Al la enhavo

Orienta Azio

de zan, 2010-oktobro-12

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 00:25:00

Ĉi tie jam troviĝas fadenoj pri eŭropo kaj mezoriento, sed ankoraŭ ne pri orienta azio.
Lastatempe ĉino akiris Nobel-premion pri paco. Kaj la mondo rigardas al ĉinio pri ĝia reago. Kaj nord-koreio montris al la mondo sian novan gvidonton.

Mi deziras, ke esperante oni malkaŝe diskutu ankaŭ pri orienta azio, se nenio malhelpas tion. Se ni esperantistoj vere volas la tutmondan pacon, ĉia diskuto fruktodonos al ni.

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 06:37:34

Mi samopinias kaj pensas ke temoj el orienta azio povas esti interesaj. Eble tiu ĉi fadeno estas iom malfacila tamen, ĉar vi fakte ektranĉas 3 temojn ridulo.gif Sed mi provos.

Mi konvinkiĝis ke la nobelpremio por Liu estis bona decido. Almenaŭ min ĝi rekonsciigis pri la malbona situacio en Ĉinio rilate al libera parolo kaj homaj rajtoj. Do tio probable signifas ke samo okazis al multaj aliaj homoj. Per sia reago la ĉina registaro nur konfirmis sian propran fiecon. Ĝi klare montris sian 'veran vizaĝon'. Mi scivolas kio nun okazos. Probable ili ne liberigos Liu'n, nek elĵetos lin el la lando. Li sukcesis tamen komuniketi al la ekstera mondo, kaj ekz. dediĉis la premion al la viktimoj de 1989. Ke tio eblas, eble signifas ke li tamen estas traktata almenaŭ kun iom da digno. Oni povas tial esperi ke oni kaŝe tamen paroletas kun homoj kiaj li, kaj ke iom post iom la situacio iom pliboniĝos.

Pri nord-koreio ne eblas multon diri. Tiu nova Kim estas provizore nek bona nek malbona, ĉar ni scias tute nenion pri li, krom ekde kelkaj tagoj kiel lia vizaĝo aspektas. La totalisma reĝimo mem tamen estas ankoraŭ terura kaj tute malaprobinda.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 08:14:45

Mi zorgas, ke tiuj ĉinoj enkarceriĝus, kiuj esprimus sian opinion kontuaŭ ĉina registaro eĉ se esperante. Se tiel, mi ne rajtas demandi al ĉinoj pri iliaj opinioj. Ĉar pli gravas homaj vivoj ol senrespondeca justeco.

Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos same kiel sovet-unio kaj jugoslavio.
Mi ne povas tute neigi ĉi tiun opinion. Se nuna ĉinio disfalos kaj okazos pli terura milito(eble helpe de aliaj landoj), pli da homoj mortos ol nunaj viktimoj.

Tiel pensite, kiu estas malpli malbone, ĉu liberiĝi politike kun milito, ĉu elteni malliberecon kun pseŭda paco?

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 10:04:11

zan:Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos .. kiu estas malpli malbone, ĉu liberiĝi politike kun milito, ĉu elteni malliberecon kun pseŭda paco?
Miaopinie tio estas falsa dilemo. Ne necesas ke la demokratiiĝo de Ĉinio estu akompanata de ĥaoso. En Sud-Afriko oni proponis similan dilemon: nejusta regadsistemo kontraŭ ĥaoso. Sed fine la lando stabile demokratiiĝis. Temas pri bona organizado kaj edukado de regontoj.

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 19:37:12

zan:Mi zorgas, ke tiuj ĉinoj enkarceriĝus, kiuj esprimus sian opinion kontuaŭ ĉina registaro eĉ se esperante. Se tiel, mi ne rajtas demandi al ĉinoj pri iliaj opinioj. Ĉar pli gravas homaj vivoj ol senrespondeca justeco.
Se la ĉinoj en ĉi tiu ejo ne kuraĝas respondi pri tiu ĉi temo, ĉar ili antaŭvidas realajn koncekvencojn, tiam ili ne faru. Sed tio ja des pli pruvus ke io tute ne estas en ordo tie.

zan:
Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos same kiel sovet-unio kaj jugoslavio.
Mi ne povas tute neigi ĉi tiun opinion. Se nuna ĉinio disfalos kaj okazos pli terura milito(eble helpe de aliaj landoj), pli da homoj mortos ol nunaj viktimoj.
Ni povas esperi ke la ĉina registaro ne konsistas el nur idiotoj kaj ke efektive ja ekzistas iom da bonvolo tie. Eble laŭgrada pliboniĝo ja okazos. En Ĉinio aferoj okazas malrapide.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 20:51:37

