Kunmetaĵaj Vortoj
de NJ Esperantist, 2010-septembro-25
Mesaĝoj: 36
Lingvo: Esperanto
NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-25 21:07:53
Mi tre ŝatas la vorton 'elladigilo'
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-25 21:36:05
NJ Esperantist:Laŭ vi, kiu estas la plej 'mojosa' kunmetaĵa vorto en Esperanto?Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:
Mi tre ŝatas la vorton 'elladigilo'
..li deĉevaliĝis!
galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-25 23:21:03
La siganino antaŭdiris al li grandan estontecon.
horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-25 23:26:02
AlfRoland:Tio tute ne estas amuza, tio estas kutima kaj oftega uzado de la kombino:
Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:
..li deĉevaliĝis!
prepozicio + vorto + iĝi
ekzemple:
deĉevaliĝi - surĉevaliĝi
enaŭtiĝi -elaŭtiĝi
enlitiĝi - ellitiĝi
surŝipiĝi
alteriĝi
albordiĝi
ktp.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-26 06:05:11
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-26 06:05:58
horsto:Kompreneble vi pravas, sed malgraŭ mi legis la cititan tekston antaŭ longe ĝi restas en mia memoro. Mi trovis ĝin amuza, probable ĉar la priskribita sceno estis tre komika.AlfRoland:Tio tute ne estas amuza, tio estas kutima kaj oftega uzado de la kombino:
Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:
..li deĉevaliĝis!
prepozicio + vorto + iĝi
ekzemple:
deĉevaliĝi - surĉevaliĝi
enaŭtiĝi -elaŭtiĝi
enlitiĝi - ellitiĝi
surŝipiĝi
alteriĝi
albordiĝi
ktp.
La ekzemplo montras ke eblas skribi tre koncentrite en Eo. Aliaj lingvoj certe uzus pliajn vortojn por esprimi la samon.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-26 06:08:50
AlfRoland:Tute ĝuste. Iam, kiam mi skribis tekston en la germana, mi volis paroli pri ies soldatiĝo, sed en la germana ne ekzistas unuopa vorto por tio! Mi do devis serĉi alian esprimon, sciante, ke en Esperanto mi dirus tion tiom simple!
La ekzemplo montras ke eblas skribi tre koncentrite en Eo. Aliaj lingvoj certe uzus pliajn vortojn por esprimi la samon.
NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-26 10:41:39
darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-26 11:47:28
NJ Esperantist:Mi iam renkontis la vorton 'trovotulo' kaj miris pri ĝi. Post tempo mi elpensis ke ĝi estas 'trov/ot/ulo.'... sed tio estas vorto apenaŭ uzinda. La normala vorto por la ŝajne celata koncepto estas trovoto.
vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-26 11:48:14
plifeliĉigisto