İçerik Görüntüleme

Kunmetaĵaj Vortoj

başlangıç NJ Esperantist, 25 Eylül 2010

Mesajlar: 36

Dil: Esperanto

NJ Esperantist (Profili görüntüle) 25 Eylül 2010 21:07:53

Laŭ vi, kiu estas la plej 'mojosa' kunmetaĵa vorto en Esperanto?

Mi tre ŝatas la vorton 'elladigilo'

AlfRoland (Profili görüntüle) 25 Eylül 2010 21:36:05

NJ Esperantist:Laŭ vi, kiu estas la plej 'mojosa' kunmetaĵa vorto en Esperanto?

Mi tre ŝatas la vorton 'elladigilo'
Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:

..li deĉevaliĝis!

galvis (Profili görüntüle) 25 Eylül 2010 23:21:03

Mi ŝatas la vorton "antaŭdiri", kiel en :
La siganino antaŭdiris al li grandan estontecon.

horsto (Profili görüntüle) 25 Eylül 2010 23:26:02

AlfRoland:
Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:

..li deĉevaliĝis!
Tio tute ne estas amuza, tio estas kutima kaj oftega uzado de la kombino:
prepozicio + vorto + iĝi
ekzemple:
deĉevaliĝi - surĉevaliĝi
enaŭtiĝi -elaŭtiĝi
enlitiĝi - ellitiĝi
surŝipiĝi
alteriĝi
albordiĝi
ktp.

darkweasel (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 06:05:11

Enmalliberejigati! rido.gif

AlfRoland (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 06:05:58

horsto:
AlfRoland:
Tre amuza kunmetaĵo mi trovis en Don Quixote:

..li deĉevaliĝis!
Tio tute ne estas amuza, tio estas kutima kaj oftega uzado de la kombino:
prepozicio + vorto + iĝi
ekzemple:
deĉevaliĝi - surĉevaliĝi
enaŭtiĝi -elaŭtiĝi
enlitiĝi - ellitiĝi
surŝipiĝi
alteriĝi
albordiĝi
ktp.
Kompreneble vi pravas, sed malgraŭ mi legis la cititan tekston antaŭ longe ĝi restas en mia memoro. Mi trovis ĝin amuza, probable ĉar la priskribita sceno estis tre komika.
La ekzemplo montras ke eblas skribi tre koncentrite en Eo. Aliaj lingvoj certe uzus pliajn vortojn por esprimi la samon.
rideto.gif

darkweasel (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 06:08:50

AlfRoland:
La ekzemplo montras ke eblas skribi tre koncentrite en Eo. Aliaj lingvoj certe uzus pliajn vortojn por esprimi la samon.
Tute ĝuste. Iam, kiam mi skribis tekston en la germana, mi volis paroli pri ies soldatiĝo, sed en la germana ne ekzistas unuopa vorto por tio! Mi do devis serĉi alian esprimon, sciante, ke en Esperanto mi dirus tion tiom simple!

NJ Esperantist (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 10:41:39

Mi iam renkontis la vorton 'trovotulo' kaj miris pri ĝi. Post tempo mi elpensis ke ĝi estas 'trov/ot/ulo.'

darkweasel (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 11:47:28

NJ Esperantist:Mi iam renkontis la vorton 'trovotulo' kaj miris pri ĝi. Post tempo mi elpensis ke ĝi estas 'trov/ot/ulo.'
... sed tio estas vorto apenaŭ uzinda. La normala vorto por la ŝajne celata koncepto estas trovoto.

vincas (Profili görüntüle) 26 Eylül 2010 11:48:14

malmultekosta rideto.gif

plifeliĉigisto okulumo.gif

Başa geri dön