讯息: 36
语言: Esperanto
glig (显示个人资料) 2010年10月12日下午8:17:59
miĥil:Reale tre interese, mi ne sciis pri tio; por ekzemple la ĥemio kroate estas "kemija", do tute samas al la "ĥemio".
Ekz. ĥemion ni nomas 'divid-scienco' kaj fizikon naturscienco. Matematikon estas 'precizscienco' (tamen per iom arkaika vorto 'wis')
Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.
La "pezoforto" estas ankau bona slovaĵo.
Iom simila al kroata termo- sila teža.
Sila(forto) teža(pezo)
mihxil (显示个人资料) 2010年10月13日下午2:47:06
glig:Sed "altirforto" vi ne trovos nenien, ĉu ne?Eh ne, mi supozas ke precize la sama vorto ne troveblas aliloke. En la nederlanda estas 'aantrekkingskracht' kaj en la germana 'Anziehungskraft'. Eble pli preciza laŭvorta traduko estus do 'altiradforto'.
Ĝi estas tute esperanta vorto, kvankam kun germana kaj nederlanda logikeco de vortkonstruado.
Alia klaso de terminoj estas la gramatikaj. Jen kelkaj laŭvortaj tradukoj el la nederlanda kiuj eble amuzus:
substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo
Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema. Eble oni povas eĉ diri ke ĝi rilate al tio sufiĉe similas ĝermanajn lingvojn, kvankam la sistemo Esperanta estas pli pura kaj pli aktive uzebla, sed aliflanke do samtempe ofte pli 'latinecas', kaj elektis ne uzi kunmetaĵojn kie aliaj lingvoj tion ja faras.
glig (显示个人资料) 2010年10月13日下午4:45:35
miĥil:Fakte tre interese, tio plaĉas al mi. Tiele vi konservas vian propran lingvon kontraŭ alilingvaj influoj. Iom simile estas ĉe kroata; nome oni strebas konstrui kroatajn kunmetaĵojn, kion oni ne povas diri same por la serba lingvo. Serba lingvo havas multaj alilingvaj vortoj.
substantivo: memstara nomvorto
adjektivo: ĉedona nomvorto
adverbo: ĉevorto
verbo: laborvorto
infinitivo: kompleta laborvorto
prepozicio: antaŭmetaĵo
interjekcio: interĵetaĵo
Fakte mi diru ke esperanto foje ŝajnas al mi eĉ ne tiom kunmetema.
Kaj mi subtenas konstruadon de novaj kunmetaĵoj en celo por gardi sian propran lingvon.
La esperanto laŭ mi havas eblecon konstrui tiajn vortojn.
NJ Esperantist (显示个人资料) 2010年11月1日上午10:24:26
darkweasel (显示个人资料) 2010年11月1日下午1:14:26
substantivo: ĉefvorto
verbo: tempvorto
adjektivo: ecvorto
prepozicio: antaŭvorto
numeralo: nombrovorto
Tamen ankaŭ la latinaj vortoj uziĝas tre ofte. En la lernejo oni lernas ambaŭ.