Mesaĝoj: 197
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-24 08:40:54
palaman:Ĉu mi eraris, do vere ekzistas la aliaj?Vikipedio
Ekzistas diversaj, sed mi diru ke sufiĉe klaras al kiu vi celis

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 09:15:00
miĥil:La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.
Greedn:Se lin naskis virgulino, tiam vi verŝajne pravas. Ŝi ja estu klono de Maria.Oni Lin krucumis NUDA, antaŭ rigardoj de tiuj, kiuj tamen surskribis "La Reĝo la Judoj". Judoj ja povus distingi inter "reĝo" kaj "reĝino". Do, via kredo ŝajnas esti sufiĉe mirinda. Tamen ia ajn kredo estas tamen kredo, se eĉ ĝi tute senpruvas. Do mi ne batalu kontraŭ via kredo, ĉar ĉiuokaze la kredo donu al vi siajn fruktojn!
(Iu ajn kredo ja donacos siajn fruktojn.)
palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 09:15:58
miĥil:Angla wikipedio diras pri angla nomo "Jesus".palaman:Ĉu mi eraris, do vere ekzistas la aliaj?VikipedioEkzistas diversaj, sed mi diru ke sufiĉe klaras al kiu vi celis
Tamen temas pri esperanta vorto "Jesuo"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jesuo
palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 09:22:44
super-griek:Verŝajne iam ekzistis iu homo Jesuo kiu havis nekutimajn ideojn pri religio kaj estis mortkondamnita.Do, vi elektis respondon "Li estis bona homo, kiun oni faris dio", ĉu ne?
Aŭ vi dubas pri vorto "bona"?
palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 09:24:23
jchthys:Mi elektis la unuan elekton, kvankam tiu ne klare priskribis mian opinion pri la tri-en-unuo.Mi ineteresiĝas pri la kara priskribo de via opinio!
Do, bonvolu priskribi!
palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-24 09:42:25
miĥil:se kristanismo veras, kaj ke li do estas sama al Dio, tiam li certe estas malbona, ĉar Dio en la malnova testamento multefoje pruvis sin terura fiulo.Se vi certus ke Li estis nur homo, ne Dio - do vi certus ke Li estis "relative bona" (kvankam ne sen strangaj opinioj) homo.
Sume do mia respondo estus:
- Eble Jesuo ekzistis. Eble li estis iusence relative 'bona', sed alisence li malbonis.
Tamen se vi certus ke Li estas la sama Dio, kiun priskribas La Malnova Testamento, vi do certus male.
Tamen atentu: Li mem nomis sin ja Dio, dirante "Mi estas en la Patro kaj la Patro estas en Mi".
Laŭ juda leĝo se tiu aserto ne veras, do ĝi estas mortenda krimo. Sed se ĝi veras, do ĝi pruvas teruran krimon laŭ via juĝo.
Do, ambaŭokaze (laŭ vi) oni krucumis Lin sufiĉe juste, ĉu ne?
mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-24 10:14:26
palaman:Se vi certus ke Li estis nur homo, ne Dio - do vi certus ke Li estis "relative bona" (kvankam ne sen strangaj opinioj) homo.Ne.
Tamen se vi certus ke Li estas la sama Dio, kiun priskribas La Malnova Testamento, vi do certus male.
Tamen atentu: Li mem nomis sin ja Dio, dirante "Mi estas en la Patro kaj la Patro estas en Mi".
Laŭ juda leĝo se tiu aserto ne veras, do ĝi estas mortenda krimo. Sed se ĝi veras, do ĝi pruvas teruran krimon laŭ via juĝo.
Do, ambaŭokaze (laŭ vi) oni krucumis Lin sufiĉe juste, ĉu ne?
Mi ne akceptas la leĝojn de praepoka tribo, kiu murdas homojn pro bagatelaĵoj. Se li diris sin Dio kvankam ne estas, tiam li estis freneza. Tio ne estas krimo. Kvankam gvidi sekvantojn al detruo de siaj vivoj eble estas. Kvankam eĉ tio ne estas mortpunenda. (Probable nenio estas)
Se li vere estis Dio, tiam li ja estis ege fia, kaj oni estu demandinta lin kelkajn seriozajn demandojn. Lin murdi eble ne estus tre bona ideo, ĉar li precize venis pro tio (pro iaj cetere tute svagaj kialoj). Ne senchavas, agi laŭ lia preciza plaĉo. Kaj cetere estus vane, ĉar murdo al ĉiopova Dio kompreneble signifas nenion, li povus per sekundera volo revivigi sin.
AnFu (Montri la profilon) 2010-septembro-24 16:56:19
Jesuo estis homo. Eble li estis bona homo. Ni ne povas certe scii.
70 - 300 jaroj post lia morto, homoj faris rakontoj kaj mitoj pri lia vivo kaj pri kio Jesuo diris. Tiuj homoj kreis ke Jesuo estis dio.
Post tio, aliaj homoj ŝanĝis la rakontaj dum ili kopiis/skribis tiuj rakontojn.
vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-24 17:11:37
jes, la ĝustiĝo ŝajnas al mi sufiĉe klara kaj prava.
Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-septembro-25 05:23:46
palaman:La aserto de Greedn estas vera, se oni parolas pri neseksa reproduktado. Maria havas nur X-kromosomojn. Pro tio, se ŝi naskis infanon sen vira DNA (precipe Y-kromosomoj), Jesuo mem havis nur la mariaan DNA, kaj Jesuo estis do virino.miĥil:La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.Greedn:Se lin naskis virgulino, tiam vi verŝajne pravas. Ŝi ja estu klono de Maria.Oni Lin krucumis NUDA, antaŭ rigardoj de tiuj, kiuj tamen surskribis "La Reĝo la Judoj". Judoj ja povus distingi inter "reĝo" kaj "reĝino". Do, via kredo ŝajnas esti sufiĉe mirinda. Tamen ia ajn kredo estas tamen kredo, se eĉ ĝi tute senpruvas. Do mi ne batalu kontraŭ via kredo, ĉar ĉiuokaze la kredo donu al vi siajn fruktojn!
(Iu ajn kredo ja donacos siajn fruktojn.)