Al la enhavo

Orienta Azio

de zan, 2010-oktobro-12

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-07 18:39:22

Altebrilas:Poste, la angloj promesis adopti decimalan sistemon interŝange de adopto, far Francio, de la Meridiano de Grinviĉo. Tion faris la francoj, kaj la angloj ne plenumis sian promeson.
Makvere. La angloj adoptis la centimojn, anstataŭ la ŝilingoj.
Poste ili adoptis la kilometrojn, sed mi ne estas certa.

Kaj ek de la proksima jaro ili komencos veturi sur la dekstra flanko de la vojo:
komence en 2011 la kamionoj, en 2012 la taksioj, finfine en 2013 la aliaj.
rido.gif rido.gif rido.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-07 22:01:24

Jes, ne estas tute la sama. Ili promesis adopti la METRAN sistemon, kaj ne plenumis la promeson TIAM.

Jen.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-08 06:52:56

Kiel malgrandaj problemoj inter francujo kaj anglujo! Neniu mortos ĉu pro meridiano ĉu pro mezursistemo. La tuta mondo jam akceptis meridianon de Grinviĉo kaj metran sistemon. Tio sufiĉas.

Sed la situacio en orienta azio nun estas urĝa tamen ankaŭ iomete ridinda. Ĉu eŭropanoj kaj amerikanoj scias pri lastatempaj sinsevkaj okazaĵoj inter japanio kaj ĉinio?

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-08 17:13:47

zan:
Sed la situacio en orienta azio nun estas urĝa tamen ankaŭ iomete ridinda. Ĉu eŭropanoj kaj amerikanoj scias pri lastatempaj sinsekvaj okazaĵoj inter japanio kaj ĉinio?
Pri kiuj okazaĵoj? Laŭ mia opinio mi ofte rigardas novaĵojn en nia televido, ekzemple mi aŭdis pri nobelpremiita ĉino, tamen nenion gravan mi aŭdis pri rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio!

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-09 09:23:54

Lastatempe en japanio kaj en ĉinio okazadas manifestacioj kontraŭ la alia. malgajo.gif Kvazaŭ konkuroj de ambaŭflanka naciismo. Teritoria problemo inter la du ĉefe kaŭzas ilin almenaŭ lastatempe. Mi deziras, ke ambaŭ landoj solvu pace la problemon.
Mi ne skribos la detalon de la problemo. Mi nur skribas, ke japanio havas sufiĉan kialon por aserti sian rajton, kaj eble ankaŭ ĉinio havas alian.
Verdire, mi volas diskuti esperante pri tia temo por pensi pri malfacila problemo kaj por riĉigi mian sperton. Tamen probable aliaj japanoj kaj ĉinoj ne emas paroli pri politikaj problemoj precipe pri reale internaciaj.

Greedn (Montri la profilon) 2010-novembro-09 10:27:39

mi openias, ke teritoriproblemoj estas io el 19 kaj pli antaŭaj jarcentoj, mi pensis, ke landoj nun batalas precipe pro la merkatoj

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-09 15:07:16

zan:Lastatempe en japanio kaj en ĉinio okazadas manifestacioj kontraŭ la alia.
Pri tiuj manifestacioj nia televido tute silentas. Mi nur vidis jam antaŭlonge manifestacion kontraŭ Rusio pro Kurilaj insuloj.
Pri kiu teritorio nun Japanio kaj Ĉinio disputas?

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-09 17:25:40

Eddycgn:
Kaj ek de la proksima jaro ili komencos veturi sur la dekstra flanko de la vojo:
komence en 2011 la kamionoj, en 2012 la taksioj, finfine en 2013 la aliaj.
rido.gif rido.gif rido.gif
Kial Vi ne skribis tion la 1n de aprilo?

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-10 02:00:55

Sur maro inter Okinavo(japanio) kaj Tajvano troviĝas malgrandaj insuloj, kies nomo estas japane Senkaku insularo. La plej granda insulo el ili nomiĝas kaj japane kaj ĉine fiŝhokado-insulo. La insularo estas senhoma. Nun ĝin posedas japanio, sed ĉinio kaj tajvano asertas la rajton.
En antaŭmoderna epoko maro estis nenies havaĵo. Siatempe popoloj libere fiŝkaptadis ĉirkaŭ la insularo. Tamen en 1895 japanio kiel la unua ŝtato deklaris la posedon, zorge esplorinte, ke homoj ne loĝas sur ĝi kaj neniu lando ĝis tiam deklaris la posedon. Ne pro milito sed laŭ paca rimedo japanio ekposedis la insularon. Laŭ internacia juro oni havas la rajton, ke senhoman landon povas posedi la unua posedanto. Tio estas nia aserto. Ĉinan aserton mi ne scias, do mi volas scii ĝin.

Kiel oni scias, maro ĉirkaŭ insulo ankaŭ estas posedaĵo de la posedanto de la insulo. Ĉirkaŭ la insularo estas multe da riĉfonto. Lastatempe ĉinio ekhavis ekonomian potencon kaj fortigis minacon al japanio, celante rabi la insularon(pli precize dirite, la riĉfonton) de japanio. Ĉinaj ŝipoj ofte envenas en la maran teritorion de japanio evidente intence. Do japana naciista-grupo koleris kaj manifestaciis kontraŭ tia ĉina agado. Repage ĉinoj manifestaciis kontraŭ japanio.
Rilate al tio krome okazadis interesaj aferoj.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-26 01:30:54

La nuna situacio en orienta azio maltrankviligis min. Evitu militon. Ni estas najbaroj, do ni ne malamu unu la aliajn.

Reen al la supro