Saluton el Rusio. Por multaj miaj samlandanoj la disfalo de Sovetunio estas ĝis nun vera tragedio. bedaŭrinde, multaj el tiuj multaj opinias tute naive ke tio okazis "dank' al" perfidulo Gorbaĉov kaj fiagado de Usono. oni tute ne konsideras realajn kazojn de tio- ekonomiajn, politikajn ktp. do, por ili Ĉinio estas bona ekzemplo de sukcesa lando. Jes, oni plendas pri malbonkvalitaj ĉinaj varoj, pri kaŝa aŭ legala migrado de ĉinaj laboristoj kaj pri ĉina teritoria minaco, sed samtempe oni konsideras Ĉinion kiel malamiko de Usono kaj tio pli gravas por multaj ruslandanoj. Ĉu demokratiiĝo de la lando kaŭzos disfalon? nu, verŝajne, Tibeton kaj Ujgurujon Ĉinio perdus tiuokaze, tamen, tiuj teritorioj ne estas kerno de ĉinujo mem. Interalie, dum disfalo de Sovetunio, militoj estis nur ĉe periferioj kaj sufiĉe nelongaj kvankam kruelaj. Historian Rusujon ili tute ne tuŝis.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 00:09:38

Miland:Miaopinie tio estas falsa dilemo. Ne necesas ke la demokratiiĝo de Ĉinio estu akompanata de ĥaoso. En Sud-Afriko oni proponis similan dilemon: nejusta regadsistemo kontraŭ ĥaoso. Sed fine la lando stabile demokratiiĝis. Temas pri bona organizado kaj edukado de regontoj.
Sud-Afriko devus esti regata de veraj afrikanoj sed ne de "blankuloj". De komence "blankuloj" havas neniun rajton tie. Tamen ili jam longe loĝas tie, tiel ke ili estas permesitaj kunloĝi tie. Tion bone sciis okcidentuloj mem. Do, la demokratiiĝo de Sud-Afriko relative orde iris.

Sed pri Ĉinio la situacio ŝajnas alia.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 00:32:26

Nikolaj73: Ĉu demokratiiĝo de la lando kaŭzos disfalon? nu, verŝajne, Tibeton kaj Ujgurujon Ĉinio perdus tiuokaze, tamen, tiuj teritorioj ne estas kerno de ĉinujo mem.
Mi timas ja pri tio. Se Ujgurujo apartiĝos dis de Ĉinio, ĝi fariĝos amiko de islamaj landoj. Tio estas natura sekvo, ĉu ne? Kaj se tiel iros, usono kaj amikoj de usono silente rigardos tion? Ili kaŭzos militon en Ujgurujo. Kiel estos pri Tibeto? Mi ne imagas, sed aliaj landoj eble batalos en Tibeto por starigi tibetan registaron, kiu obeas ilin.

Kompreneble mi deziras ĉinion kviete kreskigi ĝian demokrariiĝon per edukado. Sed ne sufiĉas nur tio.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 06:55:35

Mi estas preskaŭ certa ke en Tibeto eblus nur politikaj bataloj sen uzado de armiloj. Pri Ujgurujo mi tute konsentas kun vi. Des pli ke ujguroj estas proksimaj parencoj de tjurkaj popoloj de ekssovetunia azio, eĉ ujgura lingvo estas preskaŭ la sama kiel ĉe uzbekoj. Konsiderindas ankaŭ ke landlimoj en meza azio estas tute arbitraj, Sovetunia registaro starigis ilin laŭ propra deziro kaj politikaj preferoj. Nun tie estas paco, kvankam nestabila, kiun subtenas nur ekvilibro inter Rusio, Usono kaj Ĉinio. Se unu el tiuj 3 fortoj malfortiĝus, la balanco estos detruita kun fatalaj konsekvencoj.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 09:53:04

Mi devas aldoni. Mi deziras, ke estontece sendependiĝu kaj Ujgurujo kaj Tibeto. Tio estas ilia justa rajto. Certe, ke en Tibeto iros pli bone.
Sed tiuj, kiuj malhelpas la sendependiĝon de Ujgurujo, estas ne nur Ĉinio sed ankaŭ Usono kaj aliaj landoj inkluzive de ni.

Reen al la supro