目次へ

Kio estis Jesuo?

palaman,2010年9月23日の

メッセージ: 197

言語: Esperanto

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年10月24日 13:46:31

miĥil:Bone, ni konstatas ke vi simple ne havas respondon.
Vi troigas !
Mi havas plenan respondon, sed tiu respondo ne estas temo de la fadeno. Ĝi necesus apartan fadenon, kaj multe da tempo, kiun mi ne havas.
Mi mem vivas en plena harmonio surtere malgraŭ fakto, ke homoj suferas. Tio ne indikas, ke mi ne volas helpi al homoj kiuj suferas. Mi havas grandan kompaton. Sed, sufero estas granda parto de la respondo al demando : kial homo estas sur tero?
amike

Emmanuel

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年10月24日 14:01:38

miĥil: Dua plano estas inversi la retinon kaj ĝiaj nervoj, kaj tiel eviti la blindan makulon.
Kara Miĥil,
Makulo nur aperas, car nervsistemo, kiu transportas informon de interna retino, devas trui skleron ĝis cerbo. Ĉe homo, la okulglobo estas tre densa kaj firma , kompare al tiuj okuloj de la pulpoj, kiuj vivas en likva akvo. Homoj bezonas protektadon de sklero tre elasta.
Jen la kialo. Kiel fari alie ? Proponu. Vi do volas enmeti cerbon ene de la okulglobo ? Tre loĝika, sed via cerbo estos nur kelkmilimetre granda !
Kaj parenteze, la homcerbo kapablas nuligi efekton de la blinda makulo : ĉu vi vere rimarkas tuttage, ke vi havas truon en via vido ? Espereble ne !
Kial ? Simple ĉar perfekta sistemo kapablas nuligi ĝian efekton en cerbo.
Denove, kie estas problemo ?
Estas tute mirinda maŝino.
Amike
Manu

mihxil (プロフィールを表示) 2010年10月24日 14:54:51

manu_fr:
miĥil:Bone, ni konstatas ke vi simple ne havas respondon.
Mi havas plenan respondon, sed tiu respondo ne estas temo de la fadeno. Ĝi necesus apartan fadenon, kaj multe da tempo, kiun mi ne havas. Mi mem vivas en plena harmonio surtere malgraŭ fakto, ke homoj suferas. Tio ne indikas, ke mi ne volas helpi al homoj kiuj suferas. Mi havas grandan kompaton. Sed, sufero estas granda parto de la respondo al demando : kial homo estas sur tero?
Do, ĉu mi komprenu ke sufero estas parto de la perfekto?

manu_fr:Makulo nur aperas, car nervsistemo, kiu transportas informon de interna retino, devas trui skleron ĝis
cerbo.
Laŭ mi la truado tra la sklero neniel rilatas. Gravas la truado tra la retino. Mi ne komprenas kial vi ekparolas pri sklero.

manu_fr:Kial ? Simple ĉar perfekta sistemo kapablas nuligi ĝian efekton en cerbo.
Denove, kie estas problemo ?
Estas tute mirinda maŝino.
Mi ne neis ke la maŝino estas mirinda, mi nur neis ke ĝi, kvankam sufiĉe bona, estas perfekta. Mi ne rimarkis mian blindan makulon ĉiutage, sed tio ne forprenas ke ĝi ekzistas. La cerbo bone penas cirkaŭlabori la problemon. Sed klare estas ke estas stulta 'dezajno', plena de malbelaj flikaĵoj.

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年10月24日 16:08:35

miĥil:Do, ĉu mi komprenu ke sufero estas parto de la perfekto?
Estas via interpreto, tute ne la mia.
miĥil:Laŭ mi la truado tra la sklero neniel rilatas. Gravas la truado tra la retino. Mi ne komprenas kial vi ekparolas pri sklero.
... stulta 'dezajno', plena de malbelaj flikaĵoj.
Vi verŝajne miskomprenis okulanatomion iam, kiam studis ĝin.
Vidu skemon sube, kaj vi vidos, ke estas neniu truo ene de la retino : feliĉe ! (mi memoras vin, ke estas grava likvo en la ĉambro -vitra korpo-... ĉu li liku subretine ?lango.gif ?)
Estas nur tiu blinda punkto 20 gradoj sub la optikakso, sub kiu nervsistemo disboras truojn tra sklero, kaj jen atingas cerbon dank'al optiknervo.
Mi ne vidas stultan dezajnon en ĝi.
Tutmale !
Amike
Manu
PS : parenteze, ĉu ni finu diskutadon ? mi certas ke ni enuas kaj lacas niajn amikojn, kiuj celas priparoli ekzistadon de Jesuo Kristo.

mihxil (プロフィールを表示) 2010年10月24日 16:25:36

manu_fr:
miĥil:Do, ĉu mi komprenu ke sufero estas parto de la perfekto?
Estas via interpreto, tute ne la mia.
Estis demando. Mi petis konfirmon. Sed mi komprenas ke la respondo do estas 'ne'.

manu_fr:Vidu skemon sube, kaj vi vidos, ke estas neniu truo ene de la retino
Tiu skemo entute ne montras la nervojn kaj retinon aparte. Kaj tiel eĉ neas la ekziston de la blinda makulo.

