Al la enhavo

Orienta Azio

de zan, 2010-oktobro-12

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-26 09:43:50

Mi ne povas antaŭvidi, kia lando estos Tibeto, kiam ĝi sendependiĝos. Tion decidos tibetanoj.

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-26 11:56:51

zan:Mi ne povas antaŭvidi, kia lando estos Tibeto, kiam ĝi sendependiĝos. Tion decidos tibetanoj.
Laŭ mi : vana diskutado? Jam Tibeto ja estas tro riĉa lando laŭ minerala vidpunkto : li neniam pli iĝos sendependa de ĉina influo.
Ĉinio tro bezonas energion kaj monon de tibetaj minejoj (nuntempaj kaj futuraj).
Amike
Manu

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-27 00:04:03

Ĉinio neniam ellasos tibeton, eĉ se ĉinio mortigos multe da tibetanoj. Alie ĉinio klopodas ĉinigi tibetanojn. Efektive la realiĝo de ĝia sendependiĝo estos tre malproksime.
Tamen mi opinias, ke tibetanoj ĉiam rajtas sendependiĝi kaj uzi sian riĉfonton. Mi ne opinias, ke tibetanoj ne sendependiĝu ĉar tibeto nepre estos teokratio. Mi opinias, ke eĉ se ĝi estos teokratio, aliaj landoj devas interparoli kun tia lando.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-30 14:58:13

Tibeto havas altvaloran kulturon, kaj ĝia popolo multe klopodas por ke tiu kulturo ne estu perdita.

Tia kulturo ne estas nur folkloro por turistoj, sed la rezulto de pensado kaj spertado de monaĥoj kaj intelektuloj dum multaj jarcentoj. Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.

Se la Ĉinoj opinias, ke Tibeto estas parto de ilia lando, ili devas konsideri, ke tiu kulturo estas parto de ilia havaĵo kaj atente zorgi pri ĝi.

Ni ne povas juĝi la tibetan religion laŭ la katolika Mezepoka inkvizicio aŭ la virinŝtonado en iuj nunaj islamaj landoj. Eĉ se ĉiuj religioj liveras la saman mesaĝon, ilia praktiko varias laŭ la popoloj.

Ne gravas, ĉu lando estas teokratio aŭ ne , nur gravas kiel tia teokratio punas tiujn, kiuj ne obeas.

(Kaj pri teokratio la Dalai Lamao eĉ diris, ke se Tibeto iĝus aŭtonoma, li rezignus pri sia posteno)

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-30 15:14:04

http://www.youtube.com/watch?v=Ui4E71i4z2I&fea...

(mi hazarde ĵus surfis sur tiu paĝo rideto.gif )

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-01 08:34:15

Altebrilas:Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.
Ja ŝajnas al mi, ke tibeta kulturo allogas okcidentanojn.
Altebrilas:http://www.youtube.com/watch?v=Ui4E71i4z2I&fea...
La kantanto ridetigis min. rideto.gif Verŝajne li amas tibetan kulturon. Kie li loĝas? Tian ĉambron, en kia li sidas, mi ofte vidas en japanio. Ĉu en aliaj landoj estas simila ĉambro?

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-02 08:52:38

Kion vi(legantoj) opinias pri la kvar insuloj inter rusujo kaj japanio? Nome, Itrupo Kunaŝiro Ŝikotano kaj Habomaioj.

En 1855 siatempaj ambaŭ registaroj decidis la landlimon t.e. la kvar insuloj estas japanaj posedaĵoj, kaj la aliaj insuloj, kiuj vicas pli norde ol Itrupo, estas rusaj. Tamen tuj post la dua mondmilito(1945.8.28) sovet-unio eniris en la kvar insulojn. Laŭ tia starpunkto japanio postulas rehavi la kvar insuloj.

Kiel opinias pri ĉi tiu problemo rusoj, almenaŭ plimulto el ili?

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-02 17:20:58

Ankaŭ min interesas opinio de rusoj. Kompreneble la insuloj devus esti jam longe transdonitaj al japanoj. Dume por tiu afero konvenas proverbo: Kion infero ricevos, tion ĝi neniam redonos!

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-02 21:09:19

zan:
Altebrilas:Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.
Ja ŝajnas al mi, ke tibeta kulturo allogas okcidentanojn.
Altebrilas:http://www.youtube.com/watch?v=Ui4E71i4z2I&fea...
La kantanto ridetigis min. rideto.gif Verŝajne li amas tibetan kulturon. Kie li loĝas? Tian ĉambron, en kia li sidas, mi ofte vidas en japanio. Ĉu en aliaj landoj estas simila ĉambro?
La ĉambro similas al tiu de iu kiu ĵus translokiĝis, kaj ne urĝemas aĉeti novajn meblojn. Multe da "baba cool" (hipioj) samstile vivas, oŭ pli ekzakte vivis dum la sepdekaj jaroj.

Japanio havas alian specon de budhismo, zen-budhismo, kiu - samkiel la tibeta budhismo - asertas, ke praktikanto, se gvidata de taŭga majstro, povas atingi enlumiĝon dum tiu ĉi vivo.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-03 08:25:04

Altebrilas:Japanio havas alian specon de budhismo, zen-budhismo, kiu - samkiel la tibeta budhismo - asertas, ke praktikanto, se gvidata de taŭga majstro, povas atingi enlumiĝon dum tiu ĉi vivo.
Al mi tibeta budhismo ŝajnas pli mistera ol japana zen-budhismo. Kompreneble budhismo enhavas diversajn sektojn, kaj ĉiu havas kaj similan kaj unikan karakterojn unu kompare kun la alia. En iu japana zen-budhismo oni praktikadas mensan trejnadon per longa sidado. Tio ŝajnas al mi simpla.

Reen al la supro