Mesaĝoj: 197
Lingvo: Esperanto
Todeskaefer (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 19:22:45
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 19:31:27
palaman:[..]Kaj en mia urbo antaŭ kelkaj jaroj estis samtempe flegataj en psikiatria kliniko kaj "Dio" kaj "Virgulino" Maria. Strange ke ili akre batalis inter si!
Tamen estis kaj estas homoj, kiuj konas Dion!
[..]
tonda (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 20:34:19

Jesuo meniam diris ke li estas Dio,sed menciis le li estas filo de Dio,estante la patro Dio mem,fakte lau la kristanismo,ni ĉiuj esta filoj de Dio.
Jesuo estis la rajta pretendanto de la reĝeco de la judoj,sur la kruco kie estis najlita Jesuo estis ŝildo kun la literoj I.N.R.I,kio signifas "Jesuo de Nazaret reĝo de la judoj ",la romanoj skribis tion ĉar ili bone sciis pri la afero
Greedn (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 21:28:05
AlfRoland:Tio estas priskribita malsano en lurkmore.ru, kiu nomiĝas "kristozo de kapcerbo", ĉi-okaze en plej malfacila formopalaman:[..]Kaj en mia urbo antaŭ kelkaj jaroj estis samtempe flegataj en psikiatria kliniko kaj "Dio" kaj "Virgulino" Maria. Strange ke ili akre batalis inter si!
Tamen estis kaj estas homoj, kiuj konas Dion!
[..]
mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 22:14:47
palaman:Jes, temas ĝuste pri kredo.Do vi metas kredon pri Dio en la saman kampon kiel kredon pri unikornoj. Mi ĝojas ke vi almenaŭ agnoskas tion.
Iu kredas je Dio kaj Lia Sanktulo Nikolao, iu kredas je Zeŭso, iu kredas eĉ je unukornoj!
palaman:Mi celis diri ke kredi je Dio, je unukorno, aŭ kerdi ke scienco malkovros Veron -- ĉio tio estas egalaj aferoj, egale nepruveblaj.Mi ne scias kion tiu 'Veron' de vi signifas. Precipe la majusklo pensigas ke vi eble celas ion svagan.
Sciencaj teorioj ja - male al kredo pri Dio - estas malpruveblaj. Tio estas unu el la esencaj punktoj de scienca metodo, kaj precize unu el la plej gravaj malsamaĵoj kun religia kredo. (krom la vasta produkto de konkretaj rezultoj, kiujn religio ankaŭ malhavas).
palaman: Tamen estis kaj estas homoj, kiuj konas Dion!Estas klare ke homoj 'konas' la plej strangajn kaj diversajn aferojn. Svarmas uloj kiu kredas ke nin vizitadas eksterteruloj, kaj evidente ankaŭ tiuj malpravas. Oni facile povas fari eksperimentojn kiuj pruvas ke la homa menso simple ne tre fidindas.
palaman:La homoj uzas atestojn de tiuj, kiuj sciis Dion. La homoj mem ne scias, sed nur kredas.La nuda atesto de aliaj homoj valoras neniom. Kiel mi diris, estas homoj kiuj atestas pri eksterteruloj ankaŭ. Frenezuloj multas.
palaman:Nu, jen la pli forta diro estas via! eble, vi sukcesos pruvi ke neniu sciis Dion?Mi eĉ ne emas tion pruvi (ĝi eĉ praktike estus malebla), ĉar mi ja malsukcesus. Mi alivorte tuj akceptas ke oni povas trovi homojn kiuj 'sciis' Dion, kaj vere honeste scias tion, eble eĉ tute konvinkiĝis ke ili spertis ion. Jesuo eble vere kredis sin Diido. Sintrompo estas normala, homa afero. Mi simple ne sufiĉe fidas la homan cerbon por atribui multan valoron al tio.
palaman:Mi ne kredas je unukornoj.Kaj mi ne kredas pri Dio. Estas precize la sama afero. Se mi volas ke vi kredu pri unikornoj mi evidente montru al vi iom da pruvo. Sole mia diro ke mi vere tre konvinkiĝis ke ili devas ekzisti, ne konvinkus vin. Vi prave konkludus ke mi frenezas.
