Al la enhavo

Orienta Azio

de zan, 2010-oktobro-12

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

patrik (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 10:29:07

zan:Mi devas aldoni. Mi deziras, ke estontece sendependiĝu kaj Ujgurujo kaj Tibeto. Tio estas ilia justa rajto. Certe, ke en Tibeto iros pli bone.
Sed tiuj, kiuj malhelpas la sendependiĝon de Ujgurujo, estas ne nur Ĉinujo sed ankaŭ Usono kaj aliaj landoj inkluzive de ni.
Mi tute konsentas kun tio ĉi. Nur sendependa Tibet(uj)o kaj Ujgurujo estas la sola garantio por la estonteco de la indiĝenaj popoloj de la du lando. Kaj se tio ne okazus, la Tibet(an)oj kaj la Ujgurujo sekvos la vojon de la Manĉuroj, tiu estas, al tuta malapero.

[Pli ol 300 jaroj antaŭe, la Manĉura popolo ekregis sur Ĉinujo, kaj tio daŭris ĝis 1912. Sed nun, en Komunisma Ĉinujo, ne plu ekzistas la "Manĉura popolo", samkiel la nomo "Manĉurujo" el la vizaĝo de Ĉinujo, kaj nur 60 (aŭ malpli) parolas la manĉuran lingvon. Jen la potenco de Ĉinujo.]

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 00:52:42

patrik:[Pli ol 300 jaroj antaŭe, la Manĉura popolo ekregis sur Ĉinujo, kaj tio daŭris ĝis 1912. Sed nun, en Komunisma Ĉinujo, ne plu ekzistas la "Manĉura popolo", samkiel la nomo "Manĉurujo" el la vizaĝo de Ĉinujo, kaj nur 60 (aŭ malpli) parolas la manĉuran lingvon. Jen la potenco de Ĉinujo.]
Vere, mirinda afero, ke reginta gento subite malaperis. Mi pensas, ke ili perdis sian propran kulturon dum la regado de la tuta ĉinio. Reganto de la granda ĉinio devis havi kulturon de Hanoj. Alie naskiĝis nova kulturo miksiĝanta per la du kulturoj Manĉura kaj Hana.

Rilate al Ujgurujo kaj Tibeto, ŝajne, ke la ĉina registaro intencas ĉinigi(en la senco de kulturo) ilin. Pensite tiel, oni ne havas la tempon atendi tion, ke ĉinio malrapide demokratiiĝos. malgajo.gif

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 01:31:43

Kiam Sovet-Unio dispartiĝis kaj naskis novajn kelkajn islamajn landojn, la islamaj landoj ne estis timigaj landoj por usono.(Male ili fariĝis amikoj de usono por kontraŭi Sovet-Union?)
Tiam islamaj landoj estis malfortaj kaj foje militis unu kontraŭ alia. Pli ol timon, usono kaj amikoj de usono tiam sentis ĝojon pro la disfalo de Sovet-Unio.

Estis pli poste, kiam usono ektimis islamanojn. Ĉar usono, kiu perdis malamikon(Sovet-Unio), devis serĉi novan malamikon(islamo). Malamikigitaj islamanoj malamis usonon kaj okazigis la teroron, sekve usono atakis islamajn landojn....

Do, la nuna situacio estas pli malfacila ol la tiama, kiam Sovet-Unio disfalis.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 06:46:43

zan:Kiam Sovet-Unio dispartiĝis kaj naskis novajn kelkajn islamajn landojn, la islamaj landoj ne estis timigaj landoj por usono.(Male ili fariĝis amikoj de usono por kontraŭi Sovet-Union?)
Tiam islamaj landoj estis malfortaj kaj foje militis unu kontraŭ alia. Pli ol timon, usono kaj amikoj de usono tiam sentis ĝojon pro la disfalo de Sovet-Unio.

Estis pli poste, kiam usono ektimis islamanojn. Ĉar usono, kiu perdis malamikon(Sovet-Unio), devis serĉi novan malamikon(islamo). Malamikigitaj islamanoj malamis usonon kaj okazigis la teroron, sekve usono atakis islamajn landojn....

Do, la nuna situacio estas pli malfacila ol la tiama, kiam Sovet-Unio disfalis.
Fakte, la situacio tendencas al malrapida malboniĝo ne nur en maz-aziaj landoj sed en suda Rusio ankaŭ. En naciaj respublikoj de norda Kaŭkazio la nombro de neislama loĝantaro reduktiĝas konstante. Foveturas ne nur rusoj sed ankaŭ aliaj neislamanoj- montaraj judoj preskaŭ ĉiuj elmigris, koreoj, germanoj ktp. Ĉe islamanoj ĉiam estas alta naskiĝkvanto- bona ekzemplo por Eŭropo kaj Rusujo- certe laŭdinde sed iom danĝere.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 16:02:18

Nikolaj73:Fakte, la situacio tendencas al malrapida malboniĝo ne nur en maz-aziaj landoj sed en suda Rusio..
Kion vi opinias pri la situacio en Ĉeĉenjo? Antaŭ kelkaj jaroj mi legis interesan libron verkita de Ĉeĉenja kirurgio (kiu poste elmigris al Usono), La Ĵuro de Ĥasan Baiev. Ŝajne la situacio estis tragedia tiutempe. Ĉu ĝi pliboniĝis?

