Hozzászólások: 19
Nyelv: Esperanto
Genjix (Profil megtekintése) 2010. szeptember 22. 20:11:43
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. október 19. 13:59:26
La kontraŭo de plena estas malplena.
Ĉu ĝi estas korekta?
darkweasel (Profil megtekintése) 2010. október 19. 14:31:40
Eddycgn:En mia vortaro mi trovis ankaŭ "kontraŭo" = "malo".Jes, tio ĝustas.
La kontraŭo de plena estas malplena.
Ĉu ĝi estas korekta?
Chainy (Profil megtekintése) 2010. október 19. 16:06:01
Genjix:Ervortoj kiel almenaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, .ktp. Tiuj ne uzas finaĵon kiel ĉu -o ĉu -a ĉu -e.Laŭ PMEG:
Iam mi vidis 'ervortojn' uzi finaĵon -e. Kial?
Ekzemple:
kontraŭe
kvankame
apenaŭe
Ĉi tiel. Bonvolu ekspliki. Dankon.
Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.[FA1.6] La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li.[M.153]'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago. PMEG donas jenan ekzemplon:
Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.[BV.82] = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...
darkweasel (Profil megtekintése) 2010. október 19. 17:15:57
Chainy:Sed apenaŭe estas ja tute ĝusta vorto, kvankam la -e estas tute nenecesa. Same oni fojfoje vidas nure, kie sufiĉus nur.
'ApenaŭE' ne estas la ĝusta formo - oni simple uzu 'apenaŭ', ankaŭ kiam rilatas al ago.
Chainy:Laŭ mi, oni ankaŭ ne diru 'kvankamE' - oni simple uzu 'kvankam'. Ne havas sencon aldoni la 'e'...Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭe aŭ tamen.
Chainy (Profil megtekintése) 2010. október 19. 19:42:49
darkweasel:Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭe aŭ tamen.
darkweasel (Profil megtekintése) 2010. október 20. 6:17:12
Chainy:Tiu vorto ne estas uzata. Kvankame, ĝi estas ĝusta.darkweasel:Ĉu vi povus doni frazon kiel ekzemplo pri 'kvankame' - ĝi sonas ege strange al mi! Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro...
Kvankam tamen ne estas adverbo, sed konjunkcio. Sekve kvankam kaj kvankame havas malsamajn signifojn. Kvankam kvankame apenaŭ estas uzata, ĝi signifas logike ion similan al malgraŭe aŭ tamen.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. október 20. 10:30:18
darkweasel:Malgraŭe = malgraŭ tioMi tute konsentas prie
Kontraŭe = kontraŭ tio
Certe necesas, por ke frazo kun malgraŭe aŭ kontraŭe havu sencon, esti elkuntekste klare, malgraŭ/kontraŭ kio okazas la priparolata afero.
(eĉ se la adverbo iom strangas

Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. október 20. 10:34:30
"mi tute konsentas" esprimas pli simple la saman.