Al la enhavo

Juna Afganino - rigardu!

de glig, 2010-oktobro-14

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

oksigeno (Montri la profilon) 2010-novembro-13 21:34:46

La granda diferenco inter tiuj menskripluloj kaj la plejmulto de la kristanaj eŭropanoj estas tiu, ke la unuaj respektas la koranon, kaj fortune ĉi tie oni ne respektas minimume la biblion kaj la plejmulto de la kristanaj religioj inventas ridindajn kompleksajn okultajn sencojn por ekspliki la hororajn barbaraĵojn de tiu mitologia libreto.

palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-14 04:18:29

Jes, homoj plejofte resperktas mitojn kaj ridaĉas pri la vero.
Tio estas delonga kutimo de la homaro, kaj la nuna epoko nenion ŝanĝis.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-15 01:03:13

Oni studu pri korano. En japanio jam multaj libroj pri islamo estas eldonitaj por nefakuloj. Se oni havas intereson, oni povas ekscii kio estas problemo. Ja vere parto de islamanoj kaŭzas problemojn, sed oni ne povos solvi la problemojn sen scii pri ili. Ĉu eŭropanoj ne legas tiajn librojn?

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-15 15:49:32

zan:Oni studu pri korano. En japanio jam multaj libroj pri islamo estas eldonitaj por nefakuloj. Se oni havas intereson, oni povas ekscii kio estas problemo. Ja vere parto de islamanoj kaŭzas problemojn, sed oni ne povos solvi la problemojn sen scii pri ili. Ĉu eŭropanoj ne legas tiajn librojn?
Ne. Antaŭ kelkaj jaroj mi ricevis Biblion, kiu timigis min pro ĝia vasteco. Tial mi nur rigardis kelkajn paĝojn kaj la reston ellasis. Eble la Korano estus pli interesa, tamen ŝajnas al mi perdo la tempo legi ĝin. Por mi la religiaj libroj ne gravas.

cellus (Montri la profilon) 2010-novembro-16 07:22:12

La sinteno al religio iom dependas de kiel oni renkontis ĝin estante infano. Kiam mi estis lernejano la luterana varianto de kristanismo estis ŝtata religio en Svedio kaj "kristanismo" estis lerneja fako. Kiel adoleskantulo mi komencis rigardei la aferon iom pli logike kaj mi ne povis kompreni la imagon pri Dio, kaj tial mi fariĝis ateisto. Mi ne vidis tion kiel ia granda afero, mi tutsimple finis kredi.

Aliflanke mi pensas ke homoj en eŭropa lando devas koni pri kristanismo, ĉar ĝi tute absorbiĝis en la kulturo, same kiel mi pensas ke homo en islama lando devas lerni pri islamo. En ambaŭ kazoj la lernejo ne misiu, tion faru la diversaj religiaj komunumoj. Mi kredas ke estas bone por la socio, ke oni havas sekularan ŝtaton kaj ne religian.

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-16 09:09:32

Mi legis nur klerigajn librojn pri islama problemo por nefakuloj. En tiu libro mi trovis senesperigan vidpunkton. Mi prezentos tion.

Kiel sciate korano enhavas leĝojn, sed la nombro estas tiel malgranda, ke oni devis pensi pri neskribitaj kazoj. Do islamanoj elpensis Ŝarion(islama juro) kiel eble plej laŭ korano kaj legendo de Muhammado. Ĝi estis daŭre fiksita, sed nuntempe Ijtihad(nova ekzegezo de juro) estas permesita. Ekzemple Muhammad Abduh, Ulemo(islama juristo) el egiptio en la 19a jarcento, prezentis novan opinion. Li eĉ asertis, ke korano intencas altigi virinan statuson. Tamen lia opinio ne disvastiĝis. La kialo estas jena.

Kiam eŭropaj landoj koloniigis islamajn landojn, eŭropanoj pravigis sian agadon, asertante ke ili estas liberigantoj kaj progresigantoj al la islamaj landoj. Ili asertis, ke islamo estas forlasinda religio, ĉar islamanoj subpremas virinojn(laŭ la libro ankaŭ siatempaj eŭropaj virinoj ne sufiĉe liberiĝis). Eŭropanoj intencis difekti islaman socion, tiel ke islamanoj ekmalfidis eŭropanojn kaj ankaŭ eŭropajn pensmanierojn inkluzive de virina statuso. Timigitaj islamanoj intence kondutas male kontraŭ eŭropanoj. Do, ankoraŭ nuntempe islamanoj subpremadas virinojn same kiel antaŭ 100 jaroj, aŭ pli malbone pro nuntempaj novaj islamaj movadoj.

Se tiel, dum eŭropanoj(kaj anstataŭiĝintaj usonanoj) malŝatas islamanojn kaj repage islamanoj malamas eŭropajn pensmanierojn, islamaj virinoj ne povas liberiĝi. Kia senesperiga vidpunkto, ĉu ne?

Tamen mi kredas, se paciĝos, islamanoj povos juĝi mem pri sia socio por plibona vivo. Ĉar tiu socio, en kiu virinoj suferas, ne progresos.

Reen al la supro