Mesaĝoj: 197
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-26 19:19:50
Algis:Jesuo resanigis nur tiujn,kiuj estis pretaj kompreni kaûzon de sia malsano kaj plu vivi juste. Li diris:via kredo resanigis vin,iru kaj ne peku plu.Estas - pardonu ke mi diras - preskaŭ skandalo ke vi tion ĉi diras. Laŭ vi do la infanoj kiuj mortadas pro aidoso en Afriko mem kulpas kaj devas 'kompreni la kaŭzon' de sia malsano, kaj devas 'ne peki plu'? Ah ne, tiuj supozeble estas unuj el la 'esceptoj'....
Do,vi facile povas trovi ligon inter peko kaj malsano.(sed tio ankaû havas esceptojn)
Pli kulpas fakte, pri ilia suferado, la katolika eklezio. Io kio ne estas tute senbaza.
Algis (Montri la profilon) 2010-septembro-26 20:33:11
Kaj vi memoru pri reinkarnacio,kiun,do, katolikoj neas. Tiam estos klare,ke pekoj venas ankaû el pasintaj vivoj.
Algis (Montri la profilon) 2010-septembro-26 20:40:27
Ankaû ekzistas senanimaj esta^joj,por kiuj ne efikas karma le^go.
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-26 20:48:09
Algis:Kaj esceptoj estas tiel nomataj "sanktaj doloroj",kiam homa korpo prenas sanktajn energiojn,lumon.Laŭ mi, tio estas galimatio!!
Ankaû ekzistas senanimaj esta^joj,por kiuj ne efikas karma le^go.
Algis (Montri la profilon) 2010-septembro-26 20:57:53
mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-26 21:03:13
Algis:Ne miksu Jesuon kaj katolikan eklezion.Mi ne miksis. Tio estis nur aldona rimarko.
Algis:Do, vi efektive opinias ke eĉ beboj mem kulpas pri siaj malsanoj. Mi restas ŝokita.
Tio estas tute malsamaj aferoj. E^c malaj. Ja ^ciuj scias,ke mezepoke kaj poste ^gi servis ne al Dio,sed al diablo.
Kaj vi memoru pri reinkarnacio,kiun,do, katolikoj neas. Tiam estos klare,ke pekoj venas ankaû el pasintaj vivoj.
Cetere, ĉu ni entute bezonas kuracistojn? Laŭ via logiko, la malsanuloj ja meritas siajn malsanojn. Do eble pli bone estas lasi ilin suferi? Kaj vi eĉ litere diris ke la malsano estas 'dialogo inter Dio kaj homo kaj enmiksado de tria persono ne estas dezirata'. Ĉu tion mi devas interpreti tiel ke vi malakceptas kuracistojn entute?
Kompreneble mi ne bezonas aldoni ke mi ne kredas pri reenkarniĝo kaj diabloj. Ankaŭ mi ne estas inter la 'ĉiuj' kiuj scias ke en la mezepoko la katolika eklezio servis Diablon.
palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-28 15:19:15
Mi nur demandis ĉiun pri lia/ŝia kredo.
Kelkaj homoj kredas je Dio, kaj kelkaj homoj kredas ke Dio ne ekzistas.
Neniu povas pruvi Dion - ĉar se Dio ekzistas, do Li mem estas la unua kaŭzo por ĉio. Se iu sukcesus ja trovi veran pruvon de Di-ekzisto, do li provus la kaŭzon de Lia ekzisto! Sed Li mem estas la unua kaŭzo. Do, neniu povas pruvi, ke Dio ekzistas.
Tamen ankaŭ neniu povas pruvi ke Dio NE ekzistas. Se iu vere pruvus tion, do temas pri ia alia dio. Ĉar tiu pruvinto ja evidente komprenas, Kio estas Dio. (Aliokaze, kiel li povus pruvi?) Tamen tiuokaze li (klaras!!) eraris, ĉar neniu povas kompreni la Veran Dion.
Do, ne bezonas disputi pri la afero.
Mi volas nur ekscii viajn opiniojn, karaj samlingvuloj!
mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-28 21:51:33
palaman:La temo ne iĝu batalokaŭza.Pardonu, sed temas pri forumo ankaŭ. Do diskutadon oni povas atendi, kaj ne indas tion bedaŭri. Male, tio bonas.
..
Do, ne bezonas disputi pri la afero.
palaman:Tamen ankaŭ neniu povas pruvi ke Dio NE ekzistas. Se iu vere pruvus tion, do temas pri ia alia dio. Ĉar tiu pruvinto ja evidente komprenas, Kio estas Dio. (Aliokaze, kiel li povus pruvi?) Tamen tiuokaze li (klaras!!) eraris, ĉar neniu povas kompreni la Veran Dion.Precize la samon oni povas diri pri Zeŭso, Sankta Nikolao, unikornoj kaj feinoj. Ne eblas pruvi ke tiuj ne ekzistas, tamen neniu efektive kredas ke ili ekzistas. Ne estas egalpezaj diroj 'mi kredas pri unikornoj' kaj 'mi ne kedas pri unikornoj'. Ĉiuj dirus la duan, kaj prave! (kvankam principe oni diru ke oni nur 'agnostikas' pri unikornoj)
Se neniu scias kio estas la 'Vera' Dio, tiam ni evidente parolas pri tute nenio, kaj ni pli bone silentu. La afero povus eĉ fariĝi nur semantika. Sed mi kredas ke oni ja povas proksimume diri kio estus Dio. Ĝenerale, ekz. oni supozus ke li estis la kreinto, kaj ke li estus iu 'ĉiopova', almenaŭ 'superhoma', ulo, al kiuj homoj preĝas.
Koncize, estas nenecese pruvi ke Dio ne ekzistas, ĉar tio ja memkompreneble eĉ ne eblas. La pruvodevo kuŝas precipe ĉe la alia flanko, ĉar tiu faras la fortan diron.
Montru kadavron de unikorno, kaj mi multe pli emus kredi pri ties ekzistoj. Alivorte, pruvi ke ili ja ekzistas estas simple!
tonda (Montri la profilon) 2010-septembro-29 21:28:18
antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-29 22:51:10
La scienco ne serĉas Dion, do ĝi ne povas trovi Lin.
La strata homo ne serĉas Dion, do li ne povas trovi Lin.
De du aferoj, nur unu: Aŭ ni estas la produktaĵo de la ŝanco (de senviva universo), aŭ ni estas la projekto de Iu.
Efikoj ne povas esti superaj al kaŭzoj.
Libervola personeco ne povas deveni de morta materio. Materio nur servas kiel loĝejo kaj ĉirkaŭaĵo por la personeco.
La personeco elpensas, kreas. Materio scias nenion.
La menso nur povas deveni de alia menso.
Ĉu vi iam vidis simion naski homon?
Amike.