Paulinho (Montri la profilon) 2010-oktobro-02 21:31:17
Li dormis, li manĝis, li trinkis, li marŝis, li parolis.
Sed li amis ulojn tre, tre home.
Li estas tre homa.
Tre homa, tre homa, tre homa......
Li marŝis kun la povruloj, li interparolis kun la virinoj... li alprenis la malsanulojn...
Li ĉiujn flegis home. Li estas tre homa....
Iu tiel homa nur povas esti Dio....
(Mi parodiis Leonardo Boff, brazila teologo).
palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 04:04:33
Greedn:Tio estas priskribita malsano en lurkmore.ru, kiu nomiĝas "kristozo de kapcerbo"Nu, vi sendube komprenas, ke ne ĉiu kredanto estas nepre malsana - ĉar ekzistas ja diferencaj kredoj!
Mi ne dubas pri tio, ĉar vi certe komprenas ankaŭ, ke ĉiu via praulo dum jarcernoj estis religiema. Se oni kredas ke ĉiu kredanto nepre estas malsana, do oni nepre estas gefiloj de cerb-malsanuloj. Tamen konsideru, ke tiaspecaj malsanoj estas plejparte heredaj! precipe se temas eĉ pri la longega ĉeno de generacioj. Do se iu rigardas ĉiun kredanton cerbomalsana, li mem nepre havas kriplan cerbon, kio devas aperi frue ol malfrue.

Nu, do - se ne ĉiu kredanto estas cerbokripla, vi rajtas supozi ke ankaŭ via interparolanto sufiĉe sanas. Tiaspeca supozo montrus al ĉiu vian sanan cerbon, bonan edukadon kaj heredecon!

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 04:08:32
AlfRoland:Kaj en mia urbo antaŭ kelkaj jaroj estis samtempe flegataj en psikiatria kliniko kaj "Dio" kaj "Virgulino" Maria. Strange ke ili akre batalis inter si!Nenio strangas! ja ĝuste frenezuloj ne scipovas kompreni aliajn vidpunktojn pri la vivo.
(Ne temas pri simpla manko de la scioj! Vi certe scias multe pri aferoj pridiskutataj!)
Do mi ĝojas, ke vi scipovas tion. Vi ja certe komprenas kiel la ateisman mondbildon, tiel ankaŭ diferencajn religiajn mondbildojn. Ĉar por mi estus tre maloportune konersacii kun iu frenezulo, malkapabla eĉ kompreni pri kio li parolas!
Tamen viaj respondoj jam montris la vastegecon de via menso kaj via filozofio, do mi ĝojas plu interparoli kun vi.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 04:39:59
palaman:Jes, temas ĝuste pri kredo.
Iu kredas je Dio kaj Lia Sanktulo Nikolao, iu kredas je Zeŭso, iu kredas eĉ je unukornoj!
miĥil:Do vi metas kredon pri Dio en la saman kampon kiel kredon pri unikornoj. Mi ĝojas ke vi almenaŭ agnoskas tion.Vi jam povas rimarki tion dum niaj estintaj diskutoj en babilejoj.
Certe, mi opinias ke la homa potenco kredi estas nepra fundamento de ĉiu homa vidpunkto, kiel religia, tiel ankaŭ scienca. Se scienculo (ekzemple) ne kredus, ke morgaŭ funkcios la saman naturajn leĝojn kiel hieraŭ, do li ne perdus tempon esplori tiujn. Vi certe komprenas, ke neniu scienculo konas la morgaŭaĵon: temas nur pri kredo kaj espero. Do, se iu homo eĉ tute ne kapablas kredi, do li ne povas esti scienculo. (Cetere li tute ne povas esti, ĉar potenco kredi estas normala por ĉiu viva homo.)
Nu, se vi postulas, mi povas skribi eĉ via nomo sen la majsklo! Aliokaze, permesu al mi skribi majskojn kiel ajn mi sentas la neceson....palaman:Mi celis diri ke kredi je Dio, je unukorno, aŭ kerdi ke scienco malkovros Veron -- ĉio tio estas egalaj aferoj, egale nepruveblaj.Mi ne scias kion tiu 'Veron' de vi signifas. Precipe la majusklo pensigas ke vi eble celas ion svagan.
