Al la enhavo

Kio estis Jesuo?

de palaman, 2010-septembro-23

Mesaĝoj: 197

Lingvo: Esperanto

Glaux (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 23:53:52

Senegaùlo:Jesuo diris:
"Tiu kiu neniam pekis ĵetu la unuan ŝtonon!"
Kaj iu ĵetis la unuan, alia la duan, alia la trian, kaj tiel plu multajn aliajn el kiuj oni konstruis kapelojn, preĝejojn, katredralojn, bazilikojn, kaj la tutan ekleziaĉon...
Konsekvence, se la tuta ekleziaĉo neniam estus ekzistinta, la mondo estus turnanta multe pli juste kaj pace. Ĉu? Vere?

cellus (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 06:10:46

La aserto ke tiu forumo povas esti publika ankaŭ se oni registris sin estas korekta. Vi pravas.

Koncerne la demandon kio estis Jezuo do ne devus esti farita en tiu §ci forumo. Se oni faras §gin oni devas kompreni ke homoj respondos.

Tio ne estos pri Jezuo, sed eble indikas kial mi pensas ke diskutoj povas esti bonaj.

Dum miaj aktivaj jaroj mi instruis la svedan lingvon al plenkreskuloj. Estis homoj de diversaj landoj kaj kun diversaj religioj kaj politikaj opinioj.

Mi iam anstata›uis en grupo kie estis homoj kiuj fu§gis el komunista lando kaj homoj kiuj fu§gis el tre nekomunista lando. La ordinara instruisto rakontis al mi ke la grupo estis problema. Kaj komenci§gis diskuto jem komence. Mi do faris la demandon, kiel oni povis lasi la diversajn landojn. Ĉu oni povis havigi al si pasporton? Ĉu oni devis lasi la landon nele§ge? Kaj sur tiu temo komenci§gis vigla diskuto kaj la kvereloj ĉesis. Certe la homoj ne akordis pri la opinioj pri komunismo kaj ne-komunismo, sed ili povis almenaŭ diskuti kviete la aferon.

Mia ago en tiu kazo ne estis kaj ne estos ia "ĉionkuraca" rimedo, sed almenaŭ ĝi montras ireblan vojon.

Kaj la diversaj vidpunktoj pri Jezuo estas interesaj. La ĝenerala opinio pri Jezuo en la grandaj eklezioj, la katolika kaj protestanta, principe originas en la eklezia renkontiĝo en Niceo, kun postaj ŝanĝoj kaj kompletigoj.

Mi opinias ke oni povas diskuti tiajn interesajn aferojn ne ofendante kaj ne ofendiĝante.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 07:13:38

Mi jam antaŭe rakontis ke ankaŭ hodiaŭ estas homoj kiuj opinias sin esti "Dio", "Jesuo", "Virgulino Maria" ktp. La plej multaj pritraktas ilin frenezuloj kaj multaj estas flegataj en psikiatriaj klinikoj. Kial ni kredu ke ulo, kiu antaŭ pli ol 2000 jaroj same asertis, estus io alia ol ĝuste frenezulo? Diferenco estas, ke je tiu tempo ne estis psikiatria scienco.

Glaux (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 08:52:50

cellus:Mi opinias ke oni povas diskuti tiajn interesajn aferojn ne ofendante kaj ne ofendiĝante.
Jes, sed via ekzemplo ne temas pri kredoj politikaj, religiaj aŭ ateismaj, sed pri konkretaj aferoj rekte rilatitaj al la universala deklaracio de homaj rajtoj, aparte pri la artikoloj 13, 14, 15, ktp. Plie, tiu grupeto ja rajtis paroli pri ĉio ajn, ĉar ili ne estis lernantaj lingvon ekskluzive kreitan por malpligrandigi la problemojn de maltoleremo inter homoj. Cetere, rimarku ke, laŭ Zamenhof, estas perfekte akcepteble ke oni parolu pri ĉio ajn en grupetoj ekster la esperantista sfero publika. Oni perfekte, ekzemple, rajtus malfermi privatan apartan esperantlingvan forumon pri la frenezo de Jesuo, Mahometo, Ĝiordano Bruno, Nietzsche kaj Dawkins.