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 23:53:17

Mi deziras al ĉinio demoktatiiĝon, respekton al homaj rajtoj, liberecon de parolado kaj mem-regadon de ne-ĉina popolo.
Al islamaj landoj mi deziras la samon kaj pli antaŭe pacon de ilia regiono. Sen paco oni ne povas vivi libere.

Sed la situacio ŝajnas al mi en senelirejo. Nun ĉinio ne estas malamiko de usono pro la rilaton al islamo. Do, ĉinio pli kaj pli aŭdace kondutas. Ĝi intencas plilarĝigi sian maran teritorion, dum ĉina popolo tute ne havas liberan paroladon.

Ja facile estas diri ke ĉinio estontece demokratiiĝos, sed kion fari por tio?
La Nobel-premio pri paco esprimas etan proteston al la nuna ĉina situacio. Ĉu ĝi utilos aŭ male?

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 01:14:56

Ĝenerale mi konsentas al la opinio, ke Ĉinujo demokratiiĝu. Ĉinujo estas jam granda landego, kun ekonomio-grando la 2-a tra la mondo. (ekse la 3-a post Japanujo.) Tia granda forto ŝarĝas al ĝi ankaŭ grandan devon. Ĝia regataro (precipe junuloj) pasie esperas demokration, aŭ almenaŭ pli travidebla registaro. Kvankam iam Demokratio =\= Pacemo konsidere historion, mi ankoraŭ kredas tio bonas ne nur al ĝia popolo, sed ankaŭ al najbaraj landoj, kaj eble tuta mondo.

Nun, pri la dilemo de "kulturo" vs "moderniĝo" en Tibetlando. Mi ne tiel certas ĉu la perdo de ĉia kulturo nepre konsideriĝu malbona. Iasence, ni azianoj jam dum moderniĝo perdis multe de niaj kulturoj: Niaj virinoj ne plu vindas siajn piedojn. Fi, PRĈ eĉ ne plu skribas tradicie. Kaj japanoj ne plu harakiras aŭ kunportas glavon ĉiutage. Sed ni vivas sufiĉe feliĉe (se ne pli feliĉe) sen tiuj. Mi pensas, ke iom da opinio pri tibeta kulturperdo subportas ideon de naciismo, ke nur gento mem povas regi sin, sed neniel alia gento.

Sed mi ja opinias, ke popolo rajtas decidi sian reganton, kaj naciecon, individue kaj kolektive. Juste, se plimulto de Tibetoj volas regiĝi de Lamao Dalai aŭ iu ajn alia registo, rajtas ili.

Preterteme, Respubliko Ĉina (Tajvano) estas je sia 99a jaro!

