Al la enhavo

Juna Afganino - rigardu!

de glig, 2010-oktobro-14

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 18:52:42

Rohan:
Genjix:Islamo estas naŭza kaj diabla religio. ... Diablaj viroj, kiuj forĵetis junajn virinojn de fenestroj. Fiviroj! mi esperas ke islamo mortiĝos kaj ilia pedofilestro mankos. Religio nur ruinigas al la mondo.
Miaj pensoj ekzakte.
Religio mortu.
dobri:Mi samopinias, ke religio faras pli da malutilaĵoj ol bonaj aferoj. Kaj ne nur islamo!
Nu, mi naskiĝis an lando ateista, tute libera de religiaj superstiĉoj!
Ekde infaneco oni instruis nin, ke religio estas malbona mensogo al popoloj, ke scienco mortis religion etk. Estante infano kaj poste juna viro mi konis preskaŭ neniu kredanto. Ŝajnas, mi tamen povas memori unu virinon, kiu tiam kredas je Dio - malgraŭ ĉio...
Nu, ĉu vi esperas, ke en nia feliĉa lando tute ne okazis aferoj, similaj al la pridiskutata? Male!
Vidu, ke ateistoj ankaŭ faras malbonaĵojn - kaj mi povas eĉ aserti ke ne malpli ofte! Mi ja naskis en Rusio, kiun oni nomis "imperio de malbono".
Mi konas ankaŭ multe de islamanoj (en Rusio estas vere multo de ili); kaj mi povas aserti, ke (regulege!!) pli kredantaj islamanoj estas pli bonkoraj homoj, ol la malpli kredantoj inter ili.
Tio estas fakto, kontraŭ kiu mi ne povus disputi, kvankam mi tute ne konsentas kun instruado de Islamo. Sed la fakto estas fakto.

Do, ne hastu fari grandegajn konkludojn, vidante nur unu fakton, pri kiu vi eĉ ne scias detalojn. Pensi tiamaniere ne montras saĝecon de la menso, nek sciencan pensmanieron...
La vivo estas komplikega afero. Kiu ŝatas skemi, tiu nepre stultiĝas.

Cetere, la aĝo saĝigos ĉiujn.

alonsososo (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 20:55:06

Estas tre malĝoja afero. Multe infanoj devas suferi en Afganio. Sed Islamo estas ne nur kaŭzo por tio. Nia diskuto estos tro rapida nigro kaj blanko.
Spite tiel multe sufero en Afganio tie estas ankaŭ multe da lumo.
Se vi volas lerni pli pri tion bonvolu vidu intersa dokumento pri unu knabo de Bamiyan. Lia viva estos noti dum 10 jarojn. Reala granda filmo projekto:
http://www.cultureunplugged.com/play/2271/The-Boy-...

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 20:57:49

Vi povas renkonti bonkorajn kredantojn kaj aĉajn ateistojn. Mi tute konsentas kun vi.
Kion mi ne ŝatas estas la religiojn mem, ne la kredantojn kiel homoj.

Sed, ŝajnas al mi ke en Rusio, komunismo estis kiel religio kun sia dogmo, siaj profetoj... Laŭ mi, tio ne estas pli bone ol antikva kaj kutima religio.

Pardonu se mi ofendis vin Palaman ĉar mi legis ke vi kredas je Kristo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 23:11:23

“Efektive, estas multe da malpura akvo ĉirkaŭ la realeco de Dio: sanktaj militoj, inkvizicio, bestaj kaj homaj oferoj, superstiĉoj, dogmismo, malklereco, hipokriteco, krueleco, mortigo de sorĉistinoj, timo, rezignacieco, kulpeco... La listo estas preskaŭ senfina. Sed, ĉu estas la kulpo de Dio, aŭ la kulpo de homoj? Estas evidente ke ofte la fido montras detruan dogmismon. Sed, ĉu la problemo estas ke la homoj kredas je Dio, aŭ ke ili emas esti dogmemaj? Kiu ajn iam konis neŝanceleblan ateiston tre bone scias ke li povas esti tiel dogmema en sia manko je fido, kiel kredanto en sia fido. Tiam, el kio oni devas liberigi sin, el la fido aŭ el la dogmismo?”

Scott Peck, “The road less traveled”, paĝoj 255-256.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 02:36:04

Kiam mi legas ĉi tian diskuton, mi diziras vidigi al vi japanojn, kiuj tute ne kredas je Dio...
Iuj el vi ege malŝatas islamon, kaj ateistoj malamas religiojn, aliaj kredas je sia Dio... Vi okcidentanoj ĉiuj tro ligas sin al Dio, rekte aŭ male.
Mi ne tute kredas je Dio. Mi ne fariĝas ateisto, ĉar mi ne scias eĉ kio estas Dio. Mi dume povas konsenti al iu ajn religio, ĉar mi permesas ekziston de multaj dioj.