Glaux (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 10:31:31

AlfRoland:Mi jam antaŭe rakontis ke ankaŭ hodiaŭ estas homoj kiuj opinias sin esti "Dio", "Jesuo", "Virgulino Maria" ktp... Kial ni kredu ke ulo, kiu antaŭ pli ol 2000 jaroj same asertis, estus io alia ol ĝuste frenezulo?
Estas eĉ homoj kiuj opinias pri si ke ili estas nekredantoj, dum verdire ili estas piaj panteistoj. Kia mondaĉo !

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 10:42:24

Glaŭ: Estas eĉ homoj kiuj opinias pri si ke ili estas nekredantoj, dum verdire ili estas piaj panteistoj. Kia mondaĉo !
Kaj..?

Glaux (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 14:51:40

AlfRoland:Kaj..?
Kial internigi ilin (la panteistojn) en psikiatriaj klinikoj, se ili plie estas zamenhofistoj? Ĉar tiam, ili sincere klopodas paroli en Esperantujo nur pri temoj kiaj kreas pontojn.

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 07:02:08

Mi ne komprenis la sugeston ke estus kelkaj temoj 'maltaŭgaj' por publika forumo. Ke eble la majstro diris ion tian estas sengrave. Li ne estas nia dio. Sole sur lingva kampo mi akceptus ian aŭtoritaton de li.

Fakte mi opinias ke en moderna epoko kaj en moderna medio kiel retforumo la interŝanĝo de opinioj estas plej interesa. Informoj nuntempe pli konvene kaj pli ĝuste haveblas el Vikipedioj do apenaŭ indas paroli pri tiuj. Kaj salutado kaj aliaj interŝanĝoj de ĝentilo estas tedaj.

miren (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 09:01:16

antoniomoya:Oni ne povas trovi tion kion oni ne serĉas.

La scienco ne serĉas Dion, do ĝi ne povas trovi Lin.
La strata homo ne serĉas Dion, do li ne povas trovi Lin.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

JEN MIA RESPONDO:

Mi ne serĉas la sunon kaj ĉiumatene mi "trovas" ĝin.

La suno ne necesas esti serĉata. La suno simple... EKZISTAS!

... do, estas VIDEBLA.

Mi petas al kiu konas dion, ke prezentu "ĝi-ŝi-li"-n al mi. Mi volas trinki kafon kune kun "ĝi-ŝi-li" kaj, samtempe, peti klarigon tre bezonataj de mi pri iuj aferoj...

La plej granda manko de la religio, de ĉiuj religioj, konsistas je la plej absoluta foresto de bonhumora senco.

Mi ege bone vivas sen dio, sed mi ne eblas vivi sen bonhumora senco.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 09:21:14

miĥil:Mi ne komprenis la sugeston ke estus kelkaj temoj 'maltaŭgaj' por publika forumo. Ke eble la majstro diris ion tian estas sengrave. Li ne estas nia dio. Sole sur lingva kampo mi akceptus ian aŭtoritaton de li.

Fakte mi opinias ke en moderna epoko kaj en moderna medio kiel retforumo la interŝanĝo de opinioj estas plej interesa. Informoj nuntempe pli konvene kaj pli ĝuste haveblas el Vikipedioj do apenaŭ indas paroli pri tiuj. Kaj salutado kaj aliaj interŝanĝoj de ĝentilo estas tedaj.
Mi tute samopinias pri tio. La tro oftaj Zamenhof-solenaĵoj kaj datrevenoj ofte ĝenis al mi. Krome ni ne bezonas Esperanton por paroli pri Esperanto. Ne, ni libere diskutu pri ajnaj temoj, eĉ se argumentoj kelkfoje estas iomete akraj. Ne necesas ke ni pro tio estu malamikoj!

Reen al la supro