Ĉi tiu artikolo en vikipedio pri la konstruo de la kappiedula okulo bone montras la malsamon inter la du specoj de kamaraaj okuloj, kaj ankaŭ klare montras kiel tiu de la kappieduloj estas pli bona, kaj kial ties okuloj ne havas blindan makulon.

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年10月24日 17:11:47

miĥil:Tiu skemo entute ne montras la nervojn kaj retinon aparte. Kaj tiel eĉ neas la ekziston de la blinda makulo.

Ĉi tiu artikolo en vikipedio pri la konstruo de la kappiedula okulo bone montras la malsamon inter la du specoj de kamaraaj okuloj, kaj ankaŭ klare montras kiel tiu de la kappieduloj estas pli bona, kaj kial ties okuloj ne havas blindan makulon.
Jam desegno en Wiki havas eraron : en la dua, tiu de pulpo, la nerva retino nomiĝas retinon anstataŭ nervan retinon (1 kaj 2 estas inversaj). Do, mi miras, ke ĉe pulpo, retino povus esti super la nerva, kiu ricevas la lumon : ĉu retino estas 'travidebla' ? mi dubas...Memoru, ke la nervosa retino estas tiu, kiu enhavas lumricevilojn . Kaj finfine la sensa retino, kiu situas sube, havas truon ĉe pulpo...laŭ wiki-skemo. Kaj ŝi ne enhavas blindan makulon ?? Ege stranĝe...
Ĉe mamoj, rolo de baza retino ege gravas, ĉar situas inter nerva retino, kaj korojdo, kiu nutras retinon : en kazo de sang-liko en korojdo, retino protektas nervan retinon : kion ĉe pulpo ? ĉu ne estas grava difekto ? okulumo.gifPlie, ĉu vi komprenis, ke pulpoj ne povas akomodi lumon sen movo : lenso ne akomodas tutsola !
Finfine mi vere preferas mian okulon, ol tiu de la pulpo, malgraŭ tiu 'stulta' blinda makulo de 1 milimetro ! Mi eĉ ne scipovus legi ĵurnalon sen marŝi ! rido.gif
Tiom da bestoj, kiom da okuloj !
Denove mi postulas : hom-okulo estas perfekta por homo, kaj pulp-okulo estas perfekta por pulpoj.
Dank'al kiu ? La mirinda 'Io' lango.gif
Amike
Manu

mihxil (プロフィールを表示) 2010年10月24日 17:26:17

manu_fr:Jam desegno en Wiki havas eraron : en la dua, tiu de pulpo, la nerva retino nomiĝas retinon anstataŭ nervan retinon (1 kaj 2 estas inversaj).
Ne. Vi eraras. La desegno ne havas eraron.

manu_fr:
Do, mi miras, ke ĉe pulpo, retino povus esti super la nerva, kiu ricevas la lumon : ĉu retino estas 'travidebla' ?
La retino ricevas la lumon, ne la nervoj.

manu_fr (プロフィールを表示) 2010年10月24日 17:36:30

miĥil:
manu_fr:Jam desegno en Wiki havas eraron : en la dua, tiu de pulpo, la nerva retino nomiĝas retinon anstataŭ nervan retinon (1 kaj 2 estas inversaj).
Ne. Vi eraras. La desegno ne havas eraron.

manu_fr:
Do, mi miras, ke ĉe pulpo, retino povus esti super la nerva, kiu ricevas la lumon : ĉu retino estas 'travidebla' ?
La retino ricevas la lumon, ne la nervoj.
Pardonu, mi nur estas optikisto...

antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年10月24日 17:40:36

manu_fr:
Estas tute mirinda maŝino.
Amike
Manu
Plia pruvo ke la naturo, blinda, surda, stulta kaj neinteligenta, ne povis plani kaj konstrui tiun (inter aliajn) mirindaĵon. Eĉ ni, homoj, tiel inteligentaj, kulturaj kaj fieraj kiel ni estas, ne povas eĉ proksimiĝi defore al kreaĵoj de la tiel misnomata "naturo".

Ĉar kio estas "Naturo"? Nur sendifina vorto kiun ni uzas por signali la nekonatajn kaŭzojn de tiu universo. Tia nekonkreta vorto nur montras, fakte, nian malklerecon (pri multego da aferoj).

Amike.

mihxil (プロフィールを表示) 2010年10月24日 17:52:08

manu_fr:Pardonu, mi nur estas optikisto...
Optikisto aŭ ne, vi misinterpretis la desegnon en Vikipedio. Efektive estas iom konfuze ke en la du desegnoj oni uzas 1 kaj 2 por malsamaj aferoj, sed la subskribo bone klarigas tion .

Sed povas esti ke ni iom intermiskompreniĝas pri vortoj. La retino probable konsistiĝas el neŭronoj ankaŭ, kaj ekzistas el pluraj tavoloj. Sed mi celas nur al la konektoj, kiuj estas ĉe la mallogika flanko. Mi tre miras ke estas tiom malfacile komuniki tion.

Amuza filmeto pri la temo

先頭にもどる