Ir ao conteúdo

Kunmetaĵaj Vortoj

de NJ Esperantist, 25 de setembro de 2010

Mensagens: 36

Idioma: Esperanto

glig (Mostrar o perfil) 12 de outubro de 2010 20:17:59

miĥil:
Ekz. ĥemion ni nomas 'divid-scienco' kaj fizikon naturscienco. Matematikon estas 'precizscienco' (tamen per iom arkaika vorto 'wis')
Reale tre interese, mi ne sciis pri tio; por ekzemple la ĥemio kroate estas "kemija", do tute samas al la "ĥemio".

Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.

La "pezoforto" estas ankau bona slovaĵo.
Iom simila al kroata termo- sila teža.
Sila(forto) teža(pezo)

mihxil (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2010 14:47:06

glig:Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.
Eh ne, mi supozas ke precize la sama vorto ne troveblas aliloke. En la nederlanda estas 'aantrekkingskracht' kaj en la germana 'Anziehungskraft'. Eble pli preciza laŭvorta traduko estus do 'altiradforto'.

Alia klaso de terminoj estas la gramatikaj. Jen kelkaj laŭvortaj tradukoj el la nederlanda kiuj eble amuzus:

substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo

Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema. Eble oni povas eĉ diri ke ĝi rilate al tio sufiĉe similas ĝermanajn lingvojn, kvankam la sistemo Esperanta estas pli pura kaj pli aktive uzebla, sed aliflanke do samtempe ofte pli 'latinecas', kaj elektis ne uzi kunmetaĵojn kie aliaj lingvoj tion ja faras.

glig (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2010 16:45:35

miĥil:

substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo

Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema.
Fakte tre interese, tio plaĉas al mi. Tiele vi konservas vian propran lingvon kontraŭ alilingvaj influoj. Iom simile estas ĉe kroata; nome oni strebas konstrui kroatajn kunmetaĵojn, kion oni ne povas diri same por la serba lingvo. Serba lingvo havas multaj alilingvaj vortoj.
Kaj mi subtenas konstruadon de novaj kunmetaĵoj en celo por gardi sian propran lingvon.

La esperanto laŭ mi havas eblecon konstrui tiajn vortojn.

mihxil (Mostrar o perfil) 13 de outubro de 2010 18:36:52

super-griek:Mi ne komprenas de kie vi prenis "kompleta laborvorto". La de mi konata nederlanda vorto por infinitivo estas "nomformo".
Mi lernis tiel en bazlernejo 'hele werkwoord'.

Jen retpaĝeto pri tiuj terminoj.

Ĉu eble en belgio la terminoj estas iomete aliaj?

NJ Esperantist (Mostrar o perfil) 1 de novembro de 2010 10:24:26

ĝustaloken

darkweasel (Mostrar o perfil) 1 de novembro de 2010 13:14:26

Ankaŭ la germana uzas kelkajn germanecajn, nelatinajn vortojn por gramatikaj terminoj.

substantivo: ĉefvorto
verbo: tempvorto
adjektivo: ecvorto
prepozicio: antaŭvorto
numeralo: nombrovorto

Tamen ankaŭ la latinaj vortoj uziĝas tre ofte. En la lernejo oni lernas ambaŭ.

De volta à parte superior