Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?
Altebrilas, 2010 m. spalis 15 d.
Žinutės: 67
Kalba: Esperanto
dobri (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 25 d. 14:09:38
zan:@manu_frVi trafe esprimis mian konvinkon. Tiu maniero estas certe la ĝusta vojo!
Mi pensas, ke io estos, kion ankoraŭ neniu faras. Tion faru esperantistoj. Mi opinias, ke oni bezonas politikan solvon. Ĝin ne lasu nur politikistoj. Ili ĉiam agas laŭ sia avideco. Esperantistoj povas diskuti pri politiko sen avideco kaj sen milito. Ni interparolu pri politiko. Eble unue ni diros simplan oficialan opinion de sia lando. Sed ni povas interŝanĝi opiniojn el diversaj landoj koncernaj kaj ne-koncernaj. Sekve de tio ni povos akiri novan opinion, kiun nacilingvanoj ne akiris. Poste ni transdonu la rezulton al siaj samlandanoj. Tiel mi esperas, ke io ŝanĝiĝos.
Do ni komencu: Rilate militon en Afghanio mi preferus foriron de la fremdaj soldatoj, ĉar jam tro longe daŭras la milito. La soldatoj revenu al Afghanio nur, se la lando endanĝerigus la najbarajn.
zan (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 26 d. 09:07:56
dobri:Do ni komencu: Rilate militon en Afghanio mi preferus foriron de la fremdaj soldatoj, ĉar jam tro longe daŭras la milito. La soldatoj revenu al Afghanio nur, se la lando endanĝerigus la najbarajn.Ankaŭ mi opinias, ke la soldatoj eliru el Afganistano. Ĉi tio estas simpla konsento inter ni. Tamen mi ĝojas legi tian opinion.
Laŭ lastatempa novaĵo Usama bin Laden komforte loĝas en domo en Pakistano. Anstataŭe Usono atakas per senhomaj aviadiloj sur landlima regiono de Pakistano inter Afganistano. Ili asertis, ke ili mortigis Al-Kaidanojn. Mi supozas, ke kune kun la celitoj loĝantoj ankaŭ mortis. Tia agado naskas novajn Al-Kaidanojn. Mi ne komprenas kial Usono tiel agas. Iu ekspliku.
manu_fr (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 26 d. 11:41:35
zan:Mi ne komprenas kial Usono tiel agas. Iu ekspliku.Neniam forgesu, ke de ĉiam milit-fruntoj utilegas por eksperimenti novajn teknologiojn.
Memoru en Irako/Kowejto - dum Golfmilito - uzon de malriĉa uraniumo kontraŭ atakĉaroj, lasergviditajn raketojn (skud)...Ĉu vi memoras ?
Eble ankaŭ Afganistano estas eksperiment-terano ? Mi ja timas ke jes.
Mi havas amikon, franca profesia militisto, kiu iris 2-foje tie, kaj sendube militistoj multe eksperimentas !!
- novajn militkomunikilojn
- militteknikojn
- senpilotaviadilojn (kiel vi nin diris en lastmesaĝo)
- armilojn
ktp ktp
...
Mi ne serĉas pli fore alian bonan motivon, bedaŭrinde. Ĉu ni atendu politikajn kialojn ? Estas ĉefe nur ekonomiaj kialoj...
Politikproblemoj estas nur pritakso.
Tre atentu influon de televidinformoj, kiuj senkonscie puŝas homojn pravigi militojn ! Laŭ mi la pli nova propagandinformilo estas moderna televido.
Amike
Manu
Altebrilas (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 26 d. 19:57:41
Ne estas tiel facile halti militon, ĉar oni ne povas perfidi siajn aliancanojn sen perdi la fidon de la aliaj.
NATO komencis tiun militon por protekti la afganan popolon. Oni devas almenaŭ eldanĝerigi ĝin antaŭ ol foriri.
Estus pli bone ne komenci ĝin, sed nun oni devas fini ĝin sen nenecesaj suferoj.
zan (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 27 d. 08:47:13
manu_fr:Neniam forgesu, ke de ĉiam milit-fruntoj utilegas por eksperimenti novajn teknologiojn.Mi samopinias. Usono (kaj ĝiaj amikoj) mortigas homojn inkuzive senkulpajn nur por eksperimento. Kaj nur por konsumo de novaj armiloj. Ja pro ekomomio. Kial homoj devas morti pro ekonomio de alia lando? Mi timas, ke tio daŭros poreterne, ĉar neniu deziras perdi sian gajnon. Kiel haltigi tion?
...
Mi ne serĉas pli fore alian bonan motivon, bedaŭrinde. Ĉu ni atendu politikajn kialojn ? Estas ĉefe nur ekonomiaj kialoj...
zan (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 27 d. 08:57:05
Altebrilas:NATO komencis tiun militon por protekti la afganan popolon.Ja la regado de taliboj verŝajne estis malgajiga por afganistanoj. Sed kiu estas pli bone, ke samlandanoj minacas, aŭ ke aliaj landoj milite atakas? Por protekti la afganan popolon? Ja tio estis propagandinformo de NATO.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 27 d. 14:52:09
En klasikaj militoj, kiam lando atakas alian, tiu-ĉi povas rekte puni ĝin.
Sed en modernaj militoj, temas pri multnaciaj organizoj, kiuj estas "kiel fiŝo en akvo" en nepuneblaj landoj, kaj malfacilas lukti kontraŭ ilin.
zan (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 28 d. 08:36:39
Altebrilas:Ambaŭflanke temas pri alilandanoj. Unuflanke NATO, aliflanke talebanoj kaj Alkajdo kiuj estas bazitaj eksterlande.Al-Kaida estas internacia teroristaro, kies estro estas Saudi-Arabiano. Do, jes, bazitaj eksterlande.
Taliboj estis infanoj de rifuĝintoj el Afganistano en Pakistanon. Pakistano nutris ilin por sia celo. Ili estis plejparte Paŝtunoj. Do, precize dirite, duonsam-duonali-landanoj.
Altebrilas:Sed en modernaj militoj, temas pri multnaciaj organizoj, kiuj estas "kiel fiŝo en akvo" en nepuneblaj landoj, kaj malfacilas lukti kontraŭ ilin.Ĉiukaze oni ne havas la rajton militi en nepuneblaj landoj. Tamen ĉiam intervenis afganistanon sovet-unio, pakistano, usono k.a. Afganistanoj ne havis sufiĉan tempon regi sin. En tiajn landojn "fiŝo" envenas.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 28 d. 22:49:00
zan:Despli malfacile agi kontraŭ ili, ĉar nek polico nek armeo povas efike lukti kontraŭ ili. La afero tute malsimplas, kaj simplaĉaj solvoj ne povas funkcii.
Do, precize dirite, duonsam-duonali-landanoj.
zan:Ĝuste pro tio ili estas nepuneblaj...
Ĉiukaze oni ne havas la rajton militi en nepuneblaj landoj.
zan (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 29 d. 01:46:57
Krome Al-Kaida kaptis francojn en Niĝero.
Tiuj, kiuj suferigas senkulpajn islamanojn, estas islamaj teroristoj. Mi deziras, ke eŭropaj landoj ne suferigu senkulpajn islamanojn manipulite de teroristoj.