Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?
od Altebrilas, 15. októbra 2010
Príspevky: 67
Jazyk: Esperanto
Miland (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 16:03:24
manu_fr:Miland, kial diri ke la forumoj ne estus utilaj al la solvo de iu ajn problemo ? Male ! Kaj ni esperantistoj havas grandan respondecon pro tio.. lVi pravus, se Esperantistoj havus grandan influon en la mondo. Sed miaopinie ni estas negrava minoritato, rigardata kiel strangaj hobiistoj aŭ eĉ io malpli bona. Aliflanke, tiuj el ni, kiuj havas ligojn al internaciaj organizoj kiel UEA eble povas fari bonan influon.
antoniomoya (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 16:39:40
Por mi, Esperanto estas komprenilo inter homoj, inter geviroj el malsimilaj nacioj. Pro tio ĝi estis elpensita, ĉu ne? Inter homoj kiuj ne havas komunan lingvon por interrilati reciproke.
Kiel diras Palaman, "ĉiu homo, esence, estas simila al la alia". Mi konsentas. Tiun saman penson mi havis ekde longa tempo. Sed ankaŭ ĉiu homo, sendepende de la patrolando kie li naskiĝis aŭ vivas, estas malsimila al ĉiuj aliaj. Ĉar ĉiu el ni havas ununuran personecon kaj do, ununuran manieron pensi, senti, kompreni kaj opinii. Al tio ĉi oni devas aldoni la specialajn cirkonstancojn de la propra vivo.
Mi kredas ke la forumoj ebligas interrilatojn. Sed, por influi aliulon, oni devas fidi sian antaŭdisponon esti influata.
Amike.
darkweasel (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 18:13:27
Altebrilas (Zobraziť profil) 17. októbra 2010 8:20:54
darkweasel:Al mi ŝajnas, ke ĉiu havas certe la liberecon esprimi sian opinion, eĉ se ĝi estas influita de ties nacieco. Kio estas la problemo en tio? Ja ĝuste por tio ekzistas forumo.Mi respondas rapide al tiu lasta mesaĝo ĉar ĝi estas signifoplena.
En Bialystoko, la diversaj etnaj komunumoj povis esprimi sian opinion per insultoj, sed tio ne estis sufiĉe.
Unu afero estas uzi komunan lingvon por esprimi sian opinion, alia afero estas uzi ĝin por solvi konfliktojn (almenaŭ en debatoj). Mi kredas, ke Zamenhof kreis nian lingvon ĉefe por tio.
PS: Mi respondos poste al aliaj mesag'oj.
manu_fr (Zobraziť profil) 17. októbra 2010 8:27:37
Miland, dankon por via respondo.
Mi komprenas vian vidpunkton, sed mi trovas ĝin iom maloptimista. Mondo evoluas tre rapide kaj laŭ mi, interreto donas grandan oportunecon al esperantistoj.
Oni miksas tie 2 malsamajn aferojn : esperanto, kiu estas lingvo - kaj esperantistojn, kiuj estas homoj.
La lingvo ne estas nuntempe tre sukseca, ĉar ni ne uzas gin kie ĝi povas esti efika. Traduki librojn estas bona tasko por esperantaro, konferenci al iu normala urbo estas agrabla al esperantaro, sed ĉu estas utila al la homaro (escepte fari amikojn tutmonde, kaj pligrandigi sian scion de la lingvo mem ?)
Bone, kaj nun ?
Mondo ege problemas, ĉu vi ne trovas ?
Laŭ mi, situacio povas rapide ŝanĝi, de kiam aperos esperantistoj kiuj vere volas kunporti novan mesaĝon.
Imagu iom futuron.
Imagu, ke estus ekz. teamo de frenezaj esperantistoj, kiuj irus al batalteranoj, (ĉu al Kabul, ĉu al Bagdad, ĉu al Jerusalem ? ne gravas) Gravas malpermesi homojn batali la unu kontraŭ la alia. Propagando en tiuj landoj estas terura medio, ke esperantistoj povus kontraŭi efike. Ĵurnalistoj certe filmus ilin, kaj jen banderoloj en la internacia lingvo finfine aperus sur ekranoj tutmonde.
Ĉu vi ne pretas al tio ? (Aŭ iu ajn simila fortsence manifestacio)
Persone, jes ! Esperanto povas esti tre efika medio !
Tio, kion mi volas diri, estas ke ĉie en la mondo nuntempe ekzistas esperantistoj, kiuj povas vere efiki kiel mediistoj al homoj, kiuj ne pli scipovas interkomuniki.
Paco estas ĝenerala temo, sed same pri poludo, malnutrado, seismoj ktp...
Kie estas esperantistoj, mi demandas vin ?
Kie estis esperantistoj al Haïti ?
Kion faros esperantistoj al Kubo ?
Kion diras esperantistaro pri granda malkompreno en aktuala Belgio ?
Kion faras usonaj esperantistoj dum tiu terura poludo de la maro ?
