Al la enhavo

Juna Afganino - rigardu!

de glig, 2010-oktobro-14

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 13:58:15

dobri:Mi samopinias, ke religio faras pli da malutilaĵoj ol bonaj aferoj. Kaj ne nur islamo!
Mi ne konsentas. Homo estas pli supre ol religio, do religio ne povas fari io malbona, sed nur homo, ĉar homoj povas elekti ĉu fari bono aŭ malbono. Oni ne povas akuzi tranĉilon, ke ĝi mortigis homon, sen nur homo. Tranĉilo estas aĵo kreita de homo kaj religio estas kreita de homo, do kiel aĵo povas fari ion malbonan.

Rohan (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 16:35:30

zan:... kaj ateistoj malamas religiojn...
Mi aldonu ĉi-punkte, ke eĉ teismanoj povas malami religiojn.

zan: Mi dume povas konsenti al iu ajn religio, ĉar mi permesas ekziston de multaj dioj.
Ĉu vere estas tiel simple? Laŭ islamo kaj la juda religio, gejoj diablas kaj abomenindas, kaj oni ilin mortigu. Ĉu vi pretas alpreni tiajn kredojn?

zam:Mi opinias, ke religio esence ne estas tiom grava por homoj. Ĝi estas nur anim-feliĉilo.
Bone dirite.

zam: Mi opinias, ke malbonaj reguloj de religio estas ŝanĝeblaj. Eĉ se iuj islamanoj aĉe kondutas laŭ la nomo de islamo, oni povas ŝanĝi tian kutimon.
Ĉu vere? Io ajn, kio troviĝas en la korano/biblio/alia sankta libro normale ne ŝanĝeblas. Tiujn librojn oni ne povas apartigi de ĉiuj iliaj eventualaj frenezaĵoj.

Pli grava demando estas: kiu decidas kio estas 'malbona regulo'? Laŭ mi, mortpunigi iun edz(in)iĝintan kiu havis amaferon kun alia edz(in)iĝinta estas freneza. Laŭ la korano ne. Kiu decidos?

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 16:47:44

Kurawiri:Kiel diris la Predikanto siatempe: "nenio novas subsole".
"Nenio nova subsune", ĉu ne? rideto.gif

Amike.

Rohan (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 16:54:21

vincas:
dobri:Mi samopinias, ke religio faras pli da malutilaĵoj ol bonaj aferoj. Kaj ne nur islamo!
Mi ne konsentas. Homo estas pli supre ol religio, do religio ne povas fari io malbona, sed nur homo, ĉar homoj povas elekti ĉu fari bono aŭ malbono. Oni ne povas akuzi tranĉilon, ke ĝi mortigis homon, sen nur homo. Tranĉilo estas aĵo kreita de homo kaj religio estas kreita de homo, do kiel aĵo povas fari io malbona.
La problemo estas, ke boneco kaj malboneco ne estas objektive karakterizeblaj. Kaj tre ofte, estas fakte religio kio servas por distingi inter la du.

Fari ion kion onia religio konsideras bona povas egali, laŭ la vidpunkto de alireligiulo/senreligiulo, al fari teruran, kondamnegendan agon.

Do, la elekto inter bono kaj malbono ofte sensencas ekster la kadro de religio. Do ĉu justas juĝi ies agon ekster la sama kadro? Kaj tiel religio kelkfoje ŝirmas kaj protektas tiujn kiuj laŭ mi (kaj espereble laŭ multaj aliaj) estas krimuloj.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:03:45

vincas:
dobri:Mi samopinias, ke religio faras pli da malutilaĵoj ol bonaj aferoj. Kaj ne nur islamo!
Mi ne konsentas. Homo estas pli supre ol religio, do religio ne povas fari io malbona, sed nur homo, ĉar homoj povas elekti ĉu fari bono aŭ malbono. Oni ne povas akuzi tranĉilon, ke ĝi mortigis homon, sen nur homo. Tranĉilo estas aĵo kreita de homo kaj religio estas kreita de homo, do kiel aĵo povas fari io malbona.
Ankaŭ la krista religio postulas multajn stultaĵojn. Ekzemple malpermesas uzi kondomojn, malpermesas edziĝi al pastroj k.t.p.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:07:18

vincas: Tranĉilo estas aĵo kreita de homo kaj religio estas kreita de homo, do kiel aĵo povas fari ion malbonan.
Atoma bombo estas aĵo kreita de homo.

zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-17 08:32:46

Rohan:
zam: Mi opinias, ke malbonaj reguloj de religio estas ŝanĝeblaj. Eĉ se iuj islamanoj aĉe kondutas laŭ la nomo de islamo, oni povas ŝanĝi tian kutimon.
Ĉu vere? Io ajn, kio troviĝas en la korano/biblio/alia sankta libro normale ne ŝanĝeblas. Tiujn librojn oni ne povas apartigi de ĉiuj iliaj eventualaj frenezaĵoj.

Pli grava demando estas: kiu decidas kio estas 'malbona regulo'? Laŭ mi, mortpunigi iun edz(in)iĝintan kiu havis amaferon kun alia edz(in)iĝinta estas freneza. Laŭ la korano ne. Kiu decidos?
Oni povas elekti el korano kaj biblio tion, kio estas utila al nuntempaj homoj aŭ kio estas ignorebla. Historie kaj islamanoj kaj kristanoj klopodis pri la ekzegezo de korano aŭ biblio.(Bedaŭrinde mi ne scias pri judoj) La tekstoj estas neŝanĝeblaj. Sed oni povas laŭvole kompreni ilian signifon. Kristanoj antaŭe kredis, ke la tero estas fiksita fare de Dio, sed nun plejparto de ili kredas la suncentrismon. Ankaŭ islamanoj ĉiam cerbumis kiel kompreni la veran signifon de korano.

'Malbonaj reguloj' estas reguloj, kiuj suferis homojn mem. Kiam la epoko ŝanĝiĝas, ankaŭ ŝanĝiĝas pensmaniero de homoj. Homoj povas aserti: Mi jam ne eltenu! Se tia voĉo laŭtiĝos, 'malbonaj reguloj' malaperos.

Rohan:
zan: Mi dume povas konsenti al iu ajn religio, ĉar mi permesas ekziston de multaj dioj.
Ĉu vere estas tiel simple? Laŭ islamo kaj la juda religio, gejoj diablas kaj abomenindas, kaj oni ilin mortigu. Ĉu vi pretas alpreni tiajn kredojn?
Mi kredas, ke oni povas ŝanĝi malbonajn regulojn, se gejoj daŭre asertos ilian rajton. Mi pensas, ke la mortigo al gejoj ne estas esenco de la religioj. Mi konsentas esencon de la religioj kiel anim-feliĉilon.

Sed, ĉu kristanismo jam permesas gejojn? Kompreneble en usono ne mankas gejoj, sed...
La tri religioj havas la saman radikon, same kiel fratoj.(pardonu , ne koleru, sed tio estas la vero.) Se eblis en kristanismo, ankaŭ eblos en la aliaj du.

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-17 09:48:41

maratonisto:Ankaŭ la krista religio postulas multajn stultaĵojn. Ekzemple malpermesas uzi kondomojn, malpermesas edziĝi al pastroj k.t.p.
Ĉu ortodoksismo malpermesas edziĝi al pasrtoj?

sergejm (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 13:17:50

vincas:
maratonisto:Ankaŭ la krista religio postulas multajn stultaĵojn. Ekzemple malpermesas uzi kondomojn, malpermesas edziĝi al pastroj k.t.p.
Ĉu ortodoksismo malpermesas edziĝi al pasrtoj?
Male, ortodoksa pastro devas havi edzinon.
Pastro nomiĝas 'batjuŝka', lia edzino 'matuŝka' (kio signifas proksimume 'patreto' kaj 'patrineto' en Esperanto); sed virino ne povas iĝi pastro.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 20:36:30

La diferenco estas ke en Eŭropo vi povas elekti iun ajn religion aŭ vivi sen religio. Vi ankaŭ povas paroli kontraŭ religioj. La pensado estas libera!

En multaj islamaj landoj oni ne povas. Se oni parolas kontraŭ la religio, islamo, eble oni mortigus vin.

Reen al la supro