Skip to the content

Kio estis Jesuo?

by palaman, September 23, 2010

Messages: 197

Language: Esperanto

manu_fr (User's profile) October 24, 2010, 5:52:10 PM

antoniomoya:
Plia pruvo ke la naturo, blinda, surda, stulta kaj neinteligenta, ne povis plani kaj konstrui tiun (inter aliajn) mirindaĵon. Eĉ ni, homoj, tiel inteligentaj, kulturaj kaj fieraj kiel ni estas, ne povas eĉ proksimiĝi defore al kreaĵoj de la tiel misnomata "naturo".

Ĉar kio estas "Naturo"? Nur sendifina vorto kiun ni uzas por signali la nekonatajn kaŭzojn de tiu universo. Tia nekonkreta vorto nur montras, fakte, nian malklerecon (pri multego da aferoj).

Amike.
Dankon helpi min tiel klarigante mian propran vidpunkton : mi lacetis diskuti kun kontraŭopinianto !
Amike
Manu

manu_fr (User's profile) October 25, 2010, 7:18:29 AM

vidas vandenis:Tri komunistoj-ruso,litovo kaj judo,kompreneble ĉiuj ateistoj,promenadas en Moskvo,apud maŭzoleo de Lenino kaj pompe interparolas pri Dio.Jen,mi ekmontros al Dio spitsignon kaj nenio efikos,diras ruso,kaj levas manon supren. Faru vi ankaŭ!Litovo iom da tempo dubas,sed kuraĝiĝas kai sekvas ruson.Do judo nenion faras.Ili demandas,kial.Ui,diras judo,se Dio ne egzistas,al kiu mi montros spitsignon? Sed se egzistas...
Amuze, sed...
kion pri nekomunistoj ? okulumo.gif
Manu

Miland (User's profile) October 25, 2010, 11:28:48 AM

vidas vandenis:..diras judo, se Dio ne ekzistas, al kiu mi montru spitsignon? Sed se ekzistas...
Saĝulo! rido.gif

AlfRoland (User's profile) October 25, 2010, 11:36:45 AM

Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’ la korvoj ĝissate manĝis.

Miland (User's profile) October 25, 2010, 3:23:09 PM

Mi daŭrigu la versaĵon:

Alvenis la viro al la Ĉiela pord'
Kie kontrolis lin Petro: "Almenaŭ ĉio estas en ord',
Sed tiutage vi konfuzis fidon kun aroganta supozo
Vi rajtos do eniri nur post pentofarado!"

manu_fr (User's profile) October 25, 2010, 6:14:07 PM

vidas vandenis:Ĉu en Via lando iuj komunistoj kredas je Dio?
Vere mi ne scipovas respondi.
Amike
Manu

Paulinho (User's profile) October 31, 2010, 7:57:33 PM

Kio estas Jesuo?

Estas spertulo. Kun li mi povas eklerni ĉiam denove ke la homa vivo taŭgas.

La natura montriĝas perfekta aŭ malperfekta.
La personoj montriĝas kohera aŭ kohera.

Tamen restadas la vortoj: "Frato: Leviĝu kaj venu mezen". (Marko 3,3) Tio signifas venu esti home rekonata.
Malgraŭ la potencoj ekonomia, politika kaj religia, mi kredas ke ni devas fari kiel faris Jesuo: La homa estulo ĉiam unua ejo....

AlfRoland (User's profile) October 31, 2010, 7:59:59 PM

Paulinho:Kio estas Jesuo?

Estas spertulo. Kun li mi povas eklerni ĉiam denove ke la homa vivo taŭgas.

La natura montriĝas perfekta aŭ malperfekta.
La personoj montriĝas kohera aŭ kohera.

Tamen restadas la vortoj: "Frato: Leviĝu kaj venu mezen". (Marko 3,3) Tio signifas venu esti home rekonata.
Malgraŭ la potencoj ekonomia, politika kaj religia, mi kredas ke ni devas fari kiel faris Jesuo: La homa estulo ĉiam unua ejo....
Amen!

Paulinho (User's profile) November 1, 2010, 12:19:42 PM

Ridetojn...

palaman (User's profile) November 1, 2010, 12:54:06 PM

Paulinho:Kio estas Jesuo?

Estas spertulo. Kun li mi povas eklerni ĉiam denove ke la homa vivo taŭgas.

La natura montriĝas perfekta aŭ malperfekta.
La personoj montriĝas kohera aŭ kohera.

Tamen restadas la vortoj: "Frato: Leviĝu kaj venu mezen". (Marko 3,3) Tio signifas venu esti home rekonata.
Malgraŭ la potencoj ekonomia, politika kaj religia, mi kredas ke ni devas fari kiel faris Jesuo: La homa estulo ĉiam unua ejo....
Jes, homo superas ĉion estantan, ĉar Dio fariĝis Homo! ĝuste homo, sed ne io alia!
Tamen laŭjuste homoj devas estimi Tiun Homon, Kiu grloigis ilin per gloro Dia.
Per Lia Vivo kaj Lia Morto ni fariĝis estroj de la mondo.
Kiu malkonfesis Lin, tiu malkonfesis sian propran gloron kiel neeblan.

Back to the top