לתוכן העניינים

Kio estis Jesuo?

של palaman, 23 בספטמבר 2010

הודעות: 197

שפה: Esperanto

palaman (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 16:20:57

Nu, mi volas ekkoni la opniojn de la forumanoj -- do skribu "aliajn opiniojn", se mi ne sukcesis esprimi la vian en la metita respondaro.

vincas (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 16:48:59

Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa

jchthys (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 16:54:27

Mi elektis la unuan elekton, kvankam tiu ne klare priskribis mian opinion pri la tri-en-unuo.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 17:03:49

Multaj homoj portis tiun nomon dum jarmiloj. Ĉu vi pensas pri iu speciala "Jesuo"?

mihxil (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 17:10:30

palaman:
-- do skribu "aliajn opiniojn", se mi ne sukcesis esprimi la vian en la metita respondaro.
Do mi elektis 'alian opinion'. Laŭ mi li probable ekzistis (kvankam eĉ ne tute certe).

Li probable relative 'bonis', sed eĉ tio ne certas. Ekz. li diris ke oni fordonu ĉiujn siajn posedaĵojn, kio nuntempe estu konsiderata sufiĉe stulta konsilo. Kaj se kristanismo veras, kaj ke li do estas sama al Dio, tiam li certe estas malbona, ĉar Dio en la malnova testamento multefoje pruvis sin terura fiulo.

Sume do mia respondo estus:

- Eble Jesuo ekzistis. Eble li estis iusence relative 'bona', sed alisence li malbonis.

Polaris (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 17:51:56

vincas:Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa
+1 Mi ankaŭ kredas tiel.

Greedn (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 19:19:02

La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.

mihxil (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 19:36:41

Greedn:La ĉefa punkto de mia Kredo estas la ideo, ke Jesuo estis virino.
Se lin naskis virgulino, tiam vi verŝajne pravas. Ŝi ja estu klono de Maria.

palaman (הצגת פרופיל) 24 בספטמבר 2010, 08:06:24

vincas:Mi ne scias bone ĉi tiun aferon, sed mi pensas, ke Jesuo havas duoblan naturon. Nome naturo dia kaj naturo homa
Polaris:+1 Mi ankaŭ kredas tiel.
Mia propra kredo estas preskaŭ sama, tamen mi volus iomete pliĝustigi la aserton!
Jesuo estas la sama Dio, kiun priskribas la Malnova Testamento. Li fariĝis homo, do nun Li havas du naturaj.

Tamen "du naturoj" ne estas tute sama kiel "duobla naturo". Al mi gravas, ke Li havas saman naturon kiel mi mem (kaj ĉiu homo, kompreneble). Do, Li havas naturan homan. Sed ankaŭ TRE gravas, ke Li havas saman naturon kiel Lia Patro. Do, Li havas naturan Dian. Tamen natura Dia tute ne estas "duobla"! Do, aserti ke Lia natura estas "duobla" sonus ne perfekte ĝusta aserto.

Do precize! Li havas DU naturojn (Dian kaj homan), tamen ne unu "duoblan naturon"!

Eble, la ĝustiĝo ŝajnas al vi sufiĉe klara kaj prava - do ni vere havas la saman aserton.
Eble, vi asretas, ke Lia naturo estas precize "duobla", Diahoma. Do, mi volus pruvi mian opinion, kaj interesiĝus pri viaj pruvoj pri "duobleco" de Lia naturo.

Cetere, ambaŭokaze niaj kredoj ne tre diferencas! Do povas okazi ineresa al ni disputo pri subtilaĵoj!

palaman (הצגת פרופיל) 24 בספטמבר 2010, 08:14:34

AlfRoland:Multaj homoj portis tiun nomon dum jarmiloj. Ĉu vi pensas pri iu speciala "Jesuo"?
Jes, cetre! Temas pri tiu Jesuo, nomata Kristo, Kiun priskribas la Nova Testamento.

Tamen... ĉu iuj aliaj Jesuoj ekzistas? Al mi ŝajnis, ke la aliaj nomiĝas esperante (laŭ Zamenhof mem) Josuoj, samkiel Josuo, filo de Nun, helranto de Moseo.

Ĉu mi eraris, do vere ekzistas la aliaj?

לראש הדף