Kunmetaĵaj Vortoj
de NJ Esperantist, 2010-septembro-25
Mesaĝoj: 36
Lingvo: Esperanto
glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 20:17:59
miĥil:Reale tre interese, mi ne sciis pri tio; por ekzemple la ĥemio kroate estas "kemija", do tute samas al la "ĥemio".
Ekz. ĥemion ni nomas 'divid-scienco' kaj fizikon naturscienco. Matematikon estas 'precizscienco' (tamen per iom arkaika vorto 'wis')
Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.
La "pezoforto" estas ankau bona slovaĵo.
Iom simila al kroata termo- sila teža.
Sila(forto) teža(pezo)
mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 14:47:06
glig:Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?Eh ne, mi supozas ke precize la sama vorto ne troveblas aliloke. En la nederlanda estas 'aantrekkingskracht' kaj en la germana 'Anziehungskraft'. Eble pli preciza laŭvorta traduko estus do 'altiradforto'.
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.
Alia klaso de terminoj estas la gramatikaj. Jen kelkaj laŭvortaj tradukoj el la nederlanda kiuj eble amuzus:
substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo
Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema. Eble oni povas eĉ diri ke ĝi rilate al tio sufiĉe similas ĝermanajn lingvojn, kvankam la sistemo Esperanta estas pli pura kaj pli aktive uzebla, sed aliflanke do samtempe ofte pli 'latinecas', kaj elektis ne uzi kunmetaĵojn kie aliaj lingvoj tion ja faras.
glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 16:45:35
miĥil:Fakte tre interese, tio plaĉas al mi. Tiele vi konservas vian propran lingvon kontraŭ alilingvaj influoj. Iom simile estas ĉe kroata; nome oni strebas konstrui kroatajn kunmetaĵojn, kion oni ne povas diri same por la serba lingvo. Serba lingvo havas multaj alilingvaj vortoj.
substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo
Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema.
Kaj mi subtenas konstruadon de novaj kunmetaĵoj en celo por gardi sian propran lingvon.
La esperanto laŭ mi havas eblecon konstrui tiajn vortojn.
mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 18:36:52
super-griek:Mi ne komprenas de kie vi prenis "kompleta laborvorto". La de mi konata nederlanda vorto por infinitivo estas "nomformo".Mi lernis tiel en bazlernejo 'hele werkwoord'.
Jen retpaĝeto pri tiuj terminoj.
Ĉu eble en belgio la terminoj estas iomete aliaj?
NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-novembro-01 10:24:26
darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-01 13:14:26
substantivo: ĉefvorto
verbo: tempvorto
adjektivo: ecvorto
prepozicio: antaŭvorto
numeralo: nombrovorto
Tamen ankaŭ la latinaj vortoj uziĝas tre ofte. En la lernejo oni lernas ambaŭ.