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 09:21:04

Miland:Kion vi opinias pri la situacio en Ĉeĉenjo? Antaŭ kelkaj jaroj mi legis interesan libron verkita de Ĉeĉenja kirurgio (kiu poste elmigris al Usono), La Ĵuro de Ĥasan Baiev. Ŝajne la situacio estis tragedia tiutempe. Ĉu ĝi pliboniĝis?
Miaopinie, situacio estas stabile malbona sed ne tragedia kiel 10-8 jaroj antaŭe. Por ĝin kompreni kaj taksi necesas konsideri multon. Nuna situacio similas al tiu de malfrua Romia imperio kiam plimalfortiĝanta Romio pagas salajron-tributon al barbaraj gentestroj por ke ili ne ataku imperion mem kaj ne permrsu tion al aliaj gentestroj. Hodiaŭ Moskvo estas Romo kaj prezidento Kadyrov- tia gentestro. jen estas (mal)atingoj de li kaj lia patro: ili sukcesis aranĝi tierl ke preskaŭ foririgis rusan armeon el respubliko, pacigis ĝin per kruelaj metodoj, iujn militestrojn likvidis, aliajn subaĉetis kaj la plej grava, Kadyrov konstante ricevadas grandiozajn monsumojn. Antaŭnelinge mi legis statistikon kiom kostas al liĝantaro de rusiaj provincoj iliaj provincestroj kahj okazis ke Kadyrov kostas al buĝeto 117!!! oble pli ol estro de mia Kaliningrada provinco, ambaŭ provincoj estas preskaŭ egalaj laŭ teritorio kaj homnombro. Ĉu kadyrov ŝtelas homojn por elaĉeto kaj postulas montributon de siaj subuloj? Jes! Ĉu li zorgas pri konstruado stadionoj, malsanulejoj kaj lernejoj? ankaŭ jes! Li ĉiam montras sian lojalecon al Moskvo sed kiam okazas konfliktoj inter ĉeĉenoj kaj alinaciuloj, kiuj abundas ĉijare, li akre subtenas samgentanojn eĉ ne esplorante la okazaĵon. Li estas simple saĝa kaj ruza bandito je ŝtata servo.Sed la samon farus ĉiu lialoke. mi mem naskiĝis en Kaŭkazo kaj konas ĉeĉenojn kaj iliajn kutimojn. ne temas ke ĉiuj estas tiaj sed jen ĝeneralaj trajtoj- braveco, krueleco, eltenemo, agresemo (ne, ili ne ĵetas sin kun tranĉiloj al ĉiuj tamen, ĉiam estas pretaj fari tion je ĉiu reala aŭ ŝajna ofendo). ofte agas laŭ gentema principi- kiu ago estas malpermesita rilate al ĉeĉenoj, tiu estas aplikata al aliuloj. Iliaj najbaroj havas proverbon- se malaperas via ĉevalo serĉu ĝin en Ĉeĉnio. Kutimoj al rabado kaj homŝtelado ekzistas ĝis nun. Ĉu mankas ekzemploj de fikonduto de kaŭkazaj elmigrintoj en Eŭropo? la milito eĉ revivigis multajn mezepokajn inklinojn. endube ke militon en 1994 komencis registaro de Jelcin pro sia profito, kruelaĵoj estis ambaŭflanke. Nun Kadyrov regas tie kiel reĝo sed sen li tuj ekestos kaoso kaj multaj ĉeĉenoj tion agnoskas. Ne kredu al Putin ke tie estas paco kaj ĉeĉenoj ĝoje revenis al trankvila vivo sed samtempe ne kredu al Zakajev pri tragedio ktp. Li havas saman ŝancon kiel Kadyrov iĝi kunlaboranto de Moskvo. Defendantoj de homaj rajtoj en Eŭropo faras gravan kaj noblan laboron sed ofte donas sin trompi kaj ofte montras sian naivecon kaj nekomprenon de situacio. por ŝanĝi situacion necesas ŝanĝi pensmaniron de ĉeĉenoj kaj rusoj samtempe.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 09:44:19

LyzTyphone:Preterteme, Respubliko Ĉina (Tajvano) estas je sia 99a jaro!
Unue mi diru: Gratulon al la festo de 白寿. sal.gif 99-jaraĝon festas japanoj(kompreneble ankaŭ 100-jaraĝon festas). Same ĉinoj?

LyzTyphone:Nun, pri la dilemo de "kulturo" vs "moderniĝo" en Tibetlando. Mi ne tiel certas ĉu la perdo de ĉia kulturo nepre konsideriĝu malbona. Iasence, ni azianoj jam dum moderniĝo perdis multe de niaj kulturoj: Niaj virinoj ne plu vindas siajn piedojn. Fi, PRĈ eĉ ne plu skribas tradicie. Kaj japanoj ne plu harakiras aŭ kunportas glavon ĉiutage. Sed ni vivas sufiĉe feliĉe (se ne pli feliĉe) sen tiuj. Mi pensas, ke iom da opinio pri tibeta kulturperdo subportas ideon de naciismo, ke nur gento mem povas regi sin, sed neniel alia gento.
Mi opinias, ke kulturo konsistas el diversaj eroj. Harakiri kaj aliaj malbonaj kutimoj, kiuj nur suferis la popolon mem, devas esti forigitaj. Sed lingvo, religio kaj bonaj kutimoj devas esti konservitaj kiel karaktero de la popolo. Ni konservis ilin. Ni estas sufiĉe feliĉaj, ĉar nia lingvo restas. Mi volas al tibetanoj same. Kaj estus malamuze, se el la mondo malaperus diversaj kulturoj.

Nu, mi dubas, ĉu la nuna ĉina registaro sufiĉe penas por konservi tibetan kulturon. Eble jam tro malfrue??? Ekz. lernado en tibetaj lernejoj.

LyzTyphone:Sed mi ja opinias, ke popolo rajtas decidi sian reganton, kaj naciecon, individue kaj kolektive. Juste, se plimulto de Tibetoj volas regiĝi de Lamao Dalai aŭ iu ajn alia registo, rajtas ili.
Pravas. Se ĉinoj kontentas al sia registaro, alilandoj ne povas plendi al ĉina popolo. Alilandoj nur povas interparoli kun tiu registaro. Mi duonŝerce imagis, se Lamao Dalai reĝiĝus, okcidentanoj plendus, ke tibeto estas diktatora lando.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 15:12:00

zan:...se Lamao Dalai reĝiĝus, okcidentanoj plendus, ke tibeto estas diktatora lando.
Ech pli malbone, religirego (=teokratio), kiel Irano nuna.

Reen al la supro