Mondo atendas esperantistaron...mi certas. Sed mi atendas viajn respondojn, ĉar mi certe ne estas iu, kiu volas doni lecionojn. Ĉu mi estas sola pensi ke esperantistoj iam utilos al mondo ? Se jes, estas la fino laŭ mi.
Amike
Manu
Miland (Zobraziť profil) 17. októbra 2010 10:38:12
manu_fr:Saluton,Saluton, Manu. Idealismo estas valoraĵo, kiun mi ne volas kontraŭi. Efektive mi mem kredas ke Esperanto ankoraŭ ne ricevis sian 'Grandan Ŝancon' pruvi sin kiel internacia pacigilo. Se ĉu temas pri interveno de fremdaj Esperantistoj? Ĉu ne efektive necesas, ke estu sufiĉe da Esperantistoj en la batalantaj komunumoj mem? Mi mem demandis min, ekzemple ĉu Esperanto povas esti pacigilo inter Israelo kaj la Palestinanoj, ekzemple. Lidia, la filino de Zamenhof volis tion (legu la biografion de Wendy Heller). Sed estas preskaŭ neniu Esperantistoj inter la Palestinanoj. Do kiel fari pacigilan dialogon tie, eĉ se ni supozas ke la interreto povas transiri fizikajn barierojn? Amike, Miland
Miland, dankon por via respondo.
Mi komprenas vian vidpunkton, sed mi trovas ĝin iom maloptimista.. laŭ mi, interreto donas grandan oportunecon al esperantistoj..Imagu, ke estus ekz. teamo de frenezaj esperantistoj, kiuj irus al batalteranoj..Amike Manu
manu_fr (Zobraziť profil) 17. októbra 2010 11:07:21
Miland:Sed estas preskaŭ neniu Esperantistoj inter la Palestinanoj. Amike, MilandVi certe pravas, ke ne estas multaj esperantistoj en mezoriento. Tamen mi ne tute certas, ĉar la situacio evoluas rapide. Tutfoje, grajno post grajno, ankaŭ en tiuj regionoj homoj kun pacvalora idealo iom post iom komencos 'batali' por paco.
Do, jen, kial ne komenci konkrete al lokoj, kie reale ekzistas esperantisoj en sufiĉe granda nombro por aĝi kiel mediistoj :
Kubo : sufiĉe da kubaj esperantistoj, ĉu ne ?
Belgio : same
Laŭ mi estas okazo kun la venonta UK en Kubo, ĉu vi ne pensas ?
Ĉu esperantistoj estus sufiĉe kuraĝaj kaj pretaj ? Jen la demando.
Amike
Manu
Kion vi pensas pri tio ?
Miland (Zobraziť profil) 18. októbra 2010 10:33:40
manu_fr:Kubo : sufiĉe da kubaj esperantistoj, ĉu ne ?Mi ja esperas ke kubaj Esperantistoj povas instigi demokratiiĝon tie, kaj ke la influo de la UK helpis. Ĉu estas sufiĉe da Esperantistoj en Belgio por instigi harmonion, mi ne estas certa. Estus bone, se jes. Ni esperu!
Belgio : same
Kion vi pensas pri tio ?
Altebrilas (Zobraziť profil) 18. októbra 2010 11:12:22
Mi ne kredas, ke esperantistoj devas enmiksiĝi en konfliktojn ĉar ili perdos sian neŭtralecon, kaj eblecon proponi komunikilon al ambaŭ flankoj.
Jam ekzistas peresperantaj neneŭtralaj asocioj, kaj esperantistoj povas individue aliĝi al- kaj batali en ili.
Estis asocioj, kiuj sendis boaton al Gaza. Estis viktimoj, kaj tio ne solvis la problemon, eĉ se tio kontribuis konsciigi la internacian opinion. Esperantistoj havas nek financaj rimedoj nek eble la volon riski sian vivon - almenaŭ la plejparto de ili.
Ni povas nur montri (se ni kapablas) ke per esperanto ni povas diskuti kaj antaŭenigi problemojn pli efike ol per aliaj rimedoj.
zan (Zobraziť profil) 19. októbra 2010 4:04:24
Por paco esperantistoj devas iri al militanta regiono kaj batali? Mi ne volas. Tro danĝere.
Esperantistoj konvinku batalantajn homojn? Verŝajne ili ne komprenas esperanton.
Laŭ mi, esperantistoj plu interŝanĝu sian opinion unu al alia, sciu aliajn opiniojn kaj pliperfektigu sian opinion. Se ne esperanto, oni povas aŭdi nur opiniojn de samlingvanoj, tiel ke lia opinio estos fiksita. Mi volas aŭdi opiniojn ne nur japanajn sed ankaŭ aliajn. Por tio mi komencis esperanton.
Mi ne havas politikan potencon. Sed mi estas membro de mia lando. Se mi ekhavos novan opinion dank'al esperanto, mi eblos efiki al miaj samlandanoj. Laŭ mi ankaŭ eŭropanoj ankoraŭ ne perfekte scias radikojn de problemoj de la mondo. Ankaŭ eŭropanoj bezonas aŭdi alilandajn opiniojn.