Sciencaj teorioj ja - male al kredo pri Dio - estas malpruveblaj. Tio estas unu el la esencaj punktoj de scienca metodo, kaj precize unu el la plej gravaj malsamaĵoj kun religia kredo. (krom la vasta produkto de konkretaj rezultoj, kiujn religio ankaŭ malhavas).Jes, tio estas forta punkto de la scienco. Mi opinias ke ĝuste tiu donas al gi ĝian potencon super mensoj, malgraŭ mizera kapableco de la scienco klarigi la elementarajn faktojn de la ĉiutaga vivo!
Tamen vi certe komprenas ke ekzistas diferencaj metodoj de la ekkono. La multaj el ili eĉ kapablas naski la sciencon mem. Vi ja nepre scias ke la scienco ne estis antaŭe, do homoj kreis la sciencon, uzante iajn aliajn metodojn!
(Pardonu, me devas foriri. Do, mi daŭrigu la respondon poste.)
mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 08:45:40
palaman:Certe, mi opinias ke la homa potenco kredi estas nepra fundamento de ĉiu homa vidpunkto, kiel religia, tiel ankaŭ scienca.Mi kredas ke indas diri ion pri kion signifas 'kredi'. Ĉar laŭ mi vi multe tro sennuance uzas tiun vorton.
Kelkaj 'kredoj' estas senkulpaj. Mi foje povas diri 'mi kredas' kaj simple signifas ke mi tiel opinias, aŭ ĝi nur signifas ke mi ial (ekz. pro amaso da pruvoj) akceptas ion kiel veron.
Religia kredo male estas senpruva kaj nemalpruvebla akcepto de io kiel vero. Kontraŭ tio mi 'batalas'. Oni ne ĵetu ĉiun 'kredon' je unu grandan stakon dirante 'tio ĉio estas kredo do ĉio estas samvalora'.
palaman:Se scienculo (ekzemple) ne kredus, ke morgaŭ funkcios la saman naturajn leĝojn kiel hieraŭ,En scienco oni devas kredi nenion, kaj dubi ĉion. Estas scienca teorio ke naturaj leĝoj restas samaj, sed ĉar oni ne povas nur kredi, memkompreneble oni devas dubi tion.
Devojiĝe, sed tamen interese: pri pli malpli tiu ĉi preciza temo (la nevariableco de naturaj konstantoj) antaŭ kelkaj semajnoj aperis jena novaĵo:
http://www.physorg.com/news202921592.html
Alivorte, en scienco 'kredo' ne estas esenca, sed dubo.
palaman:Mi opinias ke ĝuste tiu donas al gi ĝian potencon super mensoj, malgraŭ mizera kapableco de la scienco klarigi la elementarajn faktojn de la ĉiutaga vivo!Eble ni prenu pri tio ĉi ekzemplon?
palaman:Tamen vi certe komprenas ke ekzistas diferencaj metodoj de la ekkono. La multaj el ili eĉ kapablas naski la sciencon mem.Ne. La scienca metodo de ekkono ŝajnas al mi la sola metodo kiu efektive pruvis ke funkcias. Eble oni povas varii laŭ detaloj, sed ŝajnas al mi tute evidente ke ĉiu ekkono nur eblas per uzo de certaj, realvivaj faktoj kaj mezuradoj. Almenaŭ se temas pri kiel funkcias la mondo. Pri la demando 'ĉu tiu libro belas' oni povus apliki aliajn metodojn.
palaman:La multaj el ili eĉ kapablas naski la sciencon mem. Vi ja nepre scias ke la scienco ne estis antaŭe, do homoj kreis la sciencon, uzante iajn aliajn metodojn!Scienco ne estas 'fakto'. Ĝi estas maniero ekkoni veron. Ĝi ne estis revelaciita aŭ dio scias kion vi celas. Homoj ekpensis ke eble estas bona ideo bazi sin sur faktoj. Kaj ekklaris ke tio ekstreme bone funkcias.