvankam la -e estas tute nenecesa. Same oni fojfoje vidas nure, kie sufiĉus nur.

Chainy:Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.

Chainy (Покажи профила) 19 октомври 2010, 19:42:49

darkweasel:
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.
Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...

darkweasel (Покажи профила) 20 октомври 2010, 06:17:12

Chainy:
darkweasel:
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭetamen.
Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...
Tiu vorto ne estas uzata. Kvankame, ĝi estas ĝusta.

Altebrilas (Покажи профила) 20 октомври 2010, 10:30:18

darkweasel:Malgraŭe = malgraŭ tio
Kontraŭe = kontraŭ tio

Certe necesas, por ke frazo kun malgraŭekontraŭe havu sencon, esti elkuntekste klare, malgraŭ/kontraŭ kio okazas la priparolata afero.
Mi tute konsentas prie
(eĉ se la adverbo iom strangas rido.gif )

Altebrilas (Покажи профила) 20 октомври 2010, 10:34:30

... sed tie-ĉi la adverbo ne utilas, ĉar oni necese konsentas PRI io: gramatikistoj dirus ke tio estas nerekta objekto.

"mi tute konsentas" esprimas pli simple la saman.

Обратно нагоре