Al la enhavo

Kio estis Jesuo?

de palaman, 2010-septembro-23

Mesaĝoj: 197

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-23 16:20:57

Nu, mi volas ekkoni la opniojn de la forumanoj -- do skribu "aliajn opiniojn", se mi ne sukcesis esprimi la vian en la metita respondaro.

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-23 16:48:59

Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa

jchthys (Montri la profilon) 2010-septembro-23 16:54:27

Mi elektis la unuan elekton, kvankam tiu ne klare priskribis mian opinion pri la tri-en-unuo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-23 17:03:49

Multaj homoj portis tiun nomon dum jarmiloj. Ĉu vi pensas pri iu speciala "Jesuo"?

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-23 17:10:30

palaman:
-- do skribu "aliajn opiniojn", se mi ne sukcesis esprimi la vian en la metita respondaro.
Do mi elektis 'alian opinion'. Laŭ mi li probable ekzistis (kvankam eĉ ne tute certe).

Li probable relative 'bonis', sed eĉ tio ne certas. Ekz. li diris ke oni fordonu ĉiujn siajn posedaĵojn, kio nuntempe estu konsiderata sufiĉe stulta konsilo. Kaj se kristanismo veras, kaj ke li do estas sama al Dio, tiam li certe estas malbona, ĉar Dio en la malnova testamento multefoje pruvis sin terura fiulo.

Sume do mia respondo estus:

- Eble Jesuo ekzistis. Eble li estis iusence relative 'bona', sed alisence li malbonis.

Polaris (Montri la profilon) 2010-septembro-23 17:51:56

vincas:Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa
+1 Mi ankaŭ kredas tiel.

Greedn (Montri la profilon) 2010-septembro-23 19:19:02

La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-23 19:36:41

Greedn:La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.
Se lin naskis virgulino, tiam vi verŝajne pravas. Ŝi ja estu klono de Maria.

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 08:06:24

vincas:Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa
Polaris:+1 Mi ankaŭ kredas tiel.
Mia propra kredo estas preskaŭ sama, tamen mi volus iomete pliĝustigi la aserton!
Jesuo estas la sama Dio, kiun priskribas la Malnova Testamento. Li fariĝis homo, do nun Li havas du naturaj.

Tamen "du naturoj" ne estas tute sama kiel "duobla naturo". Al mi gravas, ke Li havas saman naturon kiel mi mem (kaj ĉiu homo, kompreneble). Do, Li havas naturan homan. Sed ankaŭ TRE gravas, ke Li havas saman naturon kiel Lia Patro. Do, Li havas naturan Dian. Tamen natura Dia tute ne estas "duobla"! Do, aserti ke Lia natura estas "duobla" sonus ne perfekte ĝusta aserto.

Do precize! Li havas DU naturojn (Dian kaj homan), tamen ne unu "duoblan naturon"!

Eble, la ĝustiĝo ŝajnas al vi sufiĉe klara kaj prava - do ni vere havas la saman aserton.
Eble, vi asretas, ke Lia naturo estas precize "duobla", Diahoma. Do, mi volus pruvi mian opinion, kaj interesiĝus pri viaj pruvoj pri "duobleco" de Lia naturo.

Cetere, ambaŭokaze niaj kredoj ne tre diferencas! Do povas okazi ineresa al ni disputo pri subtilaĵoj!

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 08:14:34

AlfRoland:Multaj homoj portis tiun nomon dum jarmiloj. Ĉu vi pensas pri iu speciala "Jesuo"?
Jes, cetre! Temas pri tiu Jesuo, nomata Kristo, Kiun priskribas la Nova Testamento.

Tamen... ĉu iuj aliaj Jesuoj ekzistas? Al mi ŝajnis, ke la aliaj nomiĝas esperante (laŭ Zamenhof mem) Josuoj, samkiel Josuo, filo de Nun, helranto de Moseo.

Ĉu mi eraris, do vere ekzistas la aliaj?

Reen al la supro