Mi opinias, ke religio esence ne estas tiom grava por homoj. Ĝi estas nur anim-feliĉilo. Mi opinias, ke malbonaj reguloj de religio estas ŝanĝeblaj. Eĉ se iuj islamanoj aĉe kondutas laŭ la nomo de islamo, oni povas ŝanĝi tian kutimon. Mi ne certas, kiel Mohamedo difinis trakton al virinoj. Sed mi dubas, ke en Korano estas skribita tio, ke viro rajtas tranĉi al sia edzino la nazon.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 08:25:53

En japanio libroj pri islamo estas ne malmulte eldonitaj. Mi kiel japano staras sur neŭtrala punkto inter islamanoj kaj okcidentuloj.

Mi legis iom de tiaj libroj. En Korano Mohamedo konsideris pri virina statuso. Tio estis plibonigado kompare kun ĝistiama virina pli mizera situacio. Konsideru, ke tiam estis la 7a jarcento.

Kaj iuj islamanoj penis modernigi islaman socion. Bedaŭrinde, nuntempe ŝajnas pli forta la movado reiri antaŭen ol modernigi. Tio estas pro ke islamanoj volas kontraŭstari okcidentulojn. Kompreneble okcidentuloj naskis tian situacion.
Mi nur povas diri, ke islamo kapablas modernigi sin.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 08:28:05

Genjix:
palaman:...
lol, no..
..wiki..
Miakomprene Palaman ne parolis teorie, sed pri lia observado de realaj islamanoj en Sovetunio, kiuj ŝajne ne estas fundamentistoj kiel en aliaj landoj. La stulteco aŭ krueleco, de kiu kelkaj religiuloj certe kapablas, ne nuligas lian observadon.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 12:16:52

Miland:
Genjix:
palaman:...
http://en.wikipedia.org/wiki/Religiosity_and_intel...
http://www.nairaland.com/nigeria/topic-121066.0.ht...
http://en.wikipedia.org/wiki/Criticism_of_religion
Miakomprene Palaman ne parolis teorie, sed pli lia observado de realaj islamanoj en Sovetunio, kiuj ŝajne ne estas fundamentistoj kiel en aliaj landoj. La stulteco aŭ krueleco, de kiu kelkaj religiuloj certe kapablas, ne nuligas lian observadon.
Certe! Mi fidas preferinde al miaj propraj okuloj kaj oreloj, ol al fremdaj legaĵoj.
Kiam homoj pretiĝas militi, ili komence devas ek-malami unu la alian. Tamen malamo ne estas oportuna emocio, ĝi estas iom dolora. Fakte, trankvila homo ne emas amami. Tial estroj, kiuj pretigas militon, kutime komencas sugesti al siaj subuloj tian informacion, kiu povas timigi kaj kolerigi homojn. Oni bildas atakotajn homojn kiel fiaĉuloj, krimuloj, mortindaj estaĵoj. Nun mi vidas ke tiaspecaj bildoj pri Islamo ege plimultiĝas en amaskomunikiloj. Evidente, iu potenca volas militi kontraŭ islamanoj - do amaskumunikiloj laboras pro tiu.
En tiuj okazoj tre gravas gardi la malvarman cerbon kaj varman koron - almenaŭ laŭeble.
Rememoru: ĉu iu multe parolas pri Islamo antaŭ 10 aŭ 20 jaroj? Ne! La afero estas sufiĉe nova! Ĉu Islamo ŝanĝiĝis? Ne! Ŝanĝiĝis la intenco de potenculoj. Iu antaŭnelonge ordonis al ni ĉiuj: ekmalamu islamanojn! Nu, iu ja jam pretas...

Do, mi ne obeas. Mi ne volas malami, kaj mi ne intencas forgesi realajn islamanojn pro iuj ajn teruraj bildoj el Interreto.

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 13:20:54

Ĉiam pli facilas kulpigi Dion pri la fiagadoj de la homoj. Tiuj ĉi estis kreitaj "liberaj" do ili devas respondii pro siaj agoj. Kial do ni emas vidi la malbonon en la alio kaj ne en ni mem? Pri la badŭrinda afero de tiu afgana virino, mi ne pensas, ke la Islamo estas la kulphavanto ĉar - kiel skribis Zan - la Korano ne diras, ke oni fortranĉu la nazon de malobeema ino. Tiuĉikaze kulpas la homaj tradicioj tieaj (eĉ tre lokaj, eble en aliaj vilaĝoj samregionaj oni ne praktikas nazfortranĉon) kaj ĉefe la homa stulteco kaj kruelemo. Kiel diris la Predikanto siatempe: "nenio novas subsole".

